Val-de-Travers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Buttes)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Travers (stacidomo).
Val-de-Travers
Blazono de Val-de-Travers
Blazono de Val-de-Travers
Blazono de Val-de-Travers
Val-de-Travers
Val-de-Travers
Fleurier en la komunumo Val-de-Travers
komunumo en Svislando
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Val-de-Travers
Koordinatoj  46° 54′ 45″ N 6° 36′ 45″ O / 46.91250 °N, 6.61250 °O / 46.91250; 6.61250 (mapo)Koordinatoj: 46° 54′ 45″ N 6° 36′ 45″ O / 46.91250 °N, 6.61250 °O / 46.91250; 6.61250 (mapo)
Nombro de loĝantoj 10812
Areo 124,91 km²
Alteco 737 m super marnivelo
Poŝtkodo 2112
Komunumkodo 6512
Mapo de Val-de-Travers
Mapo de Val-de-Travers

Mapo kun la kunigitaj komunumoj de Val-de-Travers
Mapo kun la kunigitaj komunumoj de Val-de-Travers
Mapo de Val-de-Travers kaj
mapo kun la kunigitaj komunumoj de Val-de-Travers
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Val-de-Travers estas komunumo en la distrikto Val-de-Travers en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 10812 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010. La vorto VAL signifas valo, la komunumo troviĝas en valo en Ĵuraso.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Val-de-Travers situas en la samnoma valo de la Neŭŝatela Ĵuraso, proksimume 20 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo. La komunumo konsistas el la iamaj komunumoj Boveresse, Buttes, Couvet, Fleurier, Les Bayards, Môtiers, Noiraigue, Saint-Sulpice kaj Travers. La sidejo de la komunuma administracio estas la distriktĉefloko Môtiers. Tra la komunumo fluas la rivero Areuse.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 124,91 km², de kiuj 50,6% estas kovritaj de arbaro, 42,4% servas por agrikulturo kaj 60,4% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Val-de-Travers limas en nordo al La Brévine, en nordnordoriento al Les Ponts-de-Martel, en nordoriento al Brot-Plamboz, en orientnordoriento al Brot-Dessous, en oriento al Boudry, en orientsudoriento al Gorgier, en sudoriento al Provence (VD), en sudo (de oriento al okcidento) al Tévenon (VD), Mauborget (VD), Fontaines-sur-Grandson (VD) kaj eksklavo de Fiez (VD), en sudokcidento al La Côte-aux-Fées, en okcidento al Les Verrières, en nordokcidento al Les Alliés (Francio), kaj en nordnordokcidento al Hauterive-la-Fresse (Francio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 10 de Neŭŝatelo al Pontarlier, kiu en Francio fariĝis la ĉefvojo n-ro D67bis de oriento al okcidento, kaj de nordo al sudo la kantona ĉefvojo n-ro 149 de Le Locle al Sainte-Croix. Tra Val-de-Travers pasas du fervojlinioj. Norde la internacia trajnlinio de Neŭŝatelo al Pontarlier kaj en la valfundo Régional du Val-de-Travers (RVT), ambaŭ en la manoj de TransN. Per ili kaj la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto. De Fleurier krome kondukas poŝtaŭtolinio al La Brévine.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Val-de-Travers estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro 2009 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Boveresse, Buttes, Couvet, Fleurier, Les Bayards, Môtiers, Noiraigue, Saint-Sulpice kaj Travers. La 3-a de aprilo 2007 la komunumaj parlamentoj de la tuta distrikto Val-de-Travers unuanimie akceptis kunigon de ĉiuj 11 komunumoj de la distrikto. Ĉar la civitanoj de Les Verrières kaj de La Côte-aux-Fées en balotoj kontraŭstaris tamen la kunigan projekton, ĝi unue ne povis realiĝi. Poste estis de la ceteraj komunumoj decidita la kunigo de la restantaj 9 komunumoj, kio realiĝis la 1-an de januaro 2009. Les Verrières kaj La Côte-aŭ-Fées restis memstaraj.

Gravuloj el Val-de-Travers[redakti | redakti fonton]

Jean-Jacques Rousseau vivis en la vilaĝo Môtiers de 1762 ĝis 1765. En la domo en Môtiers, kie Rousseau vivis, troviĝas nun muzeo.

Daniel Bovet el Fleurier ricevis la Nobel premion pri medicino en la jaro 1957.Li estis la filo de Pierre Bovet, subtenanto kaj parolanto de Esperanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]