Buttisholz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buttisholz
Blazono de Buttisholz
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Sursee
Koordinatoj  47° 6′ 49″ N 8° 5′ 40″ O / 47.11361 °N, 8.09444 °O / 47.11361; 8.09444 (mapo)Koordinatoj: 47° 6′ 49″ N 8° 5′ 40″ O / 47.11361 °N, 8.09444 °O / 47.11361; 8.09444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2966
Areo 16,77 km²
Alteco 564 m super marnivelo
Poŝtkodo 6018
Komunumkodo 1083
Mapo de Buttisholz
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Buttisholz estas komunumo en la distrikto Sursee en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 2966 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Buttisholz situas en la tiel nomita Rot-Valo en monteta regiono 4 kilometrojn oriente de la Lago de Sempach. En la sudo de la komunumo troviĝas la lago Soppensee. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Buttisholz mem la vilaĝetoj kaj setlejoj Gattwil, Guglern, Luternau, St. Ottilien kaj Soppensee, kaj multnombraj izolitaj bienoj kaj domoj.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Buttisholz limas en nordo al Oberkirch, en nordoriento al Nottwil, en sudoriento al Ruswil, en sudokcidento al Menznau, kaj en nordokcidento al Grosswangen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Buttisholz estas konektita al la publika transportreto per du buslinioj, nome de Lucerno al Ettiswil kaj de Sursee al Wolhusen. Iama fervojprojekto tra la Rot-Valo neniam realiĝis.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas 8 kilometrojn nordoriente en Sursee.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Buttisholz datiĝas el la jaro 1036 kiel Buttensulza, kia Ulriko la 1-a de Lencburgo koncedis parton de la eklezia interzrajtoj al la Abatejo Beromünster. Sur teritorio de la hodiaŭa loko Guglern, kiu ricevis sian nomon laŭ moknomo de la soldatoj de la duko Enguerrand 4-a de Coucy, okazis dum la sankta nokto la 24-an kaj 25-an de decembro 1375 batalo inter 600 soldatoj de la Svisa Ĵurkomunumo kaj 5-oble pli multnombra armeo de de Coucy. Malgra la granda multnombreco la soldistoj de de Coucy estis venkitaj kaj fuĝis. La altan jurisdikcion posedis dum mezepoko la Baronoj de Wolhusen, kiuj ĝin vendis en la jaro 1290 al la Habsburgoj, kiuj ĝi atribuis al la kamparvoktejo Wolhusen. Post la Batalo de Sempach en la jaro 1396 la loko fariĝis lucerna kaj estis atribuita al la lucerna voktejo Ruswil. Dum la alta jurisdikcio ek de la Batalo de Sempach apartenis al la urbo Lucerno, la malalta jurisdikcio multfoje venis al alia posedanto. Ek de la fino de la Helveta Respubliko Buttisholz estas komunumo de la distrikto Sursee en Kantono Lucerno. La 16-an de aŭgusto 1861 la tuta vilaĝokerno forbruliĝis dum inscendio. Ĝis post la katastrofo estis novkonstruita en unueca malfruklasika stilo surbaze de verdikto de la lucerna registaro. Tiu vilaĝo kerno hodiaŭ estas konstrumemoraĵo de nacia signifo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Distrikto Sursee
Beromünster - Büron - Buttisholz - Eich - Geuensee - Grosswangen - Hildisrieden - Knutwil - Mauensee - Neudorf - Neuenkirch - Nottwil - Oberkirch - Pfeffikon - Rickenbach - Ruswil - Schenkon - Schlierbach - Sempach - Sursee - Triengen - Wolhusen