Butvydas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Butvydas (? - antaŭ 1295) - Grandduko de Litvo (1292-1295). Informoj pri lia deveno mankas. sed historiistoj plejparte opinias, ke li, same kiel lia frato Butegeidis estas filo de Traidenis. Unuan fojon li estis menciita en kronikoj inter marto kaj majo de la jaro 1289, kiam kune kun sia pli aĝa frato transdonis la urbon Vaŭkavisk al volinia princo.

Eble li estis menciita en kroniko kiel "Pucuwerus rex Lethowie" en la jaro 1291, kiam li sendis armeon kun sia filo Vyténis kontrau poloj. Mortis antaŭ 1295, ĉar en ĉi tiu jaro kiel grandduko estis nomita Vyténis.

Antaŭe:Grandduko de LitovioPoste:
Butegeidis1291 ĝis 1295Vyténis