Buzsák
El Vikipedio
Buzsák [buĵAk] estas vilaĝo kaj kuracbanloko en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono de Lengyeltóti.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 60 km²
- Loĝantaro: 1450
- Poŝtkodo: 8695
- Telefonprefikso: 85
Situo [redakti]
Buzsák situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, fervojo Kaposvár-Fonyód preteriras. Lengyeltóti troviĝas 7, Balatonfenyves 13, Fonyód 15, Marcali 19 km-ojn.
Historio [redakti]
En la 15-a jarcento kroatoj kaj aliaj sudslavoj pligrandigis la loĝantaron. En 1959 kolĥozo formiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kuracejo, bestokuracejo, poŝto, vendejo, restoracio.
Vidindaĵoj [redakti]
- popolarto de la vilaĝanoj
- romkatolika romanika kapelo nomata "Blanka Kapelo", la renesanca altaro konstruiĝis en 1704
- romkatolika paroĥa preĝejo omaĝe al (Granda) Dipatrino de 1791, la turo estas 25 m-ojn alta
- statuo pri Sankta Vendelo de 1863
- serio de vinokeloj
- kuracbanloko nomata Csisztafürdő [ĉistafurdO] 5 km-ojn de Buzsák kun 42 °C-a termala akvo
- fiŝkaptista lago
Fontoj [redakti]
- hungara Vikipedio
- http/maps.google.com
- w.iranymagyarorszag.hu
- w.gyaloglo.hu
- w.buzsak.hu