Buzz Aldrin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buzz Aldrin
Persona informo
Naskonomo Edwin Eugene Aldrin
Naskiĝo 20-an de januaro 1930 (1930-01-20) (94-jaraĝa)
en Glen Ridge
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Masaĉuseca Instituto de TeknologioWest Point • Severn School • Montclair High School
Subskribo Buzz Aldrin
Familio
Patro Edwin Eugene Aldrin Sr.
Edz(in)o Anca Faur • Joan Ann Archer • Beverly Van Zile • Lois Driggs Cannon
Okupo
Okupo oficiro de aerarmeo • militpiloto • kosmonaŭto • aŭtobiografo • sciencfikcia verkisto • inĝenieroentreprenisto
TTT
Retejo https://buzzaldrin.com/
vdr
Edwin Aldrin

Buzz ALDRIN [buz oldrin] (naskiĝis la 20-an de januaro 1930) estas usona kosmonaŭto. Li estis la dua homo sur la Luno.

Aldrin naskiĝis en Glen Ridge, Nov-Ĵerzejo. Sian originan nomon Edwin Eugene ALDRIN Jr li laŭleĝe ŝanĝis al Buzz Aldrin, en 1988.

Studinte en la militakademio de West Point li fariĝis kolonelo de la Usona aerarmeo. En la milito kontraŭ Koreio li agadis kiel piloto. En la jaro 1963 li doktoriĝis en la Masaĉuseca Instituto de Teknologio. Samjare oni elektis lin por kosmoprogramoj.

Por la programo Gemini 9 (1966) li estis rezerva piloto, dum Gemini 12 (1966) li estis piloto, krome li estis rezerva komandanto por Apollo 8. Per Apollo 11 li en julio 1969 atingis la Lunon, kaj post Neil Armstrong li estis la dua homo, kiu marŝis sur la luno. La tria kolego, Michael Collins, dume restis en la kosmoŝipo.

Aldrin forlasis la kosmoentreprenon NASA en 1971 kaj fariĝis estro de la kosmonaŭta lernejo Edwards Air Force Base (ARPS) en Kalifornio. En 1972 li forlasis la aerarmeon kaj fariĝis konsilanto de helporganizaĵo. Li nuntempe vivas en Suda Kalifornio, donas konsilojn al la firmao Starcraft Enterprices kaj prelegas. Du librojn li verkis: Return to Earth kaj Men from Earth.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]