Bystřice (distrikto Frýdek-Místek)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bystřice (Frýdek-Místek))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bystřice
Bystřice
germane Bistritz, pole Bystrzyca
municipo
Vido al Bystřice de nordo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bystřice
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Administra municipo Třinec
Historiaj regionoj Teŝina princlando, Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Riveroj Olše, Hluchová, Kopytná
Situo Bystřice
 - alteco 340 m s. m.
 - koordinatoj 49° 38′ 08″ N 18° 43′ 51″ O / 49.63556 °N, 18.73083 °O / 49.63556; 18.73083 (mapo)
Katastro 16,09 km² (1 609 ha) Bystřice nad Olší
Loĝantaro 5 291 (2023)
Denseco 328,84 loĝ./km²
Sulko Jablunkova sulko
Unua skribmencio 1423
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 739 95
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0802
NUTS 5 CZ0802 598062
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Bystřice (Frýdek-Místek District)
Retpaĝo: www.bystrice.cz/
Portalo pri Ĉeĥio

Bystřice aŭ ankaŭ Bystřice nad Olší estas vilaĝo en Ĉeĥio situanta en distrikto Frýdek-Místek. Vivas ĉi tie 5 291 loĝantoj (2023). Bystřice nad Olší situas sur ĉefaj trafikaj vejnoj - fervojo Bohumín - Žilina kaj internacia komunikaĵo E 75 - I/11 kondukanta el Ĉeĥio al Slovakio kaj kiu estas vojo de historia signifo, ĉar de pratempoj ĝi kunigis Silezion kun Hungario.

Bystřice situas en proksimeco de 5 km de industria urbo Třinec, tiu ĉi třineca aglomeraĵo kreas nordokcidentan limon de la katastro de vilaĝo Bystřice. La vilaĝo situas sur kunfluejo de riveroj Olše, Hluchová kaj Kopytná. El ĉiuj flankoj ĉirkaŭas ĝin longaj beskidaj montoj Ĉantorijo, Javorový, Ostrý kaj Kozubová.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Nýdek, Hrádek kaj Vendryně.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estiĝis en la dua duono de la 14-a jarcento kiel princlanda vilaĝo de Teŝina princlando, kiu estis ekde la jaro 1327 feŭdo de krono ĉeĥa. La unua historia informo pri la vilaĝo devenas el la 4-a de majo 1423. Bystřice estas tipa cismontara vilaĝo. Loĝdomoj devenas el la 19-a kaj la 20-a jarcentoj. Devenaj lignodomoj en vilaĝeto Paseky en la paso de antaŭ nelongaj jaroj ŝanĝiĝis en refreŝgejajn kabanojn. La evoluo de vilaĝo estis influita precipe per agrikultura produktado kaj paŝtistado, pli poste per la proksima ferfabriko en Třinec.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 745
18801 933
18902 009
19002 243
19102 442
19212 668
JaroLoĝantoj
19303 552
19503 794
19614 250
19704 403
19804 795
19914 859
JaroLoĝantoj
20014 991
20145 317
20165 266
20175 277
20185 281
20195 334
JaroLoĝantoj
20205 356
20215 175
20225 261
20235 291

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]