Bystré

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Bystré (apartigilo)


Bystré
germane: Bistrau
urbo
Pohled na Bystré od Hartmanic.jpg
Vido al Bystré de Hartmanice
Bystre SY CZ flag.svg
Flago
Bystre znak.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Bystré
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Polička
Historia regiono Bohemio
Montaro Žďárské vrchy
Rivero Mlýnský potok
Situo Bystré
 - alteco 604 m s. m.
 - koordinatoj 49°37′42″N 16°20′49″E  /  49.62833°N, 16.34694°O / 49.62833; 16.34694 (Bystré)
Areo 14,09 km² (1 409 ha)
Loĝantaro 1 628 (01.01.2012)
Denseco 115,54 loĝ./km²
Unua skribmencio 1200
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 92
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 577928
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 2
Bazaj sidejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Bystré (Svitavy District)
Retpaĝo: www.bystre.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Urbo Bystré situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en orienta submontaro de Žďárské vrchy, 12 km sudoriente de urbo Polička. Historia kerno de la urbo estis en la jaro 1990 proklamita Urba memorzono.

Partoj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Al la urbo apartenas urbopartoj:

  • Bystré
  • Hamry

Historio[redakti | redakti fonton]

Pri ekesto de Bystré ne estas certaj raportoj. Legendo rakontas, ke en la jaro 1012 okazis apud Bystré batalo inter ĉeĥoj kaj poloj, en kiu la poloj venkis. Ĉirkaŭ la jaro 1097 venis al Bystré princa ĉasisto Beneš Mokošínský el Mokošín. La vilaĝo plaĉis al li kaj pro tio li petis princon Břetislav la 2-a pri aprobo setli ĉi tie. La princo konsentis kaj komisiis sinjoron Beneš pri hereda regado ĉi tie. Beneš la vilaĝon vastigis kaj antaŭdestinis ĝian formon. Al la vilaĝplaco li donis formon de hufofero, oni okazis ĉi tie merkatojn, staris ĉi tie kapelo, vilaĝestrejo kaj gastejo. Familio Mokošínský regis en Bystré ĝis la jaro 1213. En tempoj de la reĝo Karolo la 4-a regis super Bystré burggrafo en burgo Svojanov Michálek el Vlašim kaj poste Oldřich el Boskovice. En la jaro 1512 transiris sinjorejo Svojanov al Mikuláš Trčka el Lípa kaj poste al sinjoroj Žehušický el Nestajov kaj de la jaro 1583 al sinjoro Jan Bezdružický el Kolovraty. Li estis tre potenca sinjoro, estro de imperiestra armeo, sekreta konsilanto de imperiestro Rudolfo la 2-a k.t.p. En Bystré li konstruigis renesancan kastelon kaj vastigis kaj riparis la preĝejon. Posedantoj de la sinjorejo poste ŝanĝiĝis, ĝis en la jaro 1710 akiris ĝin familiaro el Hohenembs. Tiuj pri Bystré bone zorgis, signife helpis ĉe konstruo de nova urbodomo kaj mem konstruigis en la jaroj 1722 - 1726 belegan barokan templon kaj rekonstruadis la kastelon. Membrino de la familiaro Hohenembs grafino Marie Rebeka, edziniĝita el Harrach alveturigis al Bystré valoran familiaran bibliotekon kaj bildgalerion. Post formorto de la familiaro Hohenembs akiris la kastelon kaj sinjorejon Ernestina, libera sinjorino el Langet. Ŝi ŝatis kleran socion. En la kastelo restadis poeto Jan Neruda, pentristo Josef Mánes, ĵurnalisto Josef Barák, kantistoj Ambrož kaj Lukes kaj multaj pluaj. En la kastelo oni ludis teatron kaj prezentis koncertojn. La sinjorino mortis en la jaro 1866. Post ŝia morto akiris la sinjorejon aŭstria imperiestro kaj reĝo Francisko Jozefo la 1-a kaj posedis ĝin ĝis la jaro 1918.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Johano Baptisto estas baroka, konstruita en la jaroj 1722 - 1723. La norda turo estas restaĵo el pli malnova preĝejo, verŝajne gotika. La preĝejo estas vasta ununava kun transepto, kvadrata presbiterejo kaj sakristio sur norda flanko, malprofundaj flankaj kapeloj kaj kun tribunoj en la dua etaĝo de la navo kaj kun du turoj super la okcidenta frontalo. Fasadoj estas membrigitaj per lizenaj kadroj, ŝtonan portalon ornamas pilastroj portantaj kornicon. Flankaj enirejoj estas ortangulaj kun triangulaj pinjonoj. La interno estas volbita barele kun segmentoj. En okcidenta parto de la navo estas masonita ĥorejo. La preĝejo estas riĉe baroke ekipita, plejparte en la dua kvarono de 18-a jarcento. La ĉefaltaro estas portala kun statuo de Dipatro kaj surgenuaj anĝeloj, flanke estas statuoj de Zeĥarja kaj Sankta Elizabeto de B. kaj J. Heinrich el Litterbach el la jaro 1729, bildo de Bapto de Kristo de J. Rotter el Brno, sep flankaj altaroj, figure ornamita predikejo, benkoj el la komenco de 18-a jarcento, du monumentaj statuaroj apud la triumfa arko, 10 grandaj bildoj el la vivo de Kristo de V. Bergl kaj pluaj valoraj artaĵoj.

Kastelo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis konstruigita de Jan Bezdružický el Kolovraty en la jaroj 1586 - 1590 (norda kaj okcidenta aloj), en la jaroj 1654 - 1655 estis konstruita t.n. malgranda kastelo. En la 18-a jarcento ĝi estis baroke rekonstruita, en la 19-a jarcento forigita turo en la frontalo. Ĝi estas triala duetaĝa konstruo malfermita en la korton per arkadoj. La ĉambroj estas volbitaj per krucaj krestetaj volboj, barele, iuj kun plataj plafonoj. La ĉefa salonego havas stukan ornamon el la 1-a duono de 18-a jarcento. En la dua etaĝo de norda alo estas kapelo ankaŭ ornamita per stukaĵoj. Norde de la kastelo estas vasta angla parko el la jaroj 1850 - 1852. En la kastelo nuntempe estas hejmo por ĉirkaŭ 120 personoj kun mentalaj difektoj kaj speciala bazlernejo kaj speciala pedagogia centro ĉe ĝi.

Statuo de Sankta Maria Sepdolora[redakti | redakti fonton]

Statuo de Sankta Maria Sepdolora troviĝas sur la urboplaco Osvoboditelů de J. F. Pacák el la jaro 1725.

Statuo de Sankta Prokopio[redakti | redakti fonton]

Statuo de Sankta Prokopio el la jaro 1714 situas ĉe la ŝoseo al Hartmanice, kie en la jaro 1713 mortis 36 homoj je pesto. Kiel dankema ofero pro forigo de la mortiga malsano estis starigitaj en Bystré statuoj de Sankta Prokopio kaj de Sankta Sebastiano.

Statuo de Sankta Sebastiano[redakti | redakti fonton]

Statuo de Sankta Sebastiano el la jaro 1714, sur soklo ornamita per akanto kun rubando, troviĝas apud la ŝoseo al la kastelo.

Monumento al viktimoj de la 2-a mondmilito[redakti | redakti fonton]

vidu sube eksterajn ligilojn

Statuoj sur la ponto[redakti | redakti fonton]

Statuoj de Sankta Venceslao el la jaro 1888 de F. Metyš kaj de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1713, ambaŭ sur sokloj ornamitaj per akanto kun rubando.

Urbodomo[redakti | redakti fonton]

La urbodomo estas baroka el la jaroj 1717 - 1719. Ĝi estas simpla libere staranta duetaĝa konstruaĵo kun fasadoj membrigitaj per toskanaj pilastroj. En teretaĝo estas ŝtona ortangula portalo. La ĉambroj estas volbitaj per krucaj krestetaj volboj kaj platplafonaj. Kune kun la preĝejo la urbodomo kreas koron de la urboplaco, t.n. hufofero de Bystré. En ĝia belega ceremonia salono okazas ĉiuj gravaj eventoj de la urbo kaj de la urbanoj.

Malgranda muzeo[redakti | redakti fonton]

En unu el la plej malnovaj domoj en Bystré, n-ro 137 kun datita jaro 1723, troviĝas muzeo de popola arto kaj ŝuista metio.

Paroĥestrejo[redakti | redakti fonton]

La paroĥestrejo estas frubaroka domo el la jaro 1692, libere staranta duetaĝa konstruaĵo kun ŝtona ortangula plastike ornamita portalo.

Estinta eklezia lernejo[redakti | redakti fonton]

kun reliefo de Sankta Maria.

Sokoldomo[redakti | redakti fonton]

Kalkforno[redakti | redakti fonton]

apud estinta pafejo

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

Reĝisoro Vojtěch Jasný elektis urbon Bystré kaj ĝian ĉirkaŭaĵon en la jaro 1968 por sia filmo Všichni dobří rodáci (Ĉiuj bonaj naskiĝintoj) priskribanta interhomajn rilatojn en komunisma reĝimo, kaj por ĝia libera daŭrigo "Návrat ztraceného ráje" (Reveno de perdita edeno), el la jaro 1999.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fotaĵoj el Bystré[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
  • Dr. Ing. František Mandys, CSc. – Českomoravská vrchovina. Eldonis Olympia en Prago en j. 1986.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]