Bystronic Laser AG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bystronic Laser AG
negoco vd
Dum 1986 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio laŭ svisa juro
Sidejo Niederönz
Lando Svislando
TTT Oficiala retejo
vdr

Bystronic estas laborilmaŝinfabrikanto kun sidejo en Niederönz en Kantono Berno, Svislando.

Stando de Bystronic dum la ekspozicito EuroBlech en Hanovro 2008

Profilo[redakti | redakti fonton]

Bystronic produktas laser- kaj akvoraditranĉmaŝinojn kaj faldmaŝinojn. Krom la fabriko kaj ĉefsidejo en Niederönz Bystronic disponas pri aldonaj produktejoj en Gotha (Germanio) kaj Tianjin (Ĉinio). La Bystronic-Grupo formas parton de la zurika industrikoncerno Conzzeta.

Ciferoj[redakti | redakti fonton]

Finde de 2008 la entrepreno havis 1627 kunlaborantojn, el inter kiuj 600 ĉe la ĉefsidejo en Svislando. Ĝia vendocifero atingis (ankaŭ en 2008) la sumon de 500 milionoj €. 73 % de ĝiaj produktoj estis venditaj en Eŭropo, 11% en Azio kaj Oceanio kaj 16% en Nord- kaj Sudameriko.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1964 estis fondita en Bützberg en Svislando la entrepreno Bystronic Maschinen AG. Ĝia tasko estis la evoluigo, produktado kaj vendado de sistemsolvoj por la vitroperlaborado. En la fruaj 1980-aj jaroj komenciĝis la evoluigo de lazertranĉaparatoj. En 1986 estis fondita el la antaŭa entrepreno la Bystronic Laser AG en Niederözn. Komenciĝis la produktado kaj vendado de lazertranĉaparatoj. En 1989 komenciĝis la evoluigo, produktado kaj vendado de la unuaj akvoraditranĉaparatoj. En 1994 Bystronic fariĝis parto de Conzzeta en Zuriko. Per la aĉeto de la svisa entrepreno Hämmerle AG en la jaro 1997 Bystronic fariĝis ofertanto de faldomaŝinoj. En la jaro 2002 okazis la jura disigo de la du departementoj ladoperlaborado (Bystronic) kaj vitroperlaborado (Bystronic glass). Sekvis samjare la grandigo de la produktaro en la sektoro faldado per la akiro de la Beyeler-Grupo kun sia produktejo en Gotha, (Germanio) kaj la firmao AFM Fabtech (kun la produktejo en Tianjin, Ĉinio).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi-tiu artikolo baziĝas sur libera traduko de la koncerna artikolo en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]