Bálint Balassi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bálint Balassi
Persona informo
Naskiĝo 20-an de oktobro 1554 (1554-10-20)
en Zvolen,  Reĝlando Hungario (1538–1867)
Morto 30-an de majo 1594 (1594-05-30) (39-jaraĝa)
en Esztergom,  Reĝlando Hungario (1538–1867)
Religio katolikismoprotestantismo vd
Lingvoj hungaraslovaka vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Patro János Balassa vd
Profesio
Okupo poeto • tradukistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

BALASSI Bálint (Balaŝi Ba’lint;) aŭ BALASSA Bálint (naskiĝis la 20-an de oktobro 1554 en Zólyom, kiu nun estas Zvolen, Slovakio, mortis la 30-an de majo 1594 en Esztergom) estis grava pioniro de la hungarlingva liriko, elstara, altnivela poeto de la hungara renesanco.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en la fortikaĵo de Zvolen kiel ido de riĉaj ĉefnobeluloj (Balassi János kaj Sulyok Anna). Lia patro sendis lin lerni jam 11-jare al Nurenbergo, poste lia instruisto estis Petro Bornemisza. Pro la juĝproceso kontraŭ lia patro (akuzita laŭ falŝaj leteroj je reĝoperfido), lai patro estis enprizonigita en Bratislavo en 1569 kun István Dobó, sed lia patrino sukcese liberigis la patron kaj ili fuĝis al Pollando. Tie vi kreis lian unuan literaturan verkon, kiu estis fakte traduko de germana religia meditado: Herba ĝardeneto por la malsanaj animoj (presita en Krakovo en 1572) (Beteg lelkeknek való füves kertecske). Lia patro ricevis en 1572 amnestion.

Lia vivo pasis en daŭra malkvieto pro bienaj juĝprocesoj, denuncoj; nesukcesa geedziĝo kun DOBÓ Krisztina. Ŝi estis lia kuzino, pro tio lia bopatro akuzis lin je incesto. Kvankam li surprenis la katolika kredon (1586), oni senvalorigis lian geedziĝon kaj nomis lian filon (Johano) neleĝa (1585). La reĝo amnestiigis lin en 1588, sed la denove leĝan geedziĝon li ĉesigis per divorco.

Li vivis en la transilvaniaj kaj pollandaj kortoj de István Báthory, li estis fortikaĵa soldato en Eger (1579-1582) kaj Érsekújvár (1588), multfoje fuĝis al Pollando. Li mortis en 1594 je vundiĝo ĉe ambaŭ femuroj dum atako kontraŭ la far turkoj okupinta Esztergom.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

En lia poeziaĵo kunplektiĝis la ama liriko kaj la travivaĵoj de la nacia batalo. Liaj ampoemoj estis komence plenaj je ŝablonoj de la eŭropa amliriko, sed baldaŭ li kreis propran oroiginalan poeziaĵon. Li skirbis la ampoemojn por LOSONCZI Anna, kiun li nomas en la poemoj Julia (ŝi estis edzino de la fortikaĵa estro de Érsekújvár). Liaj Julia-versoj formas priodon kaj esprimas la deziron por la neatingebla feliĉo. Tiun periodon diferencigas de la eksterlandaj ampoemoj, ke tiuj enhavas ideojn, pensojn, bildojn de la soldata vivo, turka-hungara batalo.

Ĝis 1874 aperis nur liaj religiaj poemoj, tiam oni trovis la amajn kaj soldatajn poemojn en la kodekso de Radvánszky

Renkontinte Julian, jene ŝin salutis

Mondo estas senvaloro
sen vi, mia bela floro,
jen vi staras nun ĉe l’ koro:
sanu, brilu, ho trezoro!

Ho, vi, ĝoj’ de ’ kor’ ĉagrena,
vi, sopiro dolĉoplena,
vi, feliĉo plej serna,
sur vi Dia mano bena.

(fragmento: trad. Kálmán Kalocsay, la tuta poemo troviĝas en la Hungara Antologio)

titolo de pliaj poemoj el Hungara Antologio:

  • Por vintrinkantoj (KK)
  • Al gruoj (Julio Varga)
  • In laudem confiniorum (Por la laŭdo de limoj) (KK)
  • En kiu li verkas pri la ploranta Celia (Márton Fejes)
  • Adiaŭ al la Patrolando (KK)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.