Béla Bethlen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Bethlen
Persona informo
Naskiĝo 2-an de novembro 1888 (1888-11-02)
en Vălenii de Arieș
Morto 6-an de novembro 1979 (1979-11-06) (91-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd
Ŝtataneco Reĝlando Rumanio • Popola Respubliko Rumanio • Socialisma Respubliko RumanioHungario
Familio
Patro Bálint Bethlen
Okupo
Okupo terposedantoadvokato • oficisto • politikisto
vdr

BETHLEN Béla grafo (betlen) estis rumanuja hungara politikisto. Li naskiĝis en Aranyosrákos la 2-an de novembro 1888 kaj mortis en Kluĵo 16-an de novembro 1979.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bethlen pristudis juron en 1905-08 en Pozsony, en 1908-10 en Kolozsvár, en 1908-11 li finis agrikulturan akademion en Kolozsvár. Ekde 1913 li estis ano de leĝaŭtoritata komitato en Koloŝvaro. En la unua mondmilito li estis memvola leŭtenanto. Post 1920 li restis en Transilvanujo. Ekde 1916 li estis vicprezidanto de la Erdélyi Gazdasági Egylet, en 1931-36 ĝia prezidanto, ekde 1924 vicprezidanto de la transilvanuja Országos Magyar Párt, ekde 1926 ĝis 1938 ĝia prezidanto. Ekde 1928 li estis ĉefadministranto de la distrikto transilvanuja reformita eklezio. Inter 1926-1937 li estis deputito en rumana parlamento. Ekde 1944 li estis registara komisaro. Inter 1945 ĝis 1954 li estis malliberigita. En 1959 oni rehonorigis lin. Li publikis en transilvanujaj gazetoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Észak-Erdély kormánybiztosa voltam (sajtó alá rend., bev. Romsics Ignác, Bp., 1989).

Fonto[redakti | redakti fonton]