Bürgel (Turingio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bürgel
Blazono
Bürgel (Turingio) (Germanio)
Bürgel (Turingio) (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Saale-Holzland
Komunumaro Bürger plenumas administrajn servojn por la najbaraj komunumoj Graitschen apud Bürgel, Nausnitz kaj Poxdorf
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036692
Poŝtkodo 07616
Aŭtomobila kodo SHK
Oficiala Municipokodo 16074009
Subdivido 14 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Johann Waschnewski
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Am Markt 1
07616 Bürgel
Demografio
Loĝantaro 3033 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 56′ N, 11° 45′ O (mapo)50.94138888888911.753888888889Koordinatoj: 50° 56′ N, 11° 45′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 254 m
Areo 27,00 km²
Oficiala retejo http://www.stadt-buergel.de/
vdr

Bürgel estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale-Holzland de la federacia lando Turingio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 3033 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Bürgel unue menciitis en la jaro 1133-a kaj en 1234 iĝis la signigo kiel "oppidum", do "urbeto". La ĉefe de agrikulturo kaj metio markita loko nomiĝis en 1307 "civitas", kies nomo originas el malgranda burgeto situanta sur la proksima Georgio-monto. Verŝajne la vilaĝo fonditis laŭ komisio de la samnoma monaĥejo benediktana je la komenco de la 13-a jarcento; la edzino de margrafo Henriko de Malsupra Luzacio estis fondinta en 1133 la monaĥejon. Post la morto de la margrafo la voktaj rajtoj transiris al la Dinastio Wettin. La koneksoj kun monaĥejo Paulinzella kaŭzis ke la ekleziaj konstruarto kaj politiko influitis de monaĥejo Hirsau kaj ties reformema monaĥaro.

La monaĥeja kirko en la urboparto Thalbürgel rangas - krom la ruinoj de Paulinzella kaj la Preĝejo Sankta Petro (Erfurto) - inter la plej elstaraj konstruaĵoj de Romaniko en tuta Turingio. En la restaŭrita kolona baziliko okazas en niaj tagoj ja diservoj, sed ankaŭ koncertoj. Regule oni ĉirkaŭkondukas interesiĝantajn turistojn. En 1526, pro Reformacio, la monaĥejo malfonditis kaj el la teritoria posedaĵo faritis oficujo de la Elektoprinclando Saksio al kiu apartenis ankaŭ la urbo surmontete. Atestas la mezepokan originon de la loko restaĵoj de la urbomuroj kun la Banista portalo. Post la fajrego de 1754 la en 1234 unue menciita paroĥuja kirko Sankta Johano rekonstruitis kaj estiĝis ankaŭ nova urbodomo.

Metioj[redakti | redakti fonton]

Ekde la 17-a jarcento floradis en Bürgel la metio de la potfaristoj kies renomego iĝis per la daŭra bonkvalita faro de potaĵoj kun karakteriza "blua antaŭtuko". Per fondo de gildo den 1660 tiu ĉi metio subtenitis kaj samtempe protektitis. Ĝis hodiaŭ ekzistas pluraj laborejoj en kiuj produktatas argilaĵoj barbotinaj. Dokumentatas la interesa historio de tiu ĉi metio en bona muzeo meze en la vilaĝo. Tradicia bakforno admirablas en Töpfer-strateto. Ĉiujare allogas multe da turistoj la tradiciaj ceramikaĵbazaroj.

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]