Cák

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉefstrato de Cák
Strato de keloj en Cák

Bazaj informoj [redakti]

Cák estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Kőszeg. La vilaĝonomoj estas germane Zackenbah (cakenbah), kroate Caka.

Situo [redakti]

Cák situas sur mildaj deklivoj, inter Kőszeg kaj Velem laŭ flankovojo.

Historio [redakti]

En Cák loĝis komence romianoj. La turkoj en 1532, kristanoj en 1573 kaj 1606 detruis la vilaĝon. En 1894 preĝejo konstruiĝas.

Dum la socialismo en la ĉirkaŭa arbaro oni kultivis maronon (manĝeblan kaŝtanon) (Castanea sativa), ja la vilaĝo troviĝis proksime de la fer-kurteno, kie longe turistoj ne alvenis.