Célestin Freinet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Célestin Freinet
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1896 (1896-10-15)
en Gars
Morto 8-an de oktobro 1966 (1966-10-08) (69-jaraĝa)
en Vence
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Elise Freinet
Okupo
Okupo sindikatisto • esperantisto • membro de Franca rezistado • pedagogo
Verkoj Freinet Modern School Movement
vdr
Lernanto uzanta lernejan presilon kiel tiu proponita de Freinet

Célestin FREINET (naskiĝis la 16-an de oktobro 1896 en Gars (Provenco / Francio); mortis la 8-an de oktobro 1966) estis franca reformista pedagogo, kreinto de la Freinet-a pedagogio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Freinet naskiĝis en Provenco, la kvina el ok infanoj. Li ne ŝatis siajn lernojarojn, kaj tio influis liajn instrumetodojn kaj lian deziron reformi tion. Krome li devenas el kamparana familio kaj li mem estis paŝtisto, kio alproksimigis lin al la naturo. Ĉar li mem estis instruisto, lia sperto devenas el la propra realo kaj ties teorio baziĝas sur la istosperto mem. Post studi en Grasse, inter 1913 kaj 1919 li eniris en la lernejo por instruistoj de Nico. En 1915 dum la Unua Mondmilito li estas varbita en la franca armeo kaj, kiam li estis nur 19jaraĝa, li estis vundita en pulmo, de kio li neniam resaniĝis eĉ post kvar jaroj de resaniĝo kaj ricevo de honoraj medaloj, kaj tio ŝanĝis lin al plena pacisto.

En 1920, li fariĝis elementlerneja instruisto en la vilaĝo Le Bar-sur-Loup, apud Grasse kaj Vence. Li enkondukis la presilon en la lernejo kaj komencis disvolvi siajn instrumetodojn je nacia nivelo per siaj artikoloj en la profesia kaj politika gazetaro kaj per sia partopreno en la internaciaj kongresoj de la "Nova Instruado" aŭ "Nova Lernejo". Li ekkonis la tiamajn instruistojn, Ferrière, Edouard Claparède, Bovet kaj Cousinet, kaj legis la klasikulojn de la tiama pedagogio kiel preparo al la ekzamenoj por la elementa inspektistaro, kion li ne atingis. Li malproksimiĝis tiam ne nur disde la tradicia pedagogio, sed ankaŭ disde la nova pedagogio, spite la rivelon de la verko de Ferrière. Li interesiĝas al la disvolviĝo de sia naskiĝloko, kie li fondis kooperativon de laboristoj por elektrigi la vilaĝon kaj estas aktiva membro de la sindikato kaj de la Komunisma Partio. En 1925 li vizitas Sovetunion kun sindikata delegitaro kaj tie ekkonis la edzinon de Lenino, Krupskaia, Ministrino pri Instruado. Kiam en 1928 li foriris el Bar-sur-Loup al Saint-Paul-de-Vence, kie li estis translokigita kun sia edzino Elise, li jam estis komencinta la fundamentan parton de sia tasko: la presilo, la interlerneja korespondado, la lerneja kooperativo kaj, je nacia nivelo, la Kooperativo de Laika Instruado (CEL). Freinet jam estis konata tiom je nacia nivelo kiom je internacia pro la kongresoj kiun li partoprenis aŭ eĉ organizis.

Inter 1921 kaj 1935 la geedzoj Freinet profundigis kaj disvolvis la komencitan movadon, sed ili suferis la malamikecon de vilaĝa dekstrema skabenaro kiu atingis ilian translokigon: la tekstoj kiujn verkis spontanee la lernantoj kritikis la gravulojn de la vilaĝo. Translokigitaj denove al Bar-sur-Loup, ili ne akceptis tiun novan postenon, spite la favoran bonvenon de gepatroj kaj gelernantoj, demisiis kaj dediĉis sian tutan tempon disvolvi la movadon kaj la Kooperativon de Laika Instruado, kiu iĝis vera entrepreno de produktado de materialo kaj eldonado de pedagogiaj dokumentoj. Tiele naskiĝis la ideo de eksperimenta libera lernejo. En 1934 kaj 1935 Freinet, helpite de komunistoj, sukcesis konstrui lernejon en Vence. La lernantoj estis plejparte internuloj apartenantaj al la plej malriĉaj aŭ malfacilaj sociaj tavoloj. Komence de la Dua Mondmilito li estis konsiderita danĝera pro sia komunisma aktivado kaj estis enfermita en koncentrejo, kvankam poste li atingis la liberigon. Dum la milito li aliĝis al makiso de Briançonnais kaj poste li estris ĝin. Post la liberigo, li estris la Komitaton de Liberigo de la Altaj Alpoj kaj pludaŭris sian aktivecon en Vence.

En 1948, la Kooperativo de Laika Instruado transformiĝis en "Instituto de Moderna Lernejo", kiu instaliĝis en Cannes kiel grava centro de fabrikado kaj disvastigo de pedagogia materialo. En 1953 Freinet estis forpelita de la Komunisma Partio, kun kiu li jam ne samopiniis. Li forpasis en Vence en 1966.

Reformoj en la edukado[redakti | redakti fonton]

Jam en 1923, Freinet aĉetis presilon, unue kun la intenco helpi lin en sia instruado, ĉar la vundo en lia pulmo malpermesis al li paroli longdaūre. Per tiu ĉi presilo li presis senpagajn tekstojn kaj ĵurnalojn por sia klaso kaj lernantoj. Tiu estis la komenco de lia reformado.

En Hispanio oni eldonis la gazeton Colaboración (Kunlaboro) kaj oni okazigis diversajn kongresojn, kaj Freinet mem partoprenis per kelkaj prelegoj en la Somera Lernejo de Barcelono (1933). Pro la Hispana Enlanda Milito multaj el la instruistoj partoprenantoj en tiu sperto devis ekziliiĝi, kaj tiu estis la kialo de la disvastigo de la Pedagogio de Freinet en Latinameriko.

Lia pedagogio kristaliĝis en ampleksa reto de edukistoj en multaj landoj. Precize en Hispanio, ankoraŭ dum la faŝisma epoko, nome en 1961, Herminio Almendros, inspektisto de instruado en Lérida, disvastigis la praktikojn de Freinet kreante tiele la asocion Hispana Kooperativo de Presilo en Lernejo.

Li enkondukis en la lernejo la principojn de edukado per laboro kaj de moderna kaj populara pedagogio. Liaj teorioj kaj aplikaĵoj devenas de la Nova Lernejo, sed ili atingas demokratan kaj socialan karakteron. Li starigas, kiel psikologia bazo de sia eduka propono, la ideon de “eksperimenta provado”; li konsideris, ke la lernado fariĝu el la propra sperto, el la manipulado de la realo kiun povas fari la geinfanoj, de la esprimo de iliaj viveroj, de la organizo de kunteksto (de etoso) en kiu la lernantoj povas formuli kaj esprimi siajn spertojn.

Alia konsidero estas la funkcieco de la laboro, krei instituciojn kiuj implicus, ke la lerneja laboro havu sencon, utilecon, funkcion. Alia de la havigoj estas principo de kunlaborado, kiu postulas la kreadon de etoso en la klasĉambro kie ekzistu peraj elementoj en la rilataro inter instruisto kaj lernanto. Kooperado inter lernantoj, inter lernantoj kaj instruistoj kaj inter instruistoj; tiu lasta cele kunhavi spertojn kaj dialogi, komunigante la problemaron kaj eblajn solvojn, ĉiam cele plibonigi la kondiĉojn de la popola lernejo.

Tiele la organizo de la klasĉambro rigardu la partoprenon de la lernantoj en la konstruo de ties konoj. La praktika konstruo de tiu eduka etoso realiĝu pere de teknikoj karakterizaj por helpi la klasan laboron sur la bazo de la libera esprimo de la infanoj en marko de kunlaboro.

La teknikoj de Freinet[redakti | redakti fonton]

La teknikoj de Freinet konsistigas gamon de aktiveco kiu helpas la eksperimentan provadon, la liberan infanan esprimon, la kunlaboradon kaj la priserĉadon ĉe la etoso. Ili pensitas sur la funkcia bazo de la komunikado. Elstariĝas:

  • La libera teksto: ĝi estas la teksto realigita de infano el siaj propraj ideoj, sen temo kaj sen tempo antaŭfiksitaj. Ĝi disvolviĝas laŭ la jenaj fazoj: la skribado de la teksto, kiu konsistigas kreivan kaj individuan agon; la legado antaŭ la tuta grupo, per kio oni plibonigas la elparoladon, la modulacion de la voĉo; la komentario de teksto kolektive; kaj aliaj teknikoj kiel la presado kaj reproduktado de tekstoj por la lerneja revuo kaj la korespondado. “Ne al la lernolibroj”.
  • La lerneja revuo: kiu devenas el la infanaj produktaĵoj kaj realiĝas el la propra organizo de la laboro.
  • La laborplanoj: ili havas sencon en kolektiva planado kun la lernantaro, planado difinita de la grupaj decidoj, kiuj siavice, enestas en la ĝenerala planado de la kurso.
  • La prelegoj: klopodas plialtigi, en la marko de la grupo, la kritikojn al la realo faritajn de la lernantaro kaj ties posta studo.
  • Biblioteko de laboro: la materialo klasiĝas laŭ la dinamiko kaj la necesoj de konsultado de la geinfanoj, kiu aliras libere al ĝi, sed ankaŭ respondecas ordigi kaj kontroli ĝin.
  • La klasasembleo: estas la spaco kaj tempo dediĉita al starigo de problemoj kaj ties solvoj, al planado kaj ebligado realigi projektojn. Plibonigas la planadon kaj reviziadon de la laboro kaj de la grupovivo.
  • La lerneja korespondado. Apliki la teknikojn Freinet signifas paroligi la lernanton, kaj plibonigi ties kapablojn komuniki kaj kunlabori. Freinet enkondukis la praktikon de lerneja korespondado en la jaro 1924. La scio de Esperanto estis por li ĉi-rilate certa avantaĝo[1].

Natura metodo[redakti | redakti fonton]

Li defendas naturan metodon, oferi favoran etoson al konstanta malkovro, kie eblu la libera esprimo kaj la interŝanĝo kaj kontrasto de ideoj en institucio kiun ili mem kunformas. Li enkondukis la atelierojn dediĉitajn al manlaboro. La priserĉemo, la scivolemo al ĉirkaŭo, la respekto al la propraj realigoj kaj al tiuj de la aliaj, la bona uzado de la materialoj, ktp., ebligas lernadan etoson.

Krome, li eliris kun siaj lernantoj realigi la nomitajn “klasopromenojn” per kio oni observis la naturan kaj homan mediojn, de kio oni alportos al la lernejo, unue la parolajn eĥojn kaj poste la skribitajn. La tekstojn tiele produktitajn oni korektos, pliriĉigos kaj konsistigos la bazon de la klasika elementa lernado kiu igos ilin rektaj iloj de plibonigo de la komunikado. Li enkondukis permanan agadon; li forigis la tradician podion de instruistoj. La eduko per la laboro estas fundamenta principo en la pedagogio de Freinet. Laboro estas socia kaj formiga kapablo. Oni helpu ankaŭ la intelektan kaj artan laboron.

La komunikado, kio samas al la sociigo, iĝas ĉefa ilo de la aliro al skribado. Krom la lernejaj presilo, la taglibro kaj la korespondado iĝos la ĉefaj iloj de pedagogia revolucio. La magnetofono, la filmo kaj, nuntempe, la videokamerao, kompletigos poste la teknikan ilaron de tiu komunikado.

Ankaŭ la lernado de matematiko suferos la saman transformon. Por Freinet, la kalkulo estu agadilo pri la aĵoj. Ĝi utilu por mezuri la kampojn, pesi la produktojn, kalkuli la kostoprezon, la ŝuldatajn interezojn. Ĉio kialiĝas la aritmetikan agadon, anstataŭ la rekta aliro al nombroj kaj operacioj. Oni enmetu pro tio la lernejan kalkulon en la vivo de la etoso kaj oni konvertu ĝin en viva kalkulo. La lernejaj presilo, la taglibro, la korespondado kaj la vizitoj kostas monon kaj en malriĉaj municipoj oni ne esperu tiun monon. Nepras trovi manieron financiĝi. La lerneja kooperativo naskiĝos de tiu duobla postulo: motivi la kalkulon kaj funkciigi la atelierojn de la lernejo.

Intereso pri komunikado[redakti | redakti fonton]

La fundamenta intereso pri komunikado alportos al originala praktiko de legolernado. En Francio, inter la du mondmilitoj oni praktikis la teknikon de la sinteza konstruo. El la sonoj al la litero, el la literoj al la silabo, el la silaboj al la vorto kaj el la vortoj al la frazo. Por tiu lernado de la simplaj kombinoj oni uzas tabulojn antaŭ kiuj la lernantoj devas “deĉifri” ĥoruse: B-A: BA, ktp. La uzitaj vortoj estas tiuj kiuj naskiĝas el tiusinteza produktado: “bako”, “balo”, ktp. La tekstoj kiuj legiĝas estas artefaritaj kaj infanecegaj, for de la reala vivo. La fundamenta problemo estas pasi el tiu formala gimnazio al la legado de veraj tekstoj. Laŭ Freinet, tiu tekniko supozigas la morton de la spirito.

Legi estas serĉi la sencon de tio kion oni legas. Pro tio oni informas interese pri la teknikoj kaj la teorioj de Decroly: la percepto de la teksto ne estas sinteza, litero post litero, sed entuta, laŭ la “psikologio de la formo”. La bazo de la “entuta legado” estas la lernado kiu iras el la vortoj, entute perceptitaj, al la silaboj, produkto de la diskompono de la vortoj pere de la rekono de la similaĵoj, ĝis alveni al la sonoj malkovritaj sammaniere analize. De tie oni pasu al la kompono de novaj vortoj kaj al la skribo. Tiele oni difinas metodon analiza-sintezan kiun Freinet malkovras kaj kie li inspiriĝos. La aliro al la skribo estu ĉefe serĉo de senco. Laŭ la intuicioj de Rousseau, Freinet konsideras, ke la teksto estas ĉefe produkto de komunikvolo.

Legado estas serĉi la tekston necesan, ĉu pro distro ĉu pro ago. La legado kiel vivotekniko estas ĉefe, “legolaboro”, kontraŭ la legado drogo kiu malkonektas el realo kaj onin merĝas en imago. Laste, permesas prepari la parolan esprimon, bilditan per pentraĵoj aŭ projekciadoj antaŭ la kunlernantoj.

Freinet ne forgesas la neceson faciligi la bezonatan konon en specifa kunteksto. La lernanto konservu sian aŭtonomion: uzos la vortaron aŭ gramatikon, kiel korektiloj. En tiuj momentoj, la instruisto ne hezitu helpi. Sed, diference de la tradicia pedagogio, tiu helpo ne estu konsekvence de teoria kaj abstrakta neceso, sed de reala bezono.

En matematiko la plej granda parto de lernatoj vidas nur artefaritan ludon kiun ili ne komprenas. Freinet volis mergi en la vivon la lernadon de matematiko, kaj pro tio ĝi estus uzata en konkretaj aktivaĵoj: fabrikado, kultivo, bredado, komerco; mezurunuoj de longo, de volumeno, de pezo, problemoj ĉe la manĝigo de kunikloj, de kokoj, la akiro de semoj, la vendo de la rikoltaĵo, ktp. Nepras lerni la regularon de kalkulo kaj de racio, sed tiuj novaj kondiĉoj, tiuj reguloj ne falas el la ĉielo. Ili estis konsiderataj necesaj por solvi la praktikan problemon de la agado de ĝardenado, de fabrikado de varoj, de organizado de veturado aŭ de sendo de interlerneja korespondado.

Al similaj vivaj, praktikaj, konkretaj kaj kooperativaj konceptoj devas respondi la instruado de historio, geografío kaj arto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

1927 - L'imprimerie à l'école. Boulogne, Ferrary, 1927, tre reeldonita.
1946 - L'école moderne française, París, Editions Ophrys, 1946.
1949 - L'éducation du travail, París, Editions Ophrys, 1949.
1949 - Les dits de Mathieu, 1949; reeldonita ĉe: Neuchâtel, Delachaux & Niestlé, 1959.
1950 - Essai de psychologie sensible appliquée à l'éducation, Cannes, Editions de l'Ecole Moderne Française, 1950, reeldonita ĉe: Delachaux & Niestlé, 1966.
1956 - Les méthodes naturelles dans la pédagogie moderne, París, Bourrelier, 1956.
1957 - L'école moderne française, Montmorillon, Editions Rossignol, 1957.
1969 - La méthode naturelle, 3 volumoj, Neuchâtel, Delachaux & Niestlé, 1968-1969. (postmorta).
1969 - Pour l'école du peuple, Paris, Maspero, 1969. (postmorta)

Ekstera ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mónika Molnár, Kio estas interkultura edukado?, p. 237, En; (en, eo, pl) Ilona Koutny & Ida Stria & Michael Farris, The Role of Languages in Intercultural Communication/Rolo de lingvoj en interkultura komunikado/Rola języków w komunikacji międzykulturowej, Universitato Adam Mickiewicz (UAM), 2020, ISBN 978-83-66666-28-3 DOI 10.48226/978-83-66666-28-3 .