César Barros Leal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
César Barros Leal
Persona informo
César Oliveira de Barros Leal
Naskiĝo 14-an de julio 1949 (1949-07-14) (74-jaraĝa)
Lingvoj portugalaEsperantohispanaitalafrancaangla vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Law School of the Federal University of Ceará • Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko vd
Profesio
Okupo juristoverkistoinstruisto vd
Verkado
Verkoj Enprizonigo - krepusko de erao vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

César BARROS LEAL (sezarh barhuz leal) /'sεzəR 'baRŭz le'ał/ estas brazila esperantisto kaj advokato naskiĝinta en 1950.

Kunfondinto en 1965 de Brazila Esperantista Junulara Organizo. Profesoro de Fakultato pri Juro de Federacia Universitato de Cearao. Prokuroro de Ŝtato Cearao kaj publika tradukisto de la hispana lingvo. Ano de Brazila Akademio de Kriminala Juro kaj de Nacia Konsilantaro pri Kriminala kaj Prizona Politiko. Scienca Konsilanto de Latinamerika Instituto de UNO por Prevento kontraŭ Krimo kaj Zorgo de Krimulo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Idade da Responsabilidade Penal
  • Prisão: Crepúsculo de uma Era
  • Violência e Vitimização
  • A Violência Multifacetada
  • A delinqüência juvenil seus fatores exógenos e prevenção

Li estas akademiano de la Beletristika Akademio de Cearao.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Okaze de la 87-a UK en sia loĝurbo Fortalezo, 2002, César Barros Leal aperigis kaj donacis al ĉiu kongresano ekzempleron de la Esperanto-versio de sia libro Enprizonigo: krepusko de erao.