Côtes-d'Armor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Côtes-d'Armor (22)
Blason22.PNG
Informoj
Regiono : Bretonio
Prefektejo : Saint-Brieuc
Subprefektejoj : Dinan
Guinguamp
Lannion
Loĝantaro
 - Suma (1999)
 - Loĝdenso

542 373 loĝantoj
79 loĝantoj/km²
Areo 6 878 km²
Arondismentoj 4
Kantonoj 52
Komunumoj 373
Prezidento de
la Ĝenerala Konsilio
Claudy Lebreton
Situo en Francio
Côtes-d’Armor-Position.png

Côtes-d'Armor (bretonlingve Aodoù-an-Arvor) estas franca departemento (n-ro 22) situanta en Bretonio. Antaŭ 1990, la departemento nomiĝis "Côtes-du-nord" (Nordaj marbordoj). La nova nomo elektita devenas de la bretona kaj signifas "marbordoj de la lando ĉe la maro". La departemento tute enhavas 373 komunumojn.

  • Areo : 6,878 km²
  • Loĝantaro : 542,373 (1999)
  • Denseco : 79 homoj en km²

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Oni ĉie parolas la francan lingvon sed ankaù viglas la originaj lingvoj : la bretona okcidente (keltida lingvo) kaj la Galoa lingvo oriente (latinida lingvo).

Ĉefurboj[redakti | redakti fonton]

  • Saint-Brieuc (bretonlingve Sant-Brieg) : 85,849 loĝantoj
  • Lannion (Lannuon) : 48,990
  • Dinan (Dinan) : 22,366
  • Guingamp (Gwengamp) : 19,289

En eta vilaĝo nomiĝanta Plouézec (Ploueg-ar-Mor) okazas ĉiujare la plej grava esperanta renkontiĝo en Bretonio : la Internaciaj Renkontoj de Pluezek.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]