Călărași (Cluj)
El Vikipedio
(Alidirektita el Călărași)
Călărași [kələraŝj'] (hungare: Harasztos [harastoŝ], germane: Wahldorf) estas komunumo en Rumanio sud-oriente de Turda. En 1910 Harasztos havis 1.936 loĝantojn (hungaroj, rumanoj), en 1992 2.754 (rumanoj, 36 % hungaroj). Ĝia unua mencio estas en 1332. Ĝi estis ekleziejo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Torda-Aranyos.
Enhavo |
Komunumoj pri haraszt (= filiko) en Hungara reĝlando [redakti]
| Csévharaszt | Dunaharaszti | Egyházasharaszti | Haraszti | Harasztifalu | Harasztkerék | Harasztos |
Renomaj personoj [redakti]
- Iván Diószeghy (n. 15-a de februaro 1929): aktoro.
- Katalin Köllő: redaktorino, teatrokritikistino.
- László Murádin (n.29-a de oktobro 1930): lingvisto.
- Jenő Murádin (n.23-a de novembro 1937): arthistoriisto, redaktoro.
- Enikő Nagy (n.1-a de majo 1935): industriartistino, pentristino.
Literaturo [redakti]
- Harasztos folklórja. In: Zsigmond Gy. (red.): Harasztos. Sepsiszentgyörgy. 2000. 250 p. 77-119. (Aŭtoroj: Jenő Murádin, László Murádin, Győző Zsigmond)