Cămin
El Vikipedio
Cămin (kǝmin) (hungare Kálmánd, germane: Kalmandi) estas vilaĝo en Rumanio norde de Carei. Administre ĝi apartenas al Căpleni.
Enhavo |
Loĝantaro [redakti]
En 1910 ĝi nombris 1072 loĝantojn (hungaroj), en 1992 1445 (47% hungaroj, 46% germanoj).
Historio [redakti]
Ĝia unua skriba mencio estis en 1335. En 1748 la hungaroj estis translokigitaj en Bervenion kaj estis koloniigitaj ŝvaboj. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szatmár).
Fonto [redakti]
Renomaj personoj [redakti]
- Ferenc Láng (19-a de septembro 1889 - Satu Mare, 8-a de decembro 1950): lokhistoriisto.
- István Láng, plumnomo Stephan Lang (1945 - Hago, Nederlando, 13-a de decembro 2008): verkisto.
- Mihály Láng instruisto, pedagogia verkisto
- János Scheffler episkopo, martiro
- Josepf Solomayer (1922 - 2011) kuracisto[1][2]