C-tenorsaksofono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
C-tenorsaksofono

C-tenorsaksofono estas saksofono agordita je C, do je plentono super la tenorsaksofono. C- tenorsaksofono apartenas al la grupo de saksofonoj en C kaj F, kiun inventinto Adolphe Sax, celis por uzado en simfoniorkestroj. Ekde 1930 oni produktas pligrandakvante nur E♭- kaj B♭-saksofonojn (kiuj komence estis destinitaj por armemuziko). Tamen ekde la komenco de la 21-a jarcento Ĉinujo produktas malgrandetan kvanton de novaj C- tenorsaksofonoj por la novzelanda firmao Aquilasax.[1]

C-tenorsaksofono estas pli granda ol aldosaksofono kaj pli malgranda ol tenorsaksofono. De flanka rigardo ĝi havas similecojn kun tenorsaksofono, kvankam ĝi estas pli malgranda kaj la kaliko aspektas pli longa. La plej multaj C-tenorsaksofonoj havas fleksitajn S-arkojn (kiel je tenorsaksofono), kvankam la firmao C. G. Conn produktis C-tenorsaksfonojn kun rektaj S-arkoj. Kutime C-tenorsaksofonoj havas "C" super aŭ sub la seriennumero.

Avantaĝoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefa argumento por akiro de C-tenorsaksofono estas la fakto, ke alie ol aliaj saksofonoj ĝi ne estas transpona instrumento. Sekve de tio oni povas ludi per C-tenorsaksofono laŭsone skribitajn voĉojn (ekzemple notojn por fluto, hobojo, violonopiano), sen devi transponi aŭ uzi transskribitajn notojn, kiu estas necesa je la plej multaj aliaj saksofonoj. Tio ebligas al ŝatokupaj muzikistoj komunan muzikadon kun aliaj laŭsonaj instrumentoj de la sama notfolio – kondiĉe ke la muziko konvenas en la tonamplekson de C-saksofono, do nek estas tro alta nek tro malalta.

Plua argumento estis, ke C-saksofono generas pli mallaŭtan sonon ol aldo- aŭ tenorsaksofono, kion kaŭzas inter alie la uzataj buŝaĵoj. Multaj muzikaĵoj, ĉefe influitaj de dancmuziko el la 1920-aj jaroj, estis verkitaj aparte por ĉi tiu instrumento.

Buŝaĵoj[redakti | redakti fonton]

C-tenorsaksofono havas apartan buŝaĵon. La instrumento havas kompare kun aliaj saksofontipo dampitan sonon, precipe se oni uzas malnovan C-tenorsaksofonan buŝaĵon. Tio estis avantaĝo en intencata muzikadmedio, ekz. loĝoĉambro. Malnovaj buŝaĵoj donas al C-tenorsaksofono ofte iom obtuzan sonon, kio ne ĉiam plaĉas al la ludantoj.

Kelkaj ludantoj sukcese uzas buŝaĵon de tenorsaksofono kun sia C-tenorsaksofono, kvankam depende de la elekto de la buŝaĵo povas ekesti problemoj pri la precizeco de la entonigo, ĉefe je la supra limo de la tonamplekso, ĉar ci tiuj buŝaĵoj estas adaptitaj laŭ longeco al tenorsaksofonoj. Pro tio oni devas iomete elprovi, por trovi tenorsaksofonan buŝaĵon, kiu trans la tuta tonamplekso havigas bonan entonigon. Aliaj ludantoj sukcese uzas buŝaĵojn de aldosaksofonoj je sia C-tenorsaksofono. Kiel je tenorsaksofonaj buŝaĵoj povas esti necesa iom da elprovado. Ekipita per moderna buŝaĵo C-tenorsaksofono povas perdi iom de sia obtuzecon kaj soni pli hela kaj forta, simile al aldo- aŭ tenorsaksofonoj. Nuntempe ekzistas pluraj produktantoj de C-tenorsaksofonaj buŝaĵoj.

Historiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Malsamaj saksofontipoj, dekstre malantaŭe C-tenorsaksofono

Kelkaj produktantoj produktis altkvalitajn C-tenorsaksofonojn (inter alie Buescher, C. G. Conn, Selmer, Martin[2] kaj King[3]) ekde 1914 ĝis 1930. La produktado de C-tenorsaksofonoj atingis sian supron proksimume 1923, post kiam ĝi iom post iom malpliiĝis. Je la fino de la 1920-aj jaroj oni produktis ankoraŭ nur relative malmultajn C-tenorsaksofonojn. La tenorsaksofono en C kun rekta kolo de Conn ĉi-tempe estas la plej konata orkestrosaksofono kaj havas klasikan sonon. Ĝi estas unu el la malmultaj modeloj produktataj por profesia uzo. Tamen la longa rekta kolo postulas tenadon for de la korpo, kion kelkaj ludantoj sentas malkomforta.

Malpli kostaj fariĝis la C-tenorsaksofonoj ekde la fino de la 1910-aj jaroj ĝis komence de la 1930-aj jaroj, kiam oni surmerkatigis version celantan la uzado por ŝatokupa uzado. Ĝi havis konsiderinde pli mallarĝan kameron ol B♭-tenorsaksofono, estis do pli malpli rektigita versio de aldosaksofono.

Fine de la 1920-aj jaroj la populareco de C-tenorsaksofonoj forte reiris. Je la komenco de la tutmonda ekonomikrizo en 1929 la vendonombro de ĉiuj saksofonoj sinkis rapide, kaj la C-tenorsaksofono (kaj la mezsoprano-saksofono) estis unu el tiuj modeloj, kies produktadon oni ĉesigis.[4] Tamen oni ĉesigis la produktadon pro nuraj financaj kaŭzoj kaj ne pro eraro je la fasono aŭ malbonaj produktnormoj. C-tenorsaksofonoj estis egale bonaj kiel la aliaj saksofonoj de siaj produktantoj.

La ĉefa problemo konsistis en tio, ke la tutmonda ekonomia krizo, kiu tuj sekvis post la borsotumulto de 1929, kaŭzis tutmonde treege malfacilajn ekonomiajn kondiĉojn, kiuj ankaŭ koncernis ankaŭ la produktadon de ĉiuj libertempaj konsumvaroj. Ĉi tiu nekutime forta malkresko de la ekonomio trafis la saksofonproduktantojn senkompate kaj devigis ilin, redukti sian ofertovariecon de muzikinstrumentoj je la plej ŝatataj modeloj, por povi plue ekzisti.[5] Sekve de tio la produktado de C-tenorsaksofonoj finiĝis tujtuje. Kiam la mondekonomio resaniĝis tiom (proksimume en 1935), ke la produktado de C-tenorsaksofonoj denove estus ekonomie realigebla, la libertempum-interesoj, la interesoj je libertempumado jam estis ŝanĝitaj kaj por C-tenorsaksofono ne plu estis merkato. Krome la erao bandegoj komence de la 1930-aj jaroj ekfloris, kaj ĉiu, kiu volis ellerni la saksofonludadon, interesiĝis pri sopran-, aldo-, tenoro- aŭ baritonsaksofono, ĉar per ĉi tiuj instrumentoj oni povis kunludi en bandegoj, dum kiam ĉi tiuj ne interesiĝis pri C-tenorsaksofonoj. Sekve de tio la demandado pri C-tenorsaksofonoj malaperis, la produktantoj ĉesigis ties produktadon kaj koncentriĝis anstataŭe pri aliaj tipoj (ekz. aldo- kaj tenorsaksofonoj), kiuj estis treege demandataj kaj tiel estis facile vendeblaj.

En la 1960-aj jaroj Vito (franca firmao) produktis kelkajn malmultajn C-tenorsaksofonojn, el kiuj ĝi tamen nur vendis proksimume 20 ekzemplerojn.

Kelkaj ĵazmuzikistoj lernis per C-tenorsaksofono, inter alie Benny Carter kaj Coleman Hawkins, kvankam Carter poste ŝanĝiĝis al aldosaksofono kaj Hawkins al B♭-tenorsaksofono. Kiel plej lerta ludanto de C-tenorsaksofono validas Rudy Wiedoeft. Kvankam ankaŭ li ludis aldo- kaj sopransaksofonojn (ensemble kun Arnold Brilhart, Alford Evans kaj aliaj), li faris siajn plej famajn sonregistraĵojn per C-tenorsaksofono kaj estis grava faktoro por la populareco de C-tenorsaksofonoj, kiuj dum la 1920-aj jaroj ofte vendiĝis.

Plua specialisto pri la C-tenorsaksofono estis Frank Trumbauer, ĵazmuzikisto fama pro siaj eksterordinara teknika lerteco pri la instrumento. Jack Pettis, membro de la orkestro de Ben Bernie kaj sonregistraĵa artisto propranoma, ankaŭ estis sperta ludanto de la instrumento. Kelkaj modernaj saksofonistoj foje ludas C-tenorsaksofonon, inter alie Anthony Braxton, Kyle Vincent, Scott Robinson, Rick Arbuckle, Dan Levinson, Hayes Greenfield kaj Joe Lovano.

Malgraŭ tio, ke oni ne produktis ilin dum pli ol 75 jaroj, C-tenorsaksofonoj nuntempe altnombre ekzistas pro ilia malofta uzado.

Similaj instrumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Similan saksofonon produktas ekde la fino de la 1990-aj jaroj Jim Schmidt.[6] Estas modernigita kaj ŝanĝita versio de C-tenorsaksofono.
  • Aquilasax el Nov-Zelando anoncis en 2006 novan C-tenorsaksofonon. Intertempe komencis la produktado. Per la unua produktadserio ekestis problemoj je la kvalitkontrolo kaj je la pakado, ŝajnas ke ĉi tiuj problemoj intertempe foriĝis kaj ne plu aperos. La dua produktadserio havis tamen pro la konstruado de la S-arkoj (kaj je rektaj kaj ankaŭ je kurbaj) entonigajn problemojn.[7] Citaĵo de la 30-a de junio 2008: “Mi estas zorgoliberigita, ke mi povas anonci la novan stokon de C-saksofonoj. Mi komencis kredi, ke la reviviĝo estus mitoe. Denove mi kontrolos ĉiun kaj informi la klientojn retmesaĝe, se ilia selekto estos dissendopreta.”[8]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aquilasax.
  2. http://www.shwoodwind.co.uk/Reviews/Saxes/Misc/Martin_C_Melody.htm
  3. http://www.shwoodwind.co.uk/Reviews/Saxes/Misc/king_c_melody.htm
  4. http://cmelodysax.co.uk/saxophones/why-c-melody.htm
  5. http://www.cmelody.com/
  6. http://cvip.fresno.com/~js210/contra.html
  7. http://www.aquilasax.com/C-melody_Tenor.html
  8. http://csax.net/?p=133