C7

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu artikolo estas pri procesoro. Pri la aliaj signifoj de la dusigna kombino vidu apartigilon C kun nombro


Procesoro VIA C7

C7 estas nomo de x86 procesoro fare de firmao VIA. La procesoro havas procesoran kernon Esther. Malgraŭ frekvenco 2 GHz C7 havas tre malgrandan varmoradiadon kaj energiuzon: por maksimuma kalkulpovo ĝi bezonas nur 20 W kaj minimume 0,1 W. La procesoro havas staplon L2 128 kB, funkcias ĉe ĉefbuso 800 MHz (Quad Pumped Bus fare de Intel). La procesoro subtenas instrukciarojn MMX, SSE2, SSE3, kongruas al teknologio Execute Disable Bit (NX-bit) fare de Intel kaj havas teknologion de aparata ĉifrado PadLock Hardvare Security Suite (fare de VIA) subtenanta 128-, 196- kaj 256-bitan ĉifradon. Procesoro VIA C7 estas fabrikata laŭ teknologio 0,09 mkm SOI kaj havas areon 30 mm2.