CACI

El Vikipedio, la libera enciklopedio
CACI
CACI International Inc.
entreprenopublika kompanio vd
Dum 17-a de julio 1962 - nekonata/nuntempe
Jura formo Delaware corporation
Fondintoj Harry Markowitz vd
Sidejo Arlington
Lando Usono
Dungitoj 20 000 (stato: 2018)
ISIN-kodo US1271903049
Posedataj kompanioj TechniGraphics, Inc. vd
TTT Oficiala retejo
vdr

CACI International, Inc. estas privata usona militista firmao kun sidejo en Arlington, Virginio. La entrepreno estis fondita en 1962 kiel California Analysis Center, Inc., alinomita en 1967 al Consolidated Analysis Centers, Inc. kaj en 1973 al CACI, Inc.. Ĝi portas la nunan nomon ekde 1985.

CACI International, Inc. estis fondita fare de Herb Karr kaj Harry M. Markowitz, por surmerkatigi la simuladan programlingvon SIMSCRIPT. La entrepreno estas dividita je du branĉoj: CACI Federal, estas memstara en Usono, dum CACI, Ltd. agadas en Britio. La ĉefaj komercaj branĉoj estas:

Kritikantoj de CACI nomas la entreprenon kiel „Colonels and Captains, Inc.“ aŭ „Captains and Commanders, Inc.“. Per tio oni volas aludi je ofta ŝanĝo de altrangaj militistoj al la entrepreno. Kunlaboranto de CACI estis menciita en 2004 en sciigo pri turmentoj en la iraka prizono Abu-Ghraib, sed pli poste iĝis senŝarĝita kiel ne-partoprenanto. En majo de 2008, irakanoj plendis CACI International, CACI Premier Technology kaj pluan privatan militistan entreprenon (L-3 Communications Holdings, Inc.), ĉar ili permesis al siaj dungitoj fizike kaj psiĥe turmenti inter septembro de 2003 kaj julio de 2004 en prizono de Abu Ghraib.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]