CCFD

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Katolika Komitato kontraŭ la Malsato kaj por la Disvolviĝo-Tero solidara
CCFD-Terre Solidaire
neprofitcela organizaĵo
Komenco 1961
Lando(j) Francio vd
Sidejo 4 rue Jean Lantier - 75001 Paris
Tipo NRO humaneca asocio
Lingvoj

franca

Retejo http://ccfd-terresolidaire.org
Jura formo deklarita asocio en Francio
vdr

La katolika komitato kontraŭ la malsato kaj por la disvolviĝo (CCFD-Terre Solidaire) estas asocio laŭ la tipo leĝo 1901, kiu ricevis de la konferenco de la episkopoj de Francio la mandaton por mobilizi la solidarecon de la kristanoj, aparte dum la periodo de Karesmo profite al la plenumo de du misioj:

Subteno de projektoj por disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

Rompante kun la praktikoj de nura asistado, la rilato de solidareco starigita de CCFD-Terre Solidaire baziĝas sur la nocio de partnerado. CCFD-Terre Solidaire subtenas iniciatojn por evoluigo elpensitaj kaj efektivigitaj de la interesitoj mem, laborante al la kadro de partneraj asocioj, kaj tio kiaj estas la origino, la kulturo aŭ la religio de la profitantoj.

Edukado por disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

Iu el la misioj de CCFD-Terre Solidaire estas sentivigi la punlikon al la problemoj de la evolulandoj. Por ekzemplo, per opinikampanjoj nuligo de la ŝuldo de la malriĉaj landoj, plibonigo de la publika helpo por disvolviĝo, subvenciataj eksportoj de visceraĵoj de kokoj al Afriko, postulo pri konkretaj agoj por atingi la celojn de la jarmilo por evoluigo, skandalo de la « malbone akiritaj bienoj »[1], kampanjo kontraŭ la fiskaj paradizoj[2]..., sed ankaŭ per promocio de la justa komerco, per informagadoj, aparte dum Karesmo.

Por promocii sian agadon ĉe la publiko kaj ebligi al si konfide voki al donacoj, la asocio aliĝis al la tiel nomata "Komitato de la Ĉarto" en Francio.

Ĝi kreis en 1983 filion, la SIDI, Solidarité Internationale pour le Développement et l'Investissement etendanta la agadon de CCFD-Terre Solidaire provizante financan kaj teknikan apogon al lokaj Financaj Strukturoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kreita en 1961, responde al alvoko de la papo Johano la 23-a por la lukto kontraŭ la malsato, la movadoj de la katolika Eklezio kreis CCF (Comité Catholique contre la Faim, esperante Katolika Komitato kontraŭ la Malsato), kiu tre rapide fariĝis CCFD, ĉar la ideo, ke la dimensio de la disvolviĝo estas nemalhavebla por taŭge lukti kontraŭ la malsato, rapide trudiĝas. En 2010, CCFD fariĝis CCFD-Terre Solidaire.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]