Cearaa Esperanto-Junularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el CEJ)

Cearaa Esperanto-Junularo - en siaj publikaĵoj ofte literumita Ceará Esperanto-Junularo, foje ankaŭ Ceará-a Esperanto-Junularo - estis asocio fondata en 1965 en la subŝtato Cearao de Brazilo. Sian centran adreson ĝi havis en Fortalezo. Kune kun la Guanabara Esperanto-Junularo en Rio-de-Ĵanejro el ĝi originiĝis Brazila Esperantista Junulara Organizo. La organizaĵo Cearaa Esperanto-Junularo intertempe ne plu ekzistas.