CERN

El Vikipedio, la libera enciklopedio

CERN estas la Eŭropa Organizaĵo por Nuklea Esploro (origine nomita, en la franca, Conseil Européen pour la Recherche Nucléaire), la monde plej granda partiklofizika centro, situanta ĉe la landlimo inter Francio kaj Svislando. La svisa parto de la centro staras ĉe Meyrin, en la tuja ĉirkaŭo de Ĝenevo; la franca parto staras en la regiono "Pays de Gex". Ĝi fondiĝis en 1954. De la originalaj 12 subskribintoj de la CERN konvencio, la membraro kreskis al la nunaj 20 Membroj-Ŝtatoj.

CERN dungas preskaŭ 3000 personojn plentempe. Ĉirkaŭ 6500 scientistoj (reprezentantaj 500 universitatojn kaj pli ol 80 naciecojn), duono de la mondaj partiklofizikistoj, pasigas tempon ĉe CERN tie farante siajn esplorojn.

La CERN akcelilo-komplekso entenas 10 liniajn kaj cirklajn akcelilojn, ĉiuj kune, la plej granda estante la LEP-koliziejo (Large Electron Positron), cirkla akcelilo 9km diametra, kaj la Super Protona Sinkrotrono (Super Proton Synchrotron aŭ SPS). La venonta granda maŝino, funkciunta en 2005, estos la Granda Hadrona Koliziejo (Large Hadron Collider aŭ LHC).

La Tut-Tera Teksaĵo komenciĝis kiel CERN-projekto ...