CESNUR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
CESNUR
organizaĵo • esplora institucio
Komenco 1988 vd
Lando(j) Italio vd
Fondinto(j) Massimo Introvigne vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

CESNUR (Centro Studoj pri la Novaj Religioj) estas esplorcentro pri religia plurismo kaj pri la religiaj malplimultoj kun sidejo en Torino, fondita en 1988 iniciate de Massimo Introvigne.

Aktivecoj[redakti | redakti fonton]

CESNUR okupiĝas en la observado pri la naskiĝo kaj disvastigo kaj socia influo ktp de la religiaj movadoj kaj aparte pri la religia plurismo en Italio kaj en la Mondo. La aktiveco de CESNUR eble pli parolata estas la ĉiujara internacia kunveno kiun ĝi organizas ekde 1988 en sidejoj malsamaj, preskaŭ ĉiam en universitatoj: en 2006 en San-Diego (Kalifornio); en 2007 ĉe la universitato Michel de Montaigne de Bordeaux 3; en 2008 (trian fojon) ĉe la LSE.

La centro jam publikigis aŭ sponsoris pli ol 60 italilingvajn volumojn, diversaj el ili pasigitaj al aliaj lingvoj;;la pli kontata el ili estas la Enciclopedia delle religioni in Italia (Elle Di Ci, Leumann (Torino), 2001): la dua eldono de tiu verko aperis en 2006 kun la titolo La religioj en Italio, manlibro certe pli kompleta de tiu temo.

Krome CESNUR disvastigas siajn aktivecojn en veba retejo kie prezentas siajn sciencajn rezultojn, kaj gastigas poresploristan ĝisdatigitan Bibliotekon.[1]. En Torino ĝi sidejas en via Confienza, 19.

En la lastaj jaroj la esplorinda temaro de CESNUR diversigis siajn esplorkampojn kaj etendiĝis al islama fundamentismo kaj, pli ĝenerale, al la sociologio de religio kaj religia plurismo.

Ekde 2006 ĝis 2008 CESNUR engaĝiĝis en esploro pri la ĉina enmigrado en kiu partoprenis nombraj esploristoj de la universitato de Torino, sekvita de samnatura esploro pri Budhismo en Torino efektivigita de la sama teamo.

Organizo[redakti | redakti fonton]

CESNUR subdividiĝas en tri subaorganizoj:

CESNUR International (kiu aktivigas ankaŭ la sekcion Italan)
CESNUR Franca
CESNUR USONA.

Komponas la sciencan komitaton de CESNUR International, interalie:

Membras en la CESNUR Franca:

Fine, CESNUR U.S.A. estas estrata de jezuito J. Gordon Melton helpata de advokato Michael W. Homer.

Kritikoj kaj respondoj[redakti | redakti fonton]

Kritiko estas lanĉita kontraŭ la centro pro ebla manko de neŭtrala objektiveco ŝuldata al la aparteno de iuj ĝiaj membroj al la katolika asociismo kaj al politikaj dekstrulaj partioj.[2]

CESNUR tamen asertas ke mem estas sendependa el ĉiu ajn religia aŭ konfesia asocio, sed ke siaj italaj regantoj, inkluzive de de Introvigne mem, Zoccatelli kaj responculo de la Lombarda regiono Andrea Menegotto, estas membroj de Alleanza Cattolica[3] (kies Introvigne estas nacia vicreganto.[4], opiniata, senfundamente laŭ ĝiaj aderantoj, katolika asocio reakcia.
Krome, la sciencularo de la grupo CESNURa alestigas la rimarkon ke se tio verus pro tiu fakto, necesas elimini el la scienca agono multegajn homojn, eble ĉiujn ĉar al kelkaĵo ili adheras: partio aŭ ideologio aŭ asocio aŭ religio aŭ ateismo aŭ... simpatio. La adhero al la katolika doktrino laŭ kiu la praktiko de samseksemo estas kontraŭnatura kaj mastrebla same kiel aliaj publike kondamnitaj tendencoj, ne influas sur la korekteco de la esploro.
Krome oni povas kontroli la sciencan pravecon de la konkludaj esploroj de la Centro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Kritikaj vidpunktoj