Chif Toshio

El Vikipedio
(Alidirektita el CHIF Toshio)
Saltu al: navigado, serĉo

CHIF Toshio [Ĉihu Toŝio] (naskiĝis la 22-an de januaro 1881 en Saga (gubernio), mortis en 1944) estis japana esperantisto.

Li lernis Esperanton en la E-Lernejo de Osugi Sakae en 1906 kaj estis efektiva redaktoro de Japana Esperantisto de 1900(?) ĝis 1911.

Kun Ossaka Kenji li estis unu el la du kolonoj de la Esperanto-movado en Japanio.

Li komprenis Esperantismon fidele laŭ la Bulonja Deklaracio kaj multe diskutis kontraŭ Ossaka pri organizaj problemoj. Li verkis multajn utilajn gramatikajn librojn kaj vortarojn.

Inter alie li kompilis:

  • Japanaj Rakontoj (unua verko de japana esperantisto eldonita en Eŭropo), 1910
  • E-a Legolibro kaj Krestomatio, 1922.

kaj verkis:

  • Plena E-J Vortaro (kun aliaj), 1914
  • Plena kurso de la lingvo Esperanto (sistema lernolibro edukinta multajn kapablajn posteulojn), 1914 (en 1921 renovigita eldono)
  • Granda Gramatiko de Chifa (tre detala priskribo; 1-a volumo Prepozicio, 1922; 2-a vol Adverbo, 1923.)
  • Plena J-E Vortaro (multpaĝa) 1927. (Kuw.)



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj