CHM Montalivet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
CHM Montalivet
Naĝejo "akvoparko" en CHM Montalivet
Naĝejo "akvoparko" en CHM Montalivet
nudist community
Geografia situo 45° 21′ 54″ N, 1° 9′ 0″ U (mapo)45.365-1.15Koordinatoj: 45° 21′ 54″ N, 1° 9′ 0″ U (mapo)
Lando(j) Francio vd
Situo Vendays-Montalivet
CHM Montalivet (Gironde)
CHM Montalivet (Gironde)
DEC
CHM Montalivet
CHM Montalivet
Lokigo de Gironde en Francio
Map
CHM Montalivet
Retejo Oficiala retejo
vdr

45° 21′ 54″ N 1° 09′ 00″ U / 45.365 °N, 1.15 °U / 45.365; -1.15 (mapo) CHM Montalivet (CHM por "Centre héliomarin", "centro de suno kaj maro"), ofte simple nomata "Monta", estas la unua nudisma feriejo en la mondo, situanta borde de la Atlantika Oceano en la komunumo Vendays-Montalivet de sudokcidenta Francio. CHM Montalivet malfermiĝis en 1950, kaj la Internacia Nudisma Federacio (FNI/INF) fondiĝis tie en septembro 1953. [1]

La centro[redakti | redakti fonton]

Dometo kaj ruldomoj en vilaĝo Les Ajoncs

La centro kovras areon de 175 hektaroj apud la oceana strando en la suda parto de la loĝloko Montalivet-les-Bains, en la komunumo Vendays-Montalivet kadre de la pejzaĝo Médoc, parto de Akvitanio nordokcidente de la urbego Bordeaux (Bordozo) en Francio. Ĝi konsistas el miksaĵo de proksime 1000 private posedataj dometoj, bangaloj kaj konstante tie instalitaj ruldomoj, kaj el pliaj 960 lokoj taŭgaj por vojaĝaj ruldomoj kaj tendoj, plus 260 aldonaj lokoj el ekologiaj kialoj rezervitaj nur por tendumado. Ekzistas pli ol 12 kilometroj de internaj vojoj - principe permesatas uzi ilin per aŭtoj je malalta rapideco de ie 20, ie nur 10 kilometroj po horo, sed plejparte frekventas ilin piedirantoj kaj granda nombro de biciklantoj. La dometoj estas grupigitaj en 20 vilaĝoj, ĉiuj havantaj sian propran karakteron kaj karakterizaĵon. Familioj emas reveni regule, kutime al la sama vilaĝo.

Estas pluraj sportejoj: sep tenisejoj, same sep lokoj por tabloteniso, ejoj por badmintono kaj teniseto (france nomata miniten, ludata per kestecaj lignaj rakedoj), arkpafado, volejbalo, futbalo, manpilko kaj basketbalo, mini-golfo kaj duontuboj por rultabulado, pinarbara herbejo por kursoj de jogo kaj parencaj senstreĉigaj metodoj, apudstranda lernejo de ondorajdado, kaj du nesalakvaj naĝejoj - unu por sporta naĝado, kaj dua "akvoparko" kun fluejoj, du insuletoj kaj pluraj akvoglitejoj aparte por infana akvoludado. Aldoniĝas "manlabora vilaĝeto" por diversaj dekoraj teknikoj kaj kultura centro kun plurlingva biblioteko kaj subĉiela teatrejo por koncertoj, kino kaj aliaj kulturaj kunvenoj. Estas 20 butikoj en la komerca centro, interalie bakejo, vinbutiko, du klasikaj kaj plia ekologia nutraĵvendejoj, dolĉaĵejo kaj fiŝmerkatejo, librovendejo, bicikloriparejo kaj -luejo, aparta vendejo pri iberiaj nutraĵoj kaj butiko pri ĝeneralaj komercaĵoj. Krome aldoniĝas pluraj restoracioj, interalie picejo, fiŝrestoracio, francaj kaj hispana restoracioj, glaciaĵejo kaj pluraj trinkejoj. Estas interreta kafejo kaj la tereno krome kovratas per senkabla interreta servo. Ĉion ĉi kompletigas vasta sabla strando, el kiu 3 kilometroj rekte ĉe la centro estas ekskluzive nudismaj, kun du kontrolataj punktoj de naĝado kaj la jam menciita lernejo de ondorajdado.[2][3]

La centro principe orientiĝas plej bone servi al familioj, kaj akcentas programerojn kiuj aparte taŭgas por infanoj kaj adoleskuloj de ĉiuj aĝgrupoj. Teorie aliro estas limigita al personoj kiuj havas validan FNI/INF-identigon, sed unuflanke surloke eblas aliĝi al la franca nacia organizaĵo de FNI/INF, kaj aliflanke laŭ personaj spertoj la membreco ofte ne estas kontrolata. 55 procentaĵoj de la vizitantoj estas ne-francaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nuda banado estis praktikita ĉe la Akvitania marbordo de tempo nememorebla. Laŭ Marcel Kienné de Mongeot ĝi en 1920 famis laŭ la tuta marbordo. Antaŭ la Dua Mondmilito, la lokanoj banis 'sans maillot', do sen banvestaĵoj, kaj dum la milito tiel faris la okupantaj soldataroj. Christiane kaj Albert Lecocq el Arras, kiuj engaĝiĝis ekfunkciigi regionan kadron por urbaj nudismaj kluboj, konceptigis la ideon kombini nudismon kaj vojaĝon per pagita jara permeso, en Francio enkondukita en 1936. Ili konkludis, ke la jam antaŭe havigitaj 70 hektaroj de nudisma teritorio en la Levantinsulo proksime de Toulon estis tro malgrandaj, kaj tra Robert Poulain la koncepto estis prezentita al la urbestro de Vendays-Montalivet, kiu luis al la grupiĝo areon de 23,8 hektaroj je incendie detruita marborda arbaro, kiu laŭ la loka administrado ĉiukaze estis antaŭvidita iĝi feriejo, tiutempe nomata "feria kolonio" ('Colonie de Vacances'). La interkonsento estis subskribita la 23-an de julio 1950. La jura strukturo estis nova. La luoj estis prenitaj de Albert Lecocq nome de la lokaj nudismaj kluboj, kiuj ne rajtis havi profiton. Necesis fondo de 'feria centro', kiu kiel apartan jura unuo rajtu fari profiton, kaj tial komerca kompanio SOCNAT estis fondita en 1954.[1]

Christiane Lecocq memoris ke:

Citaĵo
 Sur la tereno ni trovis incendie ruinigitan pejzaĝon. Ĉio estis nigra aŭ bruligita. De la milito estis forlasitaj iuj blokoj de betono, kvin tendoj kaj kabano. Ne estis ombro. Ni reiris al la vilaĝo por dormi surplanke en malferma kajuto. 

En 1951 la membroj aĉetis aŭton, kaj komencis eltiri la pikdratojn kaj aliajn restaĵojn de la milito. Malgranda spaco estis malplenigita, kaj la unuaj lignaj kabanoj estis konstruitaj tiujare. Pliaj 25 hektaroj estis luitaj je la nomo de la Federacio Franca de Nudismo la 22-an de decembro 1951.[1]

La Internacia Nudisma Federacio estis koncipita en Londono, sed estis en la unua kongreso, okazinta en Montalivet en 1953, ke la formalaj dokumentoj estis subskribitaj.[1]

En 1956 la loko unuafoje malfermiĝis al ne-membroj. Vilaĝo de tendoj estis starigita en la nova vilaĝo 'Océanien'. En 1957, la 'Centre de Vacances' malfermiĝis kun 150 lueblaj bangaloj. Nudismon nur eblis praktiki ene de la 50-hektara areo de la centro kaj sur la plaĝoparto en kiu nudismo estis tolerata, en distanco de 600 metroj da piedirado tra banvestaĵa zono de la plaĝo. Iom pli ol tridek familioj aĉetis siajn proprajn bangalojn.[1]

Dum la 1950-aj jaroj la centro pligrandiĝis kaj kontinue fariĝis pli kaj pli populara. En 1959, dum la somero estis sume pli ol 10000 vizitantoj, kaj la 15-an de aŭgusto 1961, pli ol 3500 homoj samtempe feriis en la loko. Kiam la jaroj pasis, la instalaĵoj ŝanĝiĝis, restoracio ekestis apud la plaĝo kaj aero de sportado kaj distriĝo inkluzive de biblioteko ekestis en ioma distanco de la loĝaj areoj. La butiko de nutraĵoj estis origine tute vegetara, sed aliaj vendejoj baldaŭ aldoniĝis kaj permesis pli variajn aĉetojn.[1]

En 1966 venis la malfermo de la unua oficiala nudisma strando en kontinenta Francio. En 1968, lokaj sportaj teamoj konkurencis kun teamoj de la centro. La biblioteko ekspansiiĝis al 16000 volumoj kaj la eniro estis movita al la nuna loko. La centro tiam konsistis de 65 hektaroj de bangaloj, 40 hektaroj por kampadejo, 20 por sporto, 20 da vojoj kaj 20 hektaroj de plaĝo. La perimetro nun estis 6 kilometroj. [1]

Dum la 1950-aj jaroj la centro pligrandiĝis kaj kontinue fariĝis pli kaj pli populara. En 1959, dum la somero estis sume pli ol 10000 vizitantoj, kaj la 15-an de aŭgusto 1961, pli ol 3500 homoj samtempe feriis en la loko. Kiam la jaroj pasis, la instalaĵoj ŝanĝiĝis, restoracio ekestis apud la plaĝo kaj aero de sportado kaj distriĝo inkluzive de biblioteko ekestis en ioma distanco de la loĝaj areoj. La butiko de nutraĵoj estis origine tute vegetara, sed aliaj vendejoj baldaŭ aldoniĝis kaj permesis pli variajn aĉetojn.[1]

En 1966 venis la malfermo de la unua oficiala nudisma strando en kontinenta Francio. En 1968, lokaj sportaj teamoj unuafoje konkurencis kun teamoj de la centro. La biblioteko ekspansiiĝis al 16000 volumoj kaj la eniro estis movita al la nuna loko. La centro tiam konsistis de 65 hektaroj de bangaloj, 40 hektaroj por kampadejo, 20 hektaroj por sporto, 20 hektaroj da vojoj kaj 20 hektaroj de plaĝo. La perimetro nun estis 6 kilometroj. [1]

En 1971 konstruiĝis saŭnejo, kaj en 1975 la unua naĝejo. Ĝis la 1980-aj jaroj, volontuloj zorgis pri la sekureco, pri kontroloj de aliro kaj pri aliaj servoj kontraŭ senkosta kampado kaj same senkosta eniro en la diskoteko de Montalivet-les-Bains.[1]

En 1990, kvardek jarojn post la fondo de CHM, vojo en Montalivet-les-Bains estis nomita laŭ Albert Lecocq. La dua akvobasena komplekso, nomata "akvoparko", kun fluejoj, du insuletoj kaj pluraj akvoglitejoj aparte por infana akvoludado, konstruiĝis proksime de la plaĝo en 2006/2007. Kiel antaŭaj jubileoj, ankaŭ la 50-a kaj 60-a naskiĝtagoj de la centro, en 2000 kaj 2010, estis celebritaj per festaj semajnoj de porfamiliaj programeroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 Histoire de Montalivet et des Naturistes du Médoc ("Historio de Montalivet kaj de la nudistoj de Medoko"), Marc-Alain Deschamps, eldonejo Editions Publimag, 2005, ISBN 2-9524240-0-4
  2. mapo: CHM Monta, Domaine Naturiste, eldono de somero 2013, malpli ekzakte kaj pli skeme ankaŭ havebla rete (france, germane, nederlande kaj angle) Arkivigite je 2013-08-12 per la retarkivo Wayback Machine
  3. programo 2013, "informoj pri aktivecoj kaj servoj", 52 paĝoj (france, germane, nederlande kaj angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]