Karbona dioksido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el CO2)
Saltu al: navigado, serĉo
Karbona dioksido

Karbona dioksido (CO2) estas senkolora, senodora gaso, pli peza ol la aero. Likvigite, ĝi forte vaporiĝas kaj dumtempe detiras varmon el la ĉirkaŭaĵo, tiel ke ekestas blanka karbondioksida neĝo (alia nomo: seka glacio). Tiu seka glacio vaporiĝas sen fando (sublimiĝas), tial ĝi estas bonega malvarmiga kaj konserviga materialo.

Ĝi solviĝas en akvo al karbona acido (H2CO3). Ĝi estas uzata por karbondioksidaj trinkaĵoj, al kiuj la karbona acido donas piketan, acidetan guston.

Ĉar karbona duoksido estas pli peza ol oksigeno, ĝi emas forpeli oksigenon el profundejoj kaj formi gasajn lagojn. Tial eblas sufokiĝi en tiaj lokoj, ekzemple putojsiloj. Vidu: mosto

La karbona dioksido estas ĉefa komponanto de la aero, kun ĉ. 0,038% laŭ volumeno. Ĝi estas grava ĉar ĝi estas uzata de la plantoj por la fotosintezo. Krome, ĝi estas baza aganto en la forceja efiko kaj pro tio oni klopodas ekde diversaj instancoj malpliigi ties elsendon al la atmosferon dum la lastaj jardekoj (fine de la 20-a jarcento kaj komenco de la 21-a jarcento).

Media problemo[redakti | redakti fonton]

Ekde la industria revolucio oni elsendis al la atmosferon milionojn da tunoj de karbona dioksido, sed ĉefe ĉirkaŭ la 1840-aj jaroj pro la ĝeneralige kaj porindustria kaj portransporta uzado de karbo, grandega produktanto de karbona dioksido, la elsendo de CO2 draste pliiĝis. Post la Dua Mondmilito okazis nova industria revolucio, kiu okazigis novan kreskon de tiuj elsendoj. Ĝuste antaŭ tiuj ekkreskoj kaj pro specifaj okazaĵoj okazis etaj malkreskoj, kiel ekzemple dum la Unua kaj la Dua Mondmilito, post la ekonomia krizo de 1929, post la dua petrolkrizo de 1979 kaj post la krizo de la finonta Sovetunio. Dum la lastaj jardekoj la kresko estis multe pli alta en Azio pro la tiutempa rapida industria kresko, sed ankoraŭ la elsendo de CO² okazas ĉefe en jam disvolvigitaj landoj kaj ĉefe en Usono.

Ĉefaj produktantoj (en 2004)[redakti | redakti fonton]

Tio estas, krom Usono, Kanado kaj Japanio, ĉiuj estas landoj de Okcidenta Eŭropo. La kazo de Usono estas rimarkinda, se konsideri, ke tiu lando ne akceptas plenumi multajn internaciajn traktatojn, kiel tiu de la Protokolo de Kioto (1997). Nur en Usono funkcias pli da 245 milionoj da veturiloj. Usono respondecas pri 27 % de la elsendoj, dum la tuta Eŭropo nur pri 24 %. Rusio pri 15 % kaj Orienta Azio (Ĉinio) pri 11 %. La tuta Afriko nur pri 2'5 % kaj Sudameriko pri 3 %. Mezaveraĝe la elsendo de CO² estas kaŭzita de la produktado de elektro (33 %), industrio (25 %), transporto (24 %), hejmo kaj hejtado (13 %) kaj refinejoj (5 %).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • El País, 5a de junio 2008, Gustavo Hermoso, "Presente, pasado y futuro de las emisiones de CO²", bazita sur datenoj de The Atlas of Climate Change, The Woods Hole Research Center kaj UNFCCC-CDIAC, 2006.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]