COBISS

El Vikipedio, la libera enciklopedio

COBISS (mallongigo de la angla termino Co-operative Online Bibliographic System and Services, "kunlaboraj retaj bibliografiaj sistemo kaj servoj") estas organiza modelo uzata por kunigi bibliotekojn en unueca biblioteka informa sistemo kun komuna katalogado. Ĝi havas multajn funkciojn de la tiel nomata cifereca biblioteko. La sistemo estas aktuale en uzo en Slovenio (COBISS.SI), kie ĝi origine kreiĝis, krome en Albanio (COBISS.AL), Bosnio kaj Hercegovino (COBISS.BH), Bulgario (COBISS.BG), Nord-Makedonio (COBISS.MK), Montenegro (COBISS.CG) kaj Serbio (COBISS.SR). Aldone ekzistas kunlaboro kun diversaj bibliotekoj en Kosovo, kaj laŭ stato de printempo 2014 estas invito integrigi ankaŭ la bibliotekan sistemon de Kroatio. Tiuj informaj sistemoj estas memstaraj, sed ili dividas komunan programigan platformon. Pli ol 350 bibliotekoj uzas la programaron COBISS por la aŭtomatigo de siaj operacioj. Cobiss.net estas la nomo de la retejo konektanta la COBISS kunlaborajn bibliografiajn sistemojn de modelo COBISS en diversaj landoj. Lige al tio ene de la modelo uzatas norma datumaro de personaj kaj korporaciaj nomoj, nomata CONOR, komparebla al la Virtuala Internacia Norma Datumaro, mallongigata VIAF.

La modelo estis evoluigita fare de la Instituto pri Informa Scienco (slovene: Institut informacijskih znanosti, IZUM) en Maribor.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]