CSS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon CSS (apartigilo).

CSS estas mallongigo de la angla termino Cascading Style Sheets. CSS estas normo por priskribi la aspektigon (prezentadon) de HTML kaj XML. Tre ofte ekzistas pluraj CSS-folioj por la samaj dokumentoj.

La ideo malantaŭ la prilaboro de CSS estas disigi la strukturon de dokumento de la aspektigo.

Ekzemple, la HTML-elemento <H1> indikas, ke tekstobloko estas titolo, kaj ke ĝi estas pli grava ol tekstobloko, kiun markas <H2>. HTML permesas kromajn atributojn ene de la malferma markilo por specifigi aranĝon (aspekton), ekz. koloron kaj grandecon. Tamen, ĉiu <H1>-markilo devas enhavi ĉi tiun informon, se oni deziras koheran grafikan aspekton ĉe paĝo, kaj krome homo, kiu legas la paĝon per retkrozilo, perdas regadon pri la aspektigo de la teksto.

Kiam oni uzas CSS, la markilo <H1> ne devas doni informon pri kiel aspektigi la tekstoblokon; ĝi anstataŭe nur markas la strukturon de la dokumento. Tiam apartaj stilaj informoj specifigas, kiel montriĝos <H1>: koloro, tiparo, grandeco, kaj ankaŭ nevida aranĝado, ekz. la rapideco, je kiu paĝo estas laŭtlegata en tekstolaŭtlegiloj.

La stilaj informoj povas esti aŭ kunligitaj en aparta dokumento aŭ metitaj en la HTML-dokumento.

La avantaĝoj de uzi CSS estas:

  • aspektigaj informoj por tuta retpaĝaro troviĝas en unu loko, kaj povas esti ĝisdatigitaj rapide kaj facile
  • malsamaj uzantoj povas havi malsamajn stilfoliojn: ekz. grandaj tiparoj kaj tekstolaŭtlegiloj. Retkroziloj ebligas al uzantoj specifigi propran, lokan stilfolion por apliki al paĝo en TTT.
  • la HTML-dokumento mem estas pli klara kaj facile komprenebla.

Estas kelkaj versioj: CSS1 kaj CSS2, kaj CSS3 estas prilaborata ĉe W3C. Lastatempaj retkroziloj subtenas CSS1-n sufiĉe bone, sed CSS2 estas nur parte realigita en la plej lastaj kroziloj.

Rekomendoj

Cascading Style Sheets, level 1 (CSS1), decembro de 1996

  • Tiparoj
  • Koloroj malfonaj kaj fonaj
  • Tekstaj ecoj
    • spacigo inter vortoj
    • teksto-ĝisrandigo
  • Skatolaj ecoj
    • Marĝenoj
    • Limoj
    • remburado
  • Klasifikaj propraĵoj
    • vidigo
    • listoj

Cascading Style Sheets, level 2 (CSS2), majo de 1998

Relativa kaj absoluta lokado de elementoj. ...

Cascading Style Sheets, level 3 (CSS3), majo de 2001 (ankoraŭ prilaborata)

Eksteraj ligiloj