C Jam Blues

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

C Jam Blues estas ĵaza normkanto, kiun en 1942 publikigis Duke Ellington. Kiel la titolo jam sugestis, je tio temas pri (dekdu-takta) bluso tenata en C-maĵoro, pri kiu okazas fakte improvizad-kunsido de la bandegaj solistoj. Dum siaj lastaj vivojaroj Ellington ĉiam komencis per ĉi tiu peco, samtempe malstreĉante kaj varmigante per ĝi la bandon.

Strukturo de la peco[redakti | redakti fonton]

La baza motivo de la komponaĵo fakte konsistas nur el simpla ritma figuro sur la tono G finita per salto kvarton supren al C, ĉi tiu G havas sur ĉiu ŝtupo malsaman funkcion. En la aranĝon Billy Strayhorn tamen enkonstruis iaspecan „kontraŭhokon“: „Ĉiu solado komencas per [kroma] 4-takta breĉo, kiu ne apartenas al la strofo,“[1] tiel ke ĉiu solado komencas per 16 taktoj kaj poste viciĝas eblaj kromaj strofoj de la solisto po dek du taktoj.

Unua sonregistrado[redakti | redakti fonton]

Unuan sonregistradon verkis et-instrumentistaro el la Orkestro Duke Ellington je la nomo de Barney Bigard en 1941 (tiam la peco ankoraŭ nomiĝis „C Blues“).[2] La unua registrado de la elingtona bandego okazis januaron de 1942 por RCA Victor. Laŭ Hans-Jürgen Schaal Ellington surdiskigis almenaŭ tri „aŭdindegajn“ versiojn de la titolo: Pianduopon (plus kontrabaso) kun Billy Strayhorn, bandegan version el 1962, je kiu nurnure Paul Gonsalves solistis, samkiel sonregistraĵo kun kantanta Louis Armstrong el la jaro 1961.

Efikohistorio[redakti | redakti fonton]

Bigard forlasis la elingtonan orkestron en 1942 kaj elprovis la pecon ankaŭ en aliaj bandoj, en kiuj li muzikis; aparte la ĉiustelularo de Louis Armstrong, al kiu li apartenis ekde 1947, ripete ludis la pecon. Kromaj membroj de la orkestro de Ellington, ekzemple Johnny Hodges, Cat Anderson, Clark Terry kaj Harold Ashby registrigis la C Jam Blues sur proprajn diskojn. „La malstreĉa svingonumero“[1] estis krome transprenata de nombroriĉaj pianistoj kiel Meade Lux Lewis, Earl Hines, Nat King Cole, Oscar Peterson ĝis Kenny Barron aŭ Michel Petrucciani. Ankaŭ Slam Stewart, Django Reinhardt, Dave McKenna kaj Dave Grusin kontribuis al tio, ke C Jam Blues fariĝis ĵaza normkanto. Matthew Shipp verkis en 1997 eĉ dektriminutan „liberjazan fantazion“ pri la temo.[1]

Kantversioj[redakti | redakti fonton]

Ellington verkis, subtenate de Bob Thiele, pli malfrue tekston pri la komponaĵo, kiu per la vortoj „Baby, take me down to Duke’s Place“ bone transigis la bazomotivon melodie kaj ritme en lingvon kaj kiun komence Louis Armstrong surdiskigis kiel Duke’s Place, sed post tiam ankaŭ interpretis Jackie Paris, Ella Fitzgerald kaj Leon Thomas.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans-Jürgen Schaal (eldonisto) Jazz-Standards. Das Lexikon; Bärenreiter, Kassel, 2004 (3-a eldono); ISBN 978-3-7618-1414-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Schaal Jazz-Standards, p. 85f.
  2. El la sama jaro ankaŭ devenas muzikfilmeto titole „Jam Session“, en kiu Ellington uzas la temon por prezenti siajn solistojn Ray Nance, Ben Webster, Rex Stewart, Tricky Sam Nanton, Sonny Greer kaj Bigard.