Cañamero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio
Loko de la municipa teritorio de Cañamero en sia provinco

Cañamero [kanjaMEro] (Kanabisto aŭ Kanabejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas cañameranos. La censita populacio en 2008 estis de 1.803 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Cañamero estas situa en la centrorienta parto de Ekstremaduro, sudoriento de la provinco kaj en la komarkodistrikto Las Villuercas, je altitudo de 598 m; je 107 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 255 km de Madrido, la ŝtata ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 151,4 km². Ĝi limas kun la municipoj de Guadalupe, Logrosán, Alía, Berzocana kaj Valdecaballeros.

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

Montaro hegemonias en la plej parto de la teritorio. Tiu komencas je mildaj deklivoj kie abundas la olivarbaroj, ĉerizarbokaŝtanarbo kaj poste plialtiĝas al terenoj kie plie abundas pinoj, kverkoj kaj korkokverkoj. Kie la grundo malabundas prosperas nur cistoj kaj erikoj, kaj eĉ pli alte frangoloj kaj juniperoj. En la ebenaĵoj hegemonias la anzinoj.

La rivero Ruecas, alfluanto de la Gvadiano, formas la valon ĉe kiu setliĝas la vilaĝo. Ĉe tiu kaj aliaj riveretoj estas arbaroj de alnoj mallarĝaj je malmultaj metroj sed longegaj je kilometroj, formate vegetalajn tunelojn kie apenaŭ eniras la lumo ĝis la alveno de la aŭtuno. Eblas trovi ankaŭ ĉerizlaŭroj, ileksoj, mostajo kaj aceroj.

Pri faŭno kun pli komunaj specioj estas la apro. En arbaroj abundas cervoj kaj kapreoloj, kaj ĉe rojoj survivas kelkaj lutroj. Oftas la esto de ansergrifoj kaj monaĥvulturoj, kaj foje de kadavrogrifoj. La Sierra de las Villuercas kaj la valo de la rivero Guadarranque estis deklaritaj "zonoj de speciala protektado por birdoj".

Homa kaj ekonomika geografio[redakti | redakti fonton]

Cañamero havas ĉirkaŭ 1.992 loĝantojn, populacio kiu duobliĝas somere pro la reveno de multnombraj elmigrintoj, ties posteuloj kaj somervizitantoj. La loĝdenso estas de 13,1 loĝ/km².

Agrikulturo kaj brutobredado. Estas famkonata la produktado de hejma vino ("de pitarra"). Oni produktas ankaŭ ce también miel y aceite de oliva. Cañamero integriĝis kiel subzono en la zono de denominación de origen Ribera del Guadiana. La municipoj en ĝi enhavataj estas la jenaj: Alía, Berzocana, Cañamero, Guadalupe kaj Valdecaballeros. La mielo ĝuas agnoskon de alia "denominación de origen" (geografia marko) konata kiel D.O. Miel Villuercas-Ibores. La vilaĝo ĝuas elstarajn servojn rilate turismo por la vizitantoj kaj por tiuj de Guadalupe kaj ties Monaĥejo. Komerce, por mezlernejo kaj sansistemo oni dependas de la najbara vilaĝo de Logrosán. Tiuj du lokoj estas tradicie frataj kaj separataj apenaŭ de 14 km kaj apartenas al la sama municiparo. Cañamero disponas ankaŭ de malgranda industria areo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde la Prahistorio[redakti | redakti fonton]

La plej antikvaj restaĵoj de homa ĉeesto estas de la Paleolitiko, kiam la komarko estis trairata de nomadoj ĉasistoj kaj kolektistoj. La unuaj setlejoj estis jam de la Neolitiko, kun restoj kiaj dolmenoj, gravuraĵoj kaj Prahomaj pentraĵoj. Dum la Bronzepoko oni ekspluatis la kuŝejojn de stano de la najbara Logrosán kaj la orportantajn aluviojn de la rivero Ruecas, kio postlasis surŝtonajn enskribaĵojn el la kulturo de Tartezo. Poste la zono estis loĝata de keltoj, brutobredistoj kaj militistoj, kiuj konstruis fortikaĵojn kaj alianciĝis kun Viriato en la lukto kontraŭ la invado fare de romianoj.

La romia epoko daŭris el la tempoj de Viriato (139 a. K.) ĝis antaŭ ĉirkaŭ 1.500 jaroj. Fakte la romianoj ne finkoloniigis la komarkon ĝis la 4a jarcento, de kies epoko estas la multnombraj arkeologiaj restaĵoj de la vilaoj de la Colonia, las Víboras, los Carrascales, la Dehesa Boyal, la Olivilla ktp. Proksime estis unu el la romiaj ŝtonŝoseoj kiuj ligigis la urbojn de Mérida kaj Toledo, vojo kiu restos dum la tuta Mezepoko laŭ la nomo de “camino sevillano” (alsevila vojo).

La arkeologiaj restoj trovitaj en la interno de la domaro, tio estas tri funebraj altaroj, permesas supozi, ke Cañamero eble naskiĝis en la 4a jarcento, ĉirkaŭ romia vilao ĉe la riĉa valo de la rojo Vacianchas kaj kiu utilis sinsekve kiel alloga kerno de la futura Cañamero.

Ekde la fondo ĝis sia sendependo[redakti | redakti fonton]

En la epoko de visigotoj (5a jarcento-8a jarcento) oni konstruas fortikaĵon hegemoniantan la vilaĝon, sur la roko konata kiel El Castillo (La Kastelo). La vilaĝo estis tiam konata kiel "Villa Realenga de Cañamales", kaj nur poste iĝis "Cañamero", probable pro tiama abundo de la kultivo de la kanabo en la zono.

En 713 la araboj konkeras la urbon de Mérida kaj survoje al Toledo okupis la komarkon, kie poste setlixgos triboj el la Berberoj nome Nafza, Miknasa kaj Haŭara. Kiel en la resto de Iberio, la indiĝenoj islamiĝas kaj arabiĝas iom post iom. En tiu epoko oni konstruas la kastelon de Cañamero kaj kelakjn militejojn ĉirkaŭe.

La konkero fare de kastilianoj okazas ĉirkaŭ la jaro 1133, kiam la trupoj de Alfonso la 7-a trapasas la lokon revene de ekspedicio en Sevilo. Cañamero tamen pluestis landlimo kaj luktejo inter andalusanoj kaj kastilianoj ĝis 1220, kiam la vilaĝo estis konkerita definitive de la armeoj de la princo leona Sanĉo Fernández, filo de la reĝo Fernando la 2-a de Leono kaj de Urraca López de Haro. En sia antaŭeniro al Sevilo, tiu armeo haltas ĉe la malplena kastelo de Cañamero kaj uzas ĝin kiel bazo por raboperacoj domaĝe por araboj kaj kristanoj, laŭ la tiamaj kronikistoj. Venas novaj loĝantoj, kultivas linoj kaj kanabon kaj Cañamero inkludiĝas ene de la tiama municipo de Trujillo.

En 1415 fama predikisto de dominikanoj nome Sankta Vicente Ferrer konvertis la judojn kaj moriskojn kiuj loĝis ĉefe la disaj kampardomarojn kaj konstruigas la preĝejon dediĉitan al Sankta Dominiko, ĉirkaŭ kiu formiĝas la futura vilaĝo.

En 1457 la reĝo Henriko la 4-a de Kastilio donis al trujilla nobelo Diego de Orellana la lokon de Cañamero. Tiu rekonstruis la kastelon kaj dediĉis sin rabi la veturantojn kaj pilgrimantojn al la proksima Monaĥejo de Guadalupe. Pro tio, apenaŭ post tri jaroj, en 1461, la sama Henriko la 4-a ordonis la definitivan detruon de la kastelo de Cañamero porĉiame.

En 1538 Cañamero sendependiĝis de Trujillo paginte 6.000 dukatojn al la reĝo Karlo la 1-a de Hispanio. La domaro estas deklarita mempova jure kaj administre kun rajto je malliberejo, ĉenoj, pendumilo kaj pilorio.

Ekde la 16a jarcento ĝis nuntempe[redakti | redakti fonton]

Cañamero prosperas en la jaroj 1590-1640, kiam duobligas la populacion kaj pligrandiĝas la vilaĝo kaj poste venis dekadenco, inter 1700 kaj 1850. En la 1960-aj jaroj okazis intensa elmigrado de lokanoj al industriitaj zonoj de Eŭropo: Germanio, Francio..., kaj al la plej industriitaj regionoj hispanaj: Madrido kaj Katalunio.

En 1985 oni konstruis la akvobaraĵon de Cancho del Fresno, de 15 Hm³3.

Monumentoj kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de Santo Domingo de Guzmán.
  • Ermitejo de Nuestra Señora de Belén. De unosola navo. La barokaj pentraĵoj estis restaŭritaj en 2007. La ermitejo konservas skulptaĵon de la Virgulino de la 15a jarcento kaj gastigas kamparfeston dum la Sankta Semajno. La alia ermitejo estas de Sankta Ana (18a jarcento).
  • Kavo de Álvarez: Prahomaj pentraĵoj restaŭritaj dum 2008.
  • La kastelo. Estas rokaro kiu regas la lokon, de kie videblas ampleksa panoramo.
  • Akvobaraĵo de Cancho del Fresno, kun belega pejzaĝo, eblaj banado kaj piedirado tra naturaj lokoj al Guadalupe.
  • Verda vojo. En 1926 oni planis konstruon de fervojo el Talavera de la Reina (Toledo) al Villanueva de la Serena (Badajoz). En 1964 la laboro estis abandonata definitive kaj en aŭgusto de 2007 tio iĝis verda vojo por piedirado aŭ biciklado tra naturaj lokoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]