Cañaveral de León
| Cañaveral de León | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Lando | Hispanio | ||
| Regiono | Andaluzio | ||
| Provinco | Onubo | ||
| Urbestro | Ángeles Navarro Sánchez | ||
| Retpaĝaro | [] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 428 (2009) | ||
| Geografio | |||
| Areo | 35 | ||
Cañaveral de León [kanjaverAl] [Kanejo de Leono] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio.
Enhavo |
Loĝantoj [redakti]
La censita populacio en 2009 estis de 428 loĝantoj kaj denseco estas de 12,23 loĝ/km². Anoj estas "caleños".
Situo [redakti]
Cañaveral de León estas situa en la norda pinto de la provinco de Onubo en la komarko aŭ distrikto Sierra de Aracena, je altitudo de 533 m; je 134 km de Onubo, provinca ĉefurbo. La montara areo de ties teritorio estas de 35 km². Ĝi limas norde kun Ekstremaduro. La geografiaj koordinatoj estas 38º 01' N, 6º 31' Ok.
Historio [redakti]
En 1588 la reĝo Filipo la 2-a donis titolon de vilaĝo kaj tiele ĝi disiĝis el Fuentes de León, al kiu ĝis tiam apartenis origine laŭ juro kaj municipo.
En 1594 el Cañaveral formis parton de la Provinco de Leono de la Ordeno de Santiago kies leona simbolo aperas en la dekstra duono de la blazono, dum en la maldekstra aperas plantoj kiuj volas simboli la kanojn kiuj nomigas la vilaĝon.
En tiu epoko la vilaĝo enhavis 543 impostopagantojn vilaĝanojn.[1]
Ĝi apartenis al Ekstremaduro ĝis la provinca reformo de 1833.
Poste ĝi perdis parton de la municipa teritorio kion ekprenis najbara Hinojales.
Ekonomio [redakti]
Agrikulturo kaj brutobredado. Rura turismo.
Vidindaĵoj [redakti]
Bildaro [redakti]
Notoj [redakti]
- ↑ Libro de los Millones: Censo de populacio de la provincoj kaj jurisdikcioj de la Regno de Kastilio en la 16a jarcento
Eksteraj ligiloj [redakti]
- [http://www.canaveraldeleon.com/ - Neoficiala retejo
- [http://www.juntadeandalucia.es/institutodeestadistica/sima/htm/sm21020.htm Cañaveral de León - Sistemo de Informaro de Andaluzio
- Vojo Cañaveral de León - Ribera de Hinojales en la municipa teritorio de Cañaveral de León
