Baseno Cașin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Caşin)
Saltu al: navigado, serĉo

Baseno Cașin (Baseno de rivero Kaŝino, hungare: Kászon) estas historia-etnografia regiono en Rumanio, en Orientaj Karpatoj en la orienta rando de la Sikullando. Ĝi estas malvasta baseno proksime de la Baseno de Subĉiko norde de Târgu Secuiesc en la Montaro de Ĉiko laŭ la supra etapo de la rivereto Kaŝino. La loĝantoj grandparte estas sikuloj, kies prauloj koloniiĝis tien en la 12-a jarcento. Ili estis landlimgardistoj. Pro la izolateco ilia popolkulturo estas iomete arkaika. La vilaĝoj de la baseno estas la jenaj: Plăieșii de Jos, Plăieșii de Sus, Imper, Iacobeni (Plăieșii de Jos), Cașinu Nou. Ili kune formas la komunumon Plăieșii de Jos.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]