Cabañas del Castillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio
Loko de la municipa teritorio de Cabañas del Castillo en sia provinco

Cabañas del Castillo [kaBAnjas del kasTIjo] (Kabanoj de la Kastelo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. La municipon formas kvar disaj domaroj. La nomo devenas el kastelo (nuntempe ruinoj) kiu devenas el araba epoko kaj kristanoj rekonstruis kaj reuzis. Estas restaĵoj ankaŭ el prahistoria (rokpentraĵoj) kaj antaŭromia epoko (steleo)

La loĝantoj nomiĝas cabañegos. La censita populacio en 2008 estis de 435 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Cabañas del Castillo estas situa en la orienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Las Villuercas, je altitudo de 786 m; je 110 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 170 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 105,27 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado. Rura turismo lastatempe pro la belega pejzaĝo kaj vizitindaj naturaj lokoj de montara medio.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Cabañas del Castillo inter 2001 kaj 2006
2001 2002 2003 2004 2005 2006
528 523 522 521 497 477

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]