Cabeza del Buey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fonto de la Jacinta

Cabeza del Buey [kabEza del buEj] (Oksokapo) estas municipo de Hispanio, en la sudorienta parto de la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro. Ĝi apartenas al la distrikto de La Serena kaj al la jurteritorio de Castuera.

La loĝantoj nomiĝas Caputbovenses. La censita populacio en 2007 estis de 5.620 loĝantoj.

Situo

Cabeza del Buey estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 550 m; je 188 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 475,06 km². Cabeza del Buey situas en la norda deklivo de la Sierra del Pedregoso (montoĉeno de Sierra Morena) kiu trapasas la municipan teritorion el oriento okcidenten kun 17 km de longo. La Sierra del Pedregoso formas montarĉenon kun gravaj altaĵoj, kiel tiuj de Tiros (957 msm), Sierra de la Rinconada (844 m), Collado de la Nava (831 m), Majada de las Vacas, Majada de la Peña (895 m) kaj Almonacid.

Limoj de la municipa teritorio

Komunikadvojoj

Hidrografio

La ĉefa rivero estas Zújar norde, oriente kaj sude. Malpli gravaj estas ties alfluantoj nome la rojoj: Dos Hermanas (Du fratinoj), del Buey, Ajo (Ajlo), Almorchón kaj tiu de la Perrillas.

Morfologio

La teritorio estas dividita morfologie en du partoj: unu de dekliveta tereno de malferma anzinarbaro aŭ senarba, tipa de La Serena kaj alia de tereno de arboj, montetoj, pli altaj deklivoj kaj valoj, karaktera de la najbara distrikto de La Siberia.

Ekonomio

Temas pri municipo ĉefe agra (olivujoj kaj cerealoj) kaj brutobredista. Elstaras bredado de ŝafoj pro viando kaj pro fromaĝo,[1] prilaborita de la industrio unuaranga de transformado, setlita en Cabeza del Buey.

La triaranga aktiveco ekiĝas per turismo, de tipo ekologia kaj naturalisma, helpate nur ĵuse.

Multaj elmigrintoj foriris dum la 1970-aj jaroj sed tiuj revenas somere jaron post jaro kun siaj familioj, kio favoras la festan kaj junulan etosojn.

Krom la industrio de fromaĝo kaj de olivoleo[2] estas alia tekstila, kiu ekis en 1974.[3] Kaj alia pri kontroliloj de fervojoj.

Faŭno

La naturalistoj detektis regulajn pasejojn de gruoj, konsiderante la vilaĝon kaj ĉirkaŭaĵon kiel unu de la plej gravaj punktoj de faŭna intereso de la distrikto, kun ansergrifoj, kun nestoj en la montoĉenoj kaj ravinoj. Estas ankaŭ reproduktantaj paroj de reĝa aglo, kadavrogrifo kaj eĉ nigra cikonio. Ene de la vilaĝa kerno estas la malgranda turfalko. Kaj en la ĉirkaŭaĵoj eblas vidi ekzempleroj de granda otido.

Monumentoj

Preĝejo de Nuestra Señora de Armentera

La Virgulino de Armentera estis patronino de la vilaĝo ĝis 1635, kiam ŝi estis anstataŭita de la virgulino de Belén. La unua preĝejo estis finita en 1515. En 1550 oni konstruis la sonorilturon, kvankam la aktuala turo estas diferenca de la originalo.

Monaĥejo de la ordeno de Concepcionistas Franciscanas

Fondita de la Comendador Martín Rol. La konstruo komencis en 1518 kaj finis en 1523. Ĝi posedas porton de arko el ŝtono sur tri arkoj el briko. La kapelo estas malgranda kun krucoj el ŝtono prilaborita.

Sanktejo de Nuestra Señora de Belén

La plej grava monumento historia-arta de Cabeza del Buey kaj unu de la plej gravaj de la distrikto de la Serena.[4] Situa je 11 km de la vilaĝo kaj je 3 km de Almorchón, laŭ la ŝoseo C-420, konstituas somere veran oazon verdan. Estas kelkaj jarcentaĝaj ulmoj, ege altaj, kiuj donas al la loko grandan pejzaĝan valoron. Tiuj ulmoj estis deklaritaj de la regiona registaro Junta de Extremadura en 2005 (Dek. 140/2005, de 7 de junio) Protektitaj Arboj. La deveno estas de la 13a jarcento, kiam tiu distrikto estis konkeritaj de la reĝo Ferdinando la 3-a. Elstaras bela klostro de stilo de romaniko kaj la ĉambroj de la monaĥoj, kiuj okupis ĝin dekomence.La aktuala preĝejo estas de stilo de baroko kaj oni konstruis ĝin en la 17a kaj 18a jarcentoj. En ties interno estas la skulptaĵo de la Virgulino, fera kradaro kaj religiaj murpentraĵoj de granda arta kaj religia valoro, restaxuritaj en 1995. Tie okazas grava festo la 27an de septembro.

Hejmo de la Comendador

Palaco loĝata en la 16a jarcento de la Comendadores kaj konstruigita de la grafoj de Alba de Liste.

Kastelo de Almorchón

Impona surroka kastelo, el kiu restas nur ruinoj de du turoj konstruitaj ĉirkaŭ la 15a jarcento. [5] Ties origino estas islamanaj. Post la rekonkero de la distrikto de La Serena inter 1232 kaj 1236 fare de Ferdinando la 3-a, tiu loko estis donita al la Ordeno de la Templanoj, sub kies rego restis dum mallonge, ĉar en 1309, la reĝo Ferdinando la 4-a donas ĝin al la Ordeno de Alcántara. Ĉirkaŭ la 16a jarcento, la kastelo estis abandonita ĝis nuntempe.

Klimato

La klimato de la zono estas tipe mediteranea, kun tre sekaj kaj varmaj someroj kaj distribuo sezona de la pluvoj dum aŭtuno kaj primtempo. La vintroj estas malvarmaj, kun hegemonio de frumatena frosto.

Kulturo

Pri muziko, la vilaĝo havas kelkajn rokgrupojn, el kiuj la plej influya estas Sínkope jam sufiĉe daŭra. Aktuale aktivas aliaj grupoj pliaj kiel Hijos del Kaos, Ajierro kaj Dsgarre. Barbuquejo, estas asocio kiu kompilas kaj plivivigas la folkloron de la tero pere de ludado. estas ankaŭ muzikbando, kiu ludas eĉ je naciona nivelo.

Gravuloj

Referencoj

  1. [1]
  2. [2]
  3. [3]
  4. Santuario de Nuestra Señora de Belén Senderos de Extremadura
  5. [4]