Cabo Rojo (Porto-Riko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kalkaj klifoj ĉe Lumturo Los Morrillos.
Historiaj konstraĵoj ĉe Ruiz Belvis St.

Cabo Rojo estas municipo situa en la plej sudokcidenta marborda pinto de Porto-Riko kaj formas parton de la urba areo de San Germán – Cabo Rojo kaj de la pli granda Metropolita Areo Mayagüez.

Cabo Rojo (Ruĝa Kabo) devenas sian nomon kaj el la ruĝeca koloro de siaj salaj plaĝoij kaj de la ruĝeca nuanco kiu karakteras la marbordajn klifojn laŭlonge de ties suda marbordo. Laŭ legendo, la nomo estis donita de Kristoforo Kolumbo mem, kvankam tio estas ege malprobabla. La unua preĝejo, fondita en 1783, nomiĝis San José (Sankta Jozefo). La nuna katolika preĝejo nomiĝas San Miguel Arcángel (Sankta Mikaelo) kaj situas ĉe la placo de la urbo.

La areo estas 182.21 km² kaj la populacio de 46,911 loĝantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]