Cabrero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de la vilaĝo kie videblas kaproj rilate la nomon kaj tradicion
Vidaĵo de la vilaĝo antaŭ la Sierra de Tormantos

Cabrero [kabrEro] (Kapropaŝtisto) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas cabrereños. La censita populacio en 2007 estis de 349 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Cabrero estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Jerte, je altitudo de 735 m en la Sierra de Tormantos; je 110 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 170 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de nur 7 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (ĉerizoj) kaj brutobredado (tradicie kaproj, de kie devenas la nomo de la vilaĝo). Rura turismo pro montaraj pejzaĝoj.