Tsatsiki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Caciki)
Tsatsiki kun tranĉaĵo da pano
Cacık
Cacık

TsatsikiCaciki (greke τζατζίκι [d͡zaˈd͡zikʲi]) estas saŭco de la greka kuirarto el jogurto, kukumoj, olivoleo kaj ajlo.

Cacık [dʒaˈdʒɯk] estas saŭca preparaĵo de la turka kuirarto el jogurto, kukumoj kaj ajlo.

Grekio[redakti | redakti fonton]

Ĝi prepariĝas tiel, ke oni metas relative firman jogurton en tukon, por ke la selakto povas elguti. Poste la senŝeligita kaj senkernigita kukumo estas raspita, saligita, lasita dum iom da tempo kaj elpremita. Sekve jogurto kaj kukumaĵo estas intermiksitaj, spicitaj per salo, nigra pipro kaj erigita ajlo kaj fine aldoniĝas iuj gutoj da olivoleo. Ofte oni dekoras la pretan saŭcon per iom da aneto.

Tsatsiki serviĝas kiel tipa malvarma antaŭmanĝaĵo kun pano kaj estas parto de la antaŭmanĝa plado Mecedes (μεζέδες). Ofte ĝi ankaŭ serviĝas kun viandaĵoj kiel GirosSuvlaki (σουβλάκι).

Similaj receptoj jam konatas el la antikva Mezopotamio. Iom proksimas la turka manĝaĵo Cacık, la albana Taratoi, la bulgara Таратор, Tarator (tiuj du pladoj tamen pli likvas kaj fakte estas supoj), la persa Mast o ĥiar kaj la barata Kheere ka Raita ("रायता [Raita] kun kukumoj").

Tsatsiki tamen preparatas el pli firma aŭ malpliakvigita jogurto kaj tial havas pli mallikvan konsiston similan al kazeo.

Turkio[redakti | redakti fonton]

Ĝi prepariĝas tiel, ke oni metas relative firman, kompare grasan jogurton en tukon, por ke la selakto povas elguti: Ekestas Süzme Yoğurt, malpliakvigita jugurto ("süzme" signifas "forfiltrita", "senakvigita"). Poste la senŝeligita kaj senkernigita kukumo estas raspita, saligita, lasita dum iom da tempo kaj elpremita. Sekve jogurto kaj kukumaĵo estas intermiksitaj, spicitaj per erigita ajlo, salo, mento kaj/aŭ aneto, kaj fine aldoniĝas iuj gutoj da vinagro kaj olivoleo. Ofte oni dekoras la pretan saŭcon per iom da anetajmentaj folioj.

Cacık serviĝas kiel antaŭmanĝaĵo, kiel saŭco por salatoj, kebabo kaj Lahmacun aŭ kiel aldonaĵo al Pita kaj la plado Börek el ruligita gistopasto.

Similaj receptoj jam konatas el la antikva Mezopotamio. Iom proksimas la greka manĝaĵo Tsatsiki, la albana Taratoi, la bulgara Таратор, Tarator (tiuj du pladoj tamen pli likvas kaj fakte estas supoj), la persa Mast o ĥiar kaj la barata Kheere ka Raita ("रायता [Raita] kun kukumoj").