Cadro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cadro
Blazono de Cadro
Blazono de Cadro
Blazono de Sonvico
Cadro
Cadro
Cadro
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Sonvico
Koordinatoj  46° 2′ 49″ N 8° 59′ 16″ O / 46.04694 °N, 8.98778 °O / 46.04694; 8.98778 (mapo)Koordinatoj: 46° 2′ 49″ N 8° 59′ 16″ O / 46.04694 °N, 8.98778 °O / 46.04694; 8.98778 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2037
Areo 4,52 km²
Alteco 473 m super marnivelo
Poŝtkodo 6968
Komunumkodo 5163
Mapo de Cadro
Mapo de Cadro
Mapo de Cadro

Cadro estas komunumo de la Komunumaro Sonvico kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 2037 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cadro situas proksimume 2 kilometrojn norde de la distriktĉefurbo Lugano, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. La okcidentan limon de la komunumo formas la rivero Casserate. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,52 km², de kiuj 70,8% estas kovritaj de arbaro, 7,1% servas por agrikulturo kaj 19,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sonvico limas en nordo al Sonvico, en nordo al la eksklavo Villa Luganesi de la komunumo Lugano, en oriento al Valsolda (CO, Italio), en sudo al Lugano, en okcidento al Canobbio, kaj en nordokcidento al Capriasca.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Cadro situas flanke de la gravja trafikvojoj. Tra Cadro pasas flanka vojo kiu kondukas de Lugano al Sonvico. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Lugano-Nordo, kiu situas proksimume 8 kilometrojn okcidente de la komunumo. Pere de la loka busreto de la urbo Lugano la komunumo estas konektita al la publika transportreto. De 1911 ĝis 1970 funkciis regiona tramlinio de Lugano al Sonvico, kiu pasis tra Cadro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Cadro datiĝas el la jaro 735 kiel Cadelo. Dum mezepoko la benediktana abatejo San Abbondino de Como kaj la hospitalo Santa Maria de Lugano estis bienposedantoj en Cadro. La 30-an de septembro 2007 la civitanoj de Cadro malakceptis kuniĝon kun la najbara komunumo kaj urbo Lugano, kaj la Federacia Tribunalo verdiktis, ke la komunumo rajtas konservi sian aŭtonomion.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]