Caenorhabditis elegans

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Caenorhabditis elegans
Hermafrodita C. elegans
Hermafrodita C. elegans
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Nematodoj Nematoda
Klaso: Secernentea
Ordo: Rhabditida
Familio: Rabditedoj Rhabditidae
Genro: Caenorhabditis
Caenorhabditis elegans
Maupas, 1900[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Caenorhabditis elegans (C. elegans) estas libera vivanta, travidebla nematodo kaj estas ĉirkaŭ 1 milimetro. Ĝi estas model-organismo koncerne molekula biologio kaj disvolviĝ-biologio kaj estis la unua besto kies genaro vicriveliĝis (tio estis en 1998).[2]

Biologio

Movado de C. elegans

C. elegans prezentas sin sur tergrundo kaj manĝas bakteriojn kan gistojn. La genaro de 97 miliona baza paroj konsistus el ĉirkaŭ 20470 genoj kodantaj por proteinoj.[3]

Du seksoj ekzitas, la hermafrodita sekso kaj la vira sekso. Nur 0.05% de C. elegans estas vira. La viroj havas unu seksan kromosomon kaj 959 ĉelojn, la hermafroditoj havas du seksajn kromosonojn kaj 1031 ĉelojn. Averaĝe viroj estas tamen malpli grandaj ol hermafroditoj. Ambaŭ seksoj havas kvin duoblajn homologajn kromosomojn. La viro ne estas necesa por la reproduktado, la ekzistado estus utila por havi genitikan diversan populacion.

Ĉe neseksa reproduktado C. elegans fabrikas ĉirkaŭ 300 ovojn, ĉe seksa reproduktado ili fabrikas ĝis ĉirkaŭ 1000 ovojn.

Vivo

2,5 tagoj ĉe 25 °C post kiam la vermoj iras el ĝiaj ovoj, ili estas seksmatura. Poste ili vivas ĉirkaŭ 14 horoj kiel embrio. Post tio ili havas la unua larva stadio (L1) daŭre de ĉirkaŭ 12 horoj. Kiam sufiĉa manĝo ĉeestas la vermoj havas daŭre de ĉirkaŭ 7 horoj la dua larva stadio (L2), poste ili havas ĉirkaŭ 8 horoj la tria (L3) kaj finfine ĉirkaŭ 10 horoj la kvara (L4).

Kiam ne sufiĉa manĝo ĉeestas post ĉirkaŭ 13 horoj en la L2 stadio eblas la komenco de la "dauer"-a stadio. Daŭre de ĉi tia stadio la larvoj povas postvivi 4 monatoj, poste ili havas la L4 stadio. Daŭre de ĉi tia stadio, la vermo C. elegans povas glaciumata. La organismoj ne maljuniĝas kaj postvivos psikajn tensiojn.

Kiam ili ne estas en "dauer"-a stadio, la vermoj postvivos ĉirkaŭ 3 sematojn ĉe 25 °C.

En la esploro

Adolta C. elegans

C. elegans ofte uziĝas kiel model-organismo. Ĝi estas tre taŭga pro ĝia malgrandeco, ĝia rapida kaj ofta reproduktado kaj la simpleco por fari mutaciojn kaj konservi. Aliparte la besto estas travidebla, pro tio ĝi eblas por observi la mutaciojn in vivo. RNA-interfereco (RNAi) estas ankaŭ ofte uzita, ĉar la vermo rapide akceptas dsRNA post ekz. injekto aŭ dsRNA en manĝitaj bakterioj. En 2006 gajnis Craig Cameron Mello kaj Andrew Zachary Fire la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino pro siaj laboroj de 1998 en la Carnegie Instituto pri RNAi.

Ĉar la genaro de C. elegans estas konata, ĝi estas utila model-organismo. Krome aĵoj kiel la rivelado kaj la funkcio de ĉiaj ĉeloj de la hermafrodito estas konataj. Ekz. 302 neŭronoj ĉeestas en hermafroditoj. Pro ĉi tio C. elegans ankaŭ estas utila pro laboro pri la funkciado proksimuma de la cerbo kaj neŭronoj.

Referencoj

  1. Maupas, Émile (1900). Modes et formes de reproduction des nematodes. Archives de Zoologie Expérimentale et Générale 8, p. 463–624. Alirita 27a de majo 2009.
  2. The C. elegans Sequencing Consortium (1998). Genome sequence of the nematode C. elegans: a platform for investigating biology. Science 282, p. 2012–2018.
  3. WormBaseWiki. WS227 Release Letter. Alirita 2011-08-26.