Brazil-arbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Caesalpinia echinata)
Caesalpinia echinata

Floro de Brazil-arbo

Regno: Plantae
Divizo: Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsida
Ordo: Fabales
Familio: Fabaceae
Subfamilio: Caesalpinioideae
Genero: Caesalpinia
Speco: echinata
Scienca nomo
Caesalpinia echinata Lam.

Brazil-arbo (Paubrasilia echinata,Caesalpinia echinata Lam.), estas arbo el Atlantika arbaron de Brazilo. Ĝia nomo devenas de la ruĝa koloro de ĝia ligno (brasa = fajra karbo).

La arbo estas 10 ĝis 15-metrojn alta. Ĝi havas rektan trunkon, griz-nigran, dornplenan.

La eksplorado de brazil-arbo estis la unua ekonomia aktiveco en portugala Ameriko, kaj, pro tio, oni nomis ĝin "Brazilo". Hodiaŭ la arbo estas tre rara kaj endanĝerata speco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]