Cahokia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cahokiaoverhead.png

Cahokia - kiel historia urbo - estis la ĉefa centro de la senskriba misisipo-kulturo kaj plej granda - antaŭkolumba urbo norde de Meksiko. (La nuna Cahokia (Ilinojo) situas 10 km de tiu loko.) La loko estas monda kulturheredaĵo ekde 1982.

La urbo troviĝas nun proksime al la hodiaŭ St. Louis en usona federacia ŝtato Ilinojo. Ĝi ekzistis ekde ĉ. 700 p.K. kaj estis planita urbo. La loĝantaro rapide kreskis ĉ. 1000, danke al la disvolviĝanta maizkultivado. Oni kalkulas la tiaman loĝantaran nombron je 8.000-20.000. En la socio elformiĝis hierarĥio, la potenculoj vivis sur holmoj.

La urbo kontrolis komercadon kun fajroŝtono, kupro kaj konkoj. Oni ĉirkaŭis la urbon per muro en la 11-a jarcento, en kiu estis enkonstruitaj gardoturoj je ĉiu 70 m.

La urbo havis promlemon pro la agrikultivado ekde 1250 (erozio, malgranda glaciepoko, forkonsumo de la dur-lignaj arboj ks), tiel la loko pli kaj pli sengraviĝis kaj senhomiĝis en la 1500-aj jaroj.

Holmoj[redakti | redakti fonton]

Cahokia etendiĝas sur areo de 74.000 m² kaj sur kiu la plej granda holmo estas Monk's Mound, altanta 30 m. Ĝi estas terpiramido, kun longo*-larĝo de 300*240 m. Tiu piramida stumpo estas la plej granda arta konstruaĵo el la antaŭkolumba, norde de Meksiko.

Sub holmo 72 troviĝis ĉ. 40-jara viro, kiu mortis en ĉ. 1050. Li kuŝis inter 20.000 konkoj kaj 800 neuzitaj sagoj. En la tombo kuŝis ankaŭ restaĵoj de 4 viroj, kies kapo kaj kruroj estis detranĉitaj; plue 53 sufokitaj virinoj en aĝo de 15-25 jaroj. Oni trovis ĝis nun 280 skeletojn, el kiuj 50 en profunda puto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]