Cai Yuanpei

El Vikipedio, la libera enciklopedio


蔡元培 (Cai Yuanpei)
Persona informo
Naskiĝo 11-a de januaro 1868
en Ŝaoxing, Ĝeĝjango, Ĉinio
Morto 5-a de marto 1940
en Hongkongo, Ĉinio
Tombo Aberdeen Chinese Permanent Cemetery
Lingvoj Esperantoĉina
Loĝloko Cai Yuanpei's Former Residence • Former Residence of Cai Yuanpei • Q10868026
Ŝtataneco Respubliko ĈinioDinastio Qing
Alma mater Universitato de Lepsiko
Familio
Edz(in)o Zhou Jun
Infano Cai Wei​lian
Okupo
Okupo politikistoesperantistoprofesorofilozofo
Esperanto
Esperantistiĝis en ĉ. 1910
vdr

CAI Yuanpei (11-a de januaro 18685-a de marto 1940) estis demokratia revoluciulo kaj edukisto en la moderna ĉina historio. Lia kontribuo al la moderna edukado de Ĉinio kaj ĉina revolucio montriĝas ĉefe en jenaj tri flankoj: Unue, danke al lia penado en Ĉinio formiĝis kompare kompleta ideologia sistemo de burĝa edukado kaj burĝa eduka sistemo; due, lia propono pri ideologia libereco faris la Pekinan Universitaton lulilo de la novkultura movado kaj kreis kondiĉojn por novdemokratia revolucio; kaj trie, li protektis aron da intelektuloj ideologie progresemaj kaj talentaj. Li donis grandan atenton al edukado de laborado, civitanoj kaj virinoj.

Komence de la 20-a jarcento, kiam Esperanto enkondukiĝis en Ĉinion, Cai kune kun Lusin aktive subtenis Esperanton kaj post tio enkondukis Esperanton en la edukan rondon.

Cai dediĉis sian tutan vivon al eduka reformado de Ĉinio. Li iniciatis kaj disvolvis modernan edukadon teorie kaj praktike. Lia teoria kontribuo kaj grava reformado de la eduka sistemo pozitive influis la edukan progreson de Ĉinio en la unua duono de la 20-a jarcento kaj oni nomas lin pioniro de la moderna edukado de Ĉinio.

Biografio

Cai Yuanpei naskiĝis la 11-an de januaro, 1868, en Ŝaoxing, Zhejiang-provinco, kaj mortis la 5-an de marto, 1940. En 1891 li veturis al Pekino por partopreni la oficistigan ekzamenon kaj sukcesis. Jam en sia juna aĝo li konsciis, ke por savi la nacion oni antau ĉio devas vigligi la edukadon. Vintre de 1898 li funkciis kiel inspektoro de la ĉina-okcidenta lernejo de Ŝaoxing kaj poste fondis patriotan lernejon kaj virinan lernejon. Li pledis por egaleco de la viroj kaj virinoj. En 1912 li funkciis kiel ministro de edukado en la provizora registaro de la Respubliko de Ĉinio kaj fondis rudimentan burĝan edukan sistemon. Januare de 1917 li funkciis kiel rektoro de la Pekina Universitato kaj faris ĝin nova supera lernejo de la tiama Ĉinio kaj lulilo de la novkultura movado. En siaj lastaj jaroj li funkciis kiel prezidanto de la Centra Esplora Instituto kaj sin okupis pri diversaj edukaj aktivadoj.

Fondo de moderna eduka sistemo

De post 1912, kiam li funkciis kiel ministro de edukado, li komencis reformi la malnovan edukan sistemon de la lastaj jaroj de Qing-dinastio (1644-1911) lau la fundamentaj principoj de la moderna okcidenta eduka sistemo kaj publikigis novan sistemon, kiu plene montris la politikan postulon kaj edukan principon de la burĝaro pri libereco, demokratio kaj egaleco kaj neis la despotisman edukadon de Qing-kortego pri lojaleco al la suvereno kaj adoro al Konfuceo. La praktiko de la nova eduka sistemo forte akcelis la edukan reformadon de Ĉinio kaj iom post iom aperis moderna eduka sistemo.

La Pekina Universitato - lulilo de la nova ideologio

Januare de 1917 Cai Yuanpei fariĝis rektoro de la Pekina Universitato kaj ekpraktikis la principon pri ideologia libereco. Li invitis Ĉen Dŭiu, Hu Ŝi, Lusin kaj aliajn reprezentantojn de la novkultura movado kaj ankau Gu Hongming kaj aliajn konservativajn personojn instrui en la universitato. Tiutempe en la universitato kolektiĝis eminentaj personoj de diversaj skoloj. Akademiaj vidpunktoj de diversaj skoloj estis libere diskutataj tie. Ĉen Dŭiu kaj Li Dazhao prelegis pri marksismo kaj propagandis la Oktobran Revolucion de Rusio, danke al tio marksismo rapide disvastiĝis en Ĉinio. La Pekina Universitato post reformado fariĝis akademia centro de Ĉinio.

La Pekina Universitato estis lulilo de la Maj-kvara Movado kaj ĝia komandejo, kio havas striktan rilaton kun la universitata principo kaj alta takso pri la avangarda ideologio de Cai Yuanpei. Februare de 1919 li faris paroladon sub la titolo "Sanktaj estas laboruloj". Li diris: "Kiuj faras aferojn utilajn al la aliaj, per sia laboro ĉu fizika, ĉu intelekta, tiuj estas laboruloj... Ni ĉiuj estas laboruloj. Ni devas koni la valoron de la laboruloj. Sanktaj ja estas la laboruloj!" Tio konformas al marksisma vidpunkto.

Subtenate de Cai Yuanpei, Li Dazhao kaj Ĉen Dŭiu organizis progresemajn studentojn, alte tenante la standardon de sciencoj kaj demokratio, faris batalon kontrau feŭdismaj ideologio kaj kulturo kaj pavimis vojon por la grandioza Maj-kvara Movado. Kiel la plej frua propagandejo de marksismo en Ĉinio kaj lulilo de la novkultura movado, la universitato faris historian kontribuon al eksplodo de la Maj-kvara Movado kaj naskiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio. Tiam la revuo "Nova Junularo" redaktata de Ĉen Dŭiu estis ŝatata de multaj kaj vendiĝis tra la tuta lando. Li Dazhao publikigis multe da artikoloj en tiu revuo, kio estis ideologia preparado por la Maj-kvara Movado.

Granda atento al virina edukado

Surbaze de la burĝa koncepto pri egaleco de la viroj kaj virinoj, Cai pledis por virina edukado kaj funkciigis lernejon, kie lernis kaj knaboj kaj knabinoj. En 1912, kiam Cai Yuanpei ekfunkciis kiel ministro de edukado, li decidis, ke knaboj kaj knabinoj kune lernu en la sama lernejo kaj post 7 jaroj li proponis, ke la Pekina Universitato akceptu studentojn kaj studentinojn, kio donis grandan influon politike kaj ideologie. Lia decido ludis grandan rolon kaj influis aliajn altajn lernejojn de Pekino. De tiam ĉiuj lernejoj akceptas knabinojn.

Sindediĉo al revolucio

Cai vivis en tumultaj jaroj kaj dediĉis sian tutan vivon al la revolucia afero. Ja mirinde estas, ke li estis ŝatata de ĉiuj politikaj organizoj, tamen tio ne signifas, ke li ne havis sian starpunkton en la batalo inter diversaj politikaj partioj, kaj li neniam facile kompromisis en gravaj problemoj.

Komence de 1924 li estis elektita kiel membro de la unua Inspekta Komisiono de Kuomintango. D-ro Sun Yatsen diris: "La tasko de s-ro Cai en la nordo estas grava. Tie la politika medio multe diferencas de la suda kaj liaj kontribuoj al la revolucio estas ne facile kompreneblaj." Sun deziris, ke post inspektado en Europo Cai daŭre laboru en Pekino. Siatempe Sun laboris ĉefe en la sudo, dum la nordo estis regata de militaristoj. Sun deziris veki la popolamason pere de influo de Cai Yuanpei. Post eksplodo de la Maj-kvara Movado en 1919 la pekina registaro estis forte malkontenta kontrau Cai, kiu subtenis la studentan strikon, kaj volis eksigi lin. Informiĝinte pri tio, Cai memvole abdikis la oficon kaj forlasis Pekinon.

Li faris elstaran kontribuon ankaŭ al la movado de ĉinaj junuloj lernantaj en Francio. Zhou Enlai, Deng Xiaoping, Ĉen Yi kaj aliaj gvidantoj de KPĈ suriris la vojon de profesiaj revoluciistoj ĝuste tiam, kiam ili lernis en Francio.

La 5-an de marto, 1940, Cai Yuanpei mortis en Hongkongo. Zhou Enlai, vicprezidanto de la Centra Komitato de KPĈ sendis kondolencan telegramon, en kiu li diris, ke Cai laboris por la revolucio pli ol 40 jarojn, faris eminentajn kontribuojn al disvolvo de la eduka kaj kultura aferoj de Ĉinio kaj elkulturis sennombrajn revoluciajn gejunulojn.

Cai Yuanpei kaj Esperanto

Cai lernis Esperanton en 1907-1911, kiam li lernis en Germanio, kaj bone sciis, kio estas avantaĝoj de Esperanto kaj kial Zamenhof kreis Esperanton. Li subtenis la ĉinlingvan periodaĵon Nova Jarcento eldonatan en Parizo por propagandi Esperanton. Nova Jarcento estis unu el la gazetoj, kiuj frue konigis Esperanton al Ĉinio.

Kiam li oficis kiel ministro de edukado, li ordonis instrui Esperanton kiel nedevigan lernobjekton en normala lernejo por baki Esperanto-instruistojn. Li instrukciis, ke en la ministerio de edukado funkciu kurso de Esperanto. En tiu jaro li prelegis pri Esperanto en Ŝanhajo por pritrakti la necesecon de la internacia lingvo kaj utilon de Esperanto por Ĉinio. Li diris: "La ĉina lingvo multe diferencas de la okcidentaj kaj ni ne povas ne komunikiĝi kun la ekstera mondo, nek peti helpon de la mondo. En tio ni bezonas helpan lingvon kaj Esperanto estas ideala." Li proponis al la Ŝanhaja Esperanto-Asocio konstruon de biblioteko de Esperantaj legaĵoj, por ke oni sciu la grandnombrecon de Esperantaĵoj. Li proponis ankaŭ, ke oni fondu privatan universitaton por instrui en Esperanto. El tio ni scias, kiel profunde konis Cai Esperanton kaj kiel energie propagandis li la lingvon.

Cai forlasis neniun ŝancon por propagandi Esperanton. Komence de 1917, nelonge post sia rektoriĝo en la Pekina Universitato, li decidis funkciigi Esp-kurson kiel nedevigan en la universitato. Tiam pli ol 200 studentoj vizitis la kurson. En 1921 la universitato faris Esperanton oficiala lernobjekto. En la sama jaro la 7-a eduka konferenco, okazinta en Kantono, aprobis la proponon de Cai, ke ĉiuj lernejoj kaj edukaj administracioj akcelu kaj efektivigu la instrukcion de la Eduka Ministerio pri Esperanto kaj funkciigu Esperanto-kurson en elementaj lernejoj. Katenite de la tiamaj kondiĉoj, tio ne estis realigita, tamen ludis pozitivan rolon por propagandi Esperanton en Ĉinio.

En 1921 nome de la ĉina registaro Cai ĉeestis la Pacifikan Konferencon pri Edukado en Honoluluo, kie li proponis, ke ĉiuj pli-ol-10-jaraj geknaboj lernu Esperanton en ĉiuj landoj, partoprenantaj la konferencon, kaj oni esperantigu librojn de ĉiuj landoj. Lia propono estis aprobita de la konferenco.

Cai iniciatis E-instituton kaj mem funkciis kiel ĝia prezidanto.

Sub la aŭspicio de Cai Yuanpei la Esperanto-movado en la Pekina Universitato estis tre vigla. La 15-an de decembro de 1922 Cai prezidis konferencon de Esperanto, kiun ĉeestis 2 mil homoj.

En 1923 Cai fondis la Pekinan Esperantan Kolegion kaj li mem funkciis kiel ĝia direktoro. La kolegio funkciis 2 jarojn kaj ludis pozitivan rolon por akceli la ĉinan E-movadon.

En 1924 Cai ĉeestis la 16-an UK en Vieno. Reveninte la patrion, li estis pli entuziasma por la Esperanta afero. Sub liaj auspicioj naskiĝis redakt-traduka komisiono de Esperanto, kiu eldonis multe da E-legaĵoj.

Trovu « Cai Yuanpei » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»