Cakóháza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Cakóháza (cakOhAza) estas tre malgranda vilaĝo en Hungario en regiono okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Csorna. La loknomo estas hungare: domo de "Cakó". Pli frue la komunumo nomiĝis Barbach, verŝajne poste loĝis tie familio Cakó.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Cakóháza situas sur ebenaĵo for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero, laŭ flankovojoj, Csorna kaj marĉa regiono Hanság estas proksime. Csorna troviĝas 12, Mosonmagyaróvár 24, Kapuvár 28 km-ojn.

Vilaĝservoj estas kulturdomo, vendejo, drinkejo. En la vilaĝo troviĝas nek vidindaĵoj, nek lernejo, nek preĝejo.