Calatayud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Calatayud en sia komarko kaj en Aragono

Calatayud [kalataJUD] aŭ Kalatajudo esperantigita estas urbo de la provinco de Zaragozo, regiono de Aragono, en Hispanio, ĉefurbo de la samnomaj komarko kaj jurteritorio.

Situo kaj populacio

Vidaĵo de la urbo

Ĝi situas je la rivero Jalón kaj estas la ĉefa urbo de la provinco de Zaragozo, post ties ĉefurbo, kaj kune kun la tri provincaj ĉefurboj el la regiono, la ununura aragona urbo kiu superas la 20.000 loĝantojn (21.905 januare de 2008 laŭ ŝtata censo).

Demografio

Laŭ la municipa censo de 1a de januaro de 2008 la populacio estus 23.548, kun nova ĉeesto de multnombraj rumanoj.[1]

Kiel kuriozaĵo oni diru ke tiu urbo estis dum jaroj la dua aragona urbo demografie kaj, dum la unua duono de la 20a jarcento, ĝi havis populacion similan al tiuj de la provincaj ĉefurboj de HuescaTeruel. Poste okazis fortan elmigran movadon al la regiona kaj provinco ĉefurbo Zaragozo kaj al pli industria regiono Katalunio, kie oni disponeblis el pli da laborlokoj.

Demografia Evoluo
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1986 1990 1995 2000 2005 2008
11.526 11.594 12.001 15.168 18.419 18.762 17.940 17.217 17.941 17.824 17.623 17.256 17.876 20.263 21.905

Historio

Jam estis antaŭromia vilaĝo nome Bílbilis, kies nomon poste uzis la romia vilaĝo, el kio venas la nuna annomo "bilbilitanos". Dum la romia epoko la urbo prosperis kaj eĉ estis du apudaj vilaĝoj, la alia nome Platea. En tiu epoko tie naskiĝis kaj vivis la fama latina verkisto Marcialo, kiu eĉ ĝis nun estas la plej konata filo de la urbo.

En araba epoko oni konstruis la fortikaĵon, kiu nomigis la urbon per la aktuala nomo en la araba. Tiu epoke la urbo estis foje urbo de la regno de Zaragozo, foje eĉ rivalo. La kristanoj rekonkeris la urbon en la 12a jarcento kaj en la 14a jarcento Calatayud estis ejo de bataloj inter la Regno de Kastilio kaj la Regno de Aragono. En 1461 oni kronigis tie la reĝon Fernandon la 2-an.

En la 17a jarcento la jezuitoj plialtigis la kulturan vivon de la urbo, kie elstaris la figuro de la pastro kaj verkisto Baltasar Gracián.

Komence de la 19a jarcento dum la Hispana Sendependa Milito la urbo estis scenejo de diversaj bataloj, konkeroj kaj atakoj fare de la du flankoj.

Vidindaĵoj

Kvar kasteloj, du turoj, pordegoj kaj multaj arkeologiaj restaĵoj. Preĝejoj. Ermitejoj. Palacoj.

Kuriozaĵoj

De la epoko de la napoleonaj militoj naskiĝis la legendo de fama urbanino nome Dolores. De tie venas diraĵoj, kantoj kaj ŝercoj kiujn antaŭ la urbanoj malkceptis kaj nune ja kiel bonhumoraĵoj. La plej konata vortumado estas "Se vi iras al Kalatajudo, demandu pri Dolores, kiun kantaĵo mortigis".

Notoj

  1. «La población extranjera crece un 28,5% en un año en Calatayud», El periodico de Aragón 23a de februaro de 2008.