Centovalli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Calezzo)
Centovalli
Blazono de Centovalli
Blazono de Centovalli
Blazono de Centovalli
Centovalli
Centovalli
Intragna, Centovalli
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Komunumaro Melezza
Koordinatoj  46° 9′ 58″ N 8° 39′ 0″ O / 46.16611 °N, 8.65000 °O / 46.16611; 8.65000 (mapo)Koordinatoj: 46° 9′ 58″ N 8° 39′ 0″ O / 46.16611 °N, 8.65000 °O / 46.16611; 8.65000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1166
Areo 51,39 km²
Alteco 366 m super marnivelo
Poŝtkodo 6655 Intragna
6656 Golino
6657 Palagnedra
6658 Borgnone
Komunumkodo 5397
Mapo de Centovalli
Mapo de Centovalli
Mapo de Centovalli

Centovalli (signifo de la nomo en Esperanto: cent valoj) estas valo kaj komunumo de la Komunumaro Melezza kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1166 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011. La ĉefloko de la komunumo estas Intragna.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Centovalli situas proksimume 15 kilometrojn nordokcidente de Locarno. Ĝi kongruas kun la meza parto de la valo de la rivero Melezza. La supra parto de la valo, kiu situas en Italio, nomiĝas Val Vigezzo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Bordei, Borgnone, Calezzo, Camedo, Corcapolo, Costa, Golino, Intragna, Lionza, Palagnedra, Rasa, Sassalto, Verdasio kaj Verguno.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 51,39 km², de kiuj 77,8% estas kovritaj de arbaro, 4,7% servas por agrikulturo kaj 2,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Centovalli limas en nordo al Onsernone, Mosogno, Isorno kaj Cavigliano, en oriento al Losone, en orientsudoriento al Ascona, en sudoriento al Brissago, en sudo al Cursolo-Orasso (VB), Italio) kaj en okcidento al Re (VB).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Cavigliano pasas la kantona ĉefvojo n-ro 560 de Ponte Brolla al la direkto de Domodossola. Tra la komunumaro kondukas la etspura fervojlinio de Locarno al Domodossola, la tiel nomita Centovalli-Fervojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Centovalli datiĝas el la jaro 1185 kiel Centum valles. Dum mezepoko la vilaĝoj de la valo formis valkomunumon, kiu en la jaro 1838 estis dividita al la komunumoj Borgnone kaj Palagnedra. En la jaro 1864 ankaŭ Rasa fariĝis komunumo, kiu tamen en la jaro 1972 estis integrita al Intragna. Intragna formis kune kun Verdasio kaj Golino la suban komunumon de la valo. La nuna komunumo estiĝis la 25-an de oktobro 2009 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Borgnone, Intragna kaj Palagnedra.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]