Kalgario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Calgary)
Kalgario
angle Calgary, esperante Kalgario
urbo
Fotomontaĵo
Kalgario
Oficiala nomo: Calgary
Moto: Onwards (Antaŭen)
Kromnomo: Cowtown, The Stampede City
Ŝtato Kanado Kanado
Provinco Alberto
Regiono Kalgaria Regiono
Historia regiono Kulturo Clovis
Transporto -
 - ŝoseo Provinca ŝoseo 1 Trans-Kanada Ŝoseo
 - metroo C-Trajno
 - flughaveno Internacia Flughaveno Kalgario
 - fervojo Kanad-Pacifika Fervojo
Konataj lokoj Muzeo Glenbow, Vilaĝo Heredaĵa Parko, Fortikaĵo Calgary
Turo Kalgaria Turo
Riveroj Bow, Elbow
Situo Kalgario
 - alteco 1 048 m s. m.
 - koordinatoj 51° 3′ N 114° 4′ U / 51.050 °N, 114.067 °U / 51.050; -114.067 (mapo)
Areo 825,29 km² (82 529 ha)
 - de metropolo 5 107,55 km² (510 755 ha)
Loĝantaro 1 096 833 (2011)
 - de metropolo 1 214 839
Denseco 1 329,03 loĝ./km²
Akvorezervujo Akvorezervujo Glenmore
Parkoj
Fondita 1875
Gvidantaro Urbokonsilio de Kalgario
Urbestro Jyoti Gondek (ekde 2021)
Plej facila aliro al Roka Montaro
Horzono UTC (UTC-7)
 - somera tempo UTC (UTC-6)
Poŝtkodo T1Y ĝis T3R
Telefona antaŭkodo +1-403, +1-587
Festivaloj Kalgaria Stampedo, Lilaka Festo
Zoologia ĝardeno Kalgaria Zoo
Vikimedia Komunejo: Calgary
Retpaĝo: www.calgary.ca
Map

Kalgario (angle Calgary) estas urbo en la provinco Alberto, en okcidenta Kanado. Ĝi situas en la sudo de la provinco en regiono de montetoj kaj ebenoj, 80 km oriente de la Roka Montaro. Ĝi estas la plej granda urbo de Alberto kaj la tria plej granda en Kanado; ĝi estas la plej granda metropola regiono en Kanado inter Toronto kaj Vankuvero.

Kalgario estas bone konata kiel cel-loko por vintraj sportoj kaj ekoturismo, proksima al pluraj montaj ripoz-lokoj. La ekonomio de Kalgario fokusiĝas unuavice je la nafto-industrio, sed agrikulturo, turismo kaj teknologiaj industrioj ankaŭ grave kontribuas al la rapida ekonomia kreskado de la urbo. Kalgario nun havas la duan plej altan koncentriĝon de ĉef-oficejoj en Kanado. La urbo ankaŭ gastigas plurajn grandajn festivalojn ĉiujare, inkluzive de la Kalgaria Stampedo, la Festivalo de Popol-Muziko, la Lilaka Festo, kaj la dua plej granda kariba festivalo en Kanado (Carifest). Kalgario estis la unua kanada urbo, kiu gastigis la Vintrajn Olimpikojn, en 1988.

Historio

Unua setlado

Kalgario kiel ĝi aspektis ĉirkaŭ 1885

Antaŭ la alveno de la eŭropanoj, la kalgaria regiono apartenis al la nigrapieduloj (Blackfoot), kies prapatroj lasis ĉi tie ŝpurojn almenaŭ 11.000 jarojn malnovajn. En 1786 la kartografo David Thompson, kiel unua eŭropa vizitanto al ĉi tiu regiono, pasigis la vintron kun grupo de pejganoj loĝantaj apud la rivero Bow. Ĝis 1860 eŭropaj setlantoj alvenis por ĉasi bizonojn.

En 1875 oni konstruis ĉi tie fortikaĵon por la Rajda Polico de la Nord-Okcidento (nun la Reĝa Kanada Rajda Polico); unue oni nomis ĝin Fortikaĵo Brisebois, laŭ la RKRP-oficiro Éphrem-A Brisebois, sed post kiam tiu oficiro kondutis en malaprobinda maniero, oni renomis la fortikaĵon Fortikaĵo Calgary en 1876. La Polico estis sendita al la okcidento por protekti la kanadajn preriojn de usonaj viski-komercistoj. La estro de la polica taĉmento, kolonelo James Macleod donis la nomon Calgary laŭ iam vizitita loko (gaele Cala-ghearraidh = strando de la paŝtejo) sur la insulo Mull en Skotlando. Kiam la Kanad-Pacifika Fervojo atingis ĉi tiun regionon, oni konstruis ĉef-stacidomon iom okcidente de Fortikaĵo Calgary, kaj ĉirkaŭ tiu fervoja centro elkreskis grava komerca kaj agrikultura centro. Kalgario oficiale korporaciiĝis kiel urbeto en 1884, kaj en 1894 Kalgario fariĝis la unua urbo en la Nordokcidentaj Teritorioj.

La nafta kreskego

Oni malkovris nafton en Alberto unuafoje en 1914, sed ĝi ne multe kontribuis al la ekonomio de la provinco ĝis la 1960-aj jaroj, kiam oni trovis grandajn kvantojn da ĝi. Kalgario multe prosperis pro la novaj riĉaĵoj, precipe post kiam la naftoprezoj altiĝis pro la embargo de la arabaj ŝtatoj en 1973. La loĝantaro pligrandiĝis je 244.000 inter 1971 (403.000) kaj 1987 (647.000). Dum tiu tempo, nubskrapuloj rapide konstruiĝis, kaj la urbocentro de Kalgario pleniĝis je altaj konstruaĵoj.

Lastatempa historio

La urbocentro de Kalgario

Pro tio, ke tiom da kalgarianoj dungiĝis ĉe la nafto-industrio, estis multa senlaboreco ĉi-urbe komence de la 1980-aj jaroj, kiam la nafto-industrio malmulte prosperis, sed ĝis la fino de la 80aj jaroj la urbo denove prosperis, kaj oni konstatis la valoron de pli granda diverseco, ekonomia kaj kultura. Ĉi tiu transiro de mez-granda, monokultura, preria urbo al granda, kulture diversa urbo kulminis en februaro de 1988, kiam Kalgario gastigis la 15-an Vintran Olimpikon.

Geografio kaj klimato

Kalgario troviĝas inter la montetoj antaŭ la Rok-Montaro. La urbocentro situas 1048 m super marnivelo, la flughaveno 1083 m s.m.n. Kun areo de 789 km2 Kalgario superas la grandecon kaj de Toronto kaj de Novjorko. Du riveroj trafluas la urbon: la rivero Bow estas la pli granda kaj fluas de la okcidento al la oriento, dum la rivero Elbow fluas de la sudo al la nordo ĝis kie ĝi kuniĝas kun la rivero Bow apud la urbocentro. La klimato de la regiono estas ĝenerale seka, do densa vegetaĵo troviĝas nature nur en la riveraj valoj kaj en la Provinca Parko Fish Creek, la plej granda enurba parko de Kanado.

La granda urba tereno konsistas el interna urbo ĉirkaŭita de diversaj komunumoj de malpligrandiĝanta denseco. Malkiel en la plimulto de metropoloj, la antaŭurboj de Kalgario estas parto de la urbo mem, kun escepto de la urbetoj Airdrie en la nordo, Cochrane en la nordokcidento, Strathmore en la oriento, kaj Springbank en la okcidento. Kvankam oni ne konsideras ĝin parto de la kalgaria metropolo, la urbo Okotoks estas en nur mallonga distanco sude de Kalgario kaj funkcias kiel antaŭurbo.

La kvartaloj de Kalgario

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de Kalgariaj Kvartaloj.
Avenuo Stephen

La urbocentro de la urbo konsistas el kvin kvartaloj: Eau Claire (inkluzive la Festivalan Distrikton), la Okcidenta Finaĵo de la Urbocentro, la Urbocentra Komerca Distrikto, la Ĉina Kvartalo, kaj la Urbocentra Orienta Vilaĝo. Aparta de la Urbocentro kaj troviĝanta sude la 9a Avenuo estas la plej dense loĝata kvartalo de Kalgario, la Beltline.

Tuj apud la urbocentro estas la unuaj centro-urbaj kvartaloj, inter ili Crescent Heights, Sunnyside, Hounsfield Heights/Briar Hill, Hillhurst, Bridgeland, Renfrew, Mount Royal, Mission kaj Inglewood. Apud ĉi tiuj siavice estas tiaj dense loĝataj kaj longtempe ekzistantaj kvartaloj kiel Rosedale kaj Mount Pleasant en la nordo; Bowness, Parkdale kaj Westgate en la okcidento; Park Hill, South Calgary, Altadore kaj Killarney en la sudo; kaj Forest Lawn/Internacia Avenuo en la oriento. Aliflanke de ĉi tiuj - ĝenerale disigitaj unuj de la aliaj per ŝoseoj - estas la antaŭurbaj kvartaloj. La plej suda, kaj plej rapide kreskanta, parto de la urbo inkluzivas komunumojn kiel Cranston kaj McKenzie Lake. Entute estas pli ol 180 aparte nomeblaj kvartaloj interne de la urbaj limoj.

Klimato

Grafikaĵo de temperaturoj kaj precipitado

Kvankam povas esti tre malvarme en Kalgario dum la vintro, el ĉiuj grandurboj de Kanado ĝi havas la trian plej mildan klimaton, unuavice danke al la sekaj ĉinuk-ventoj (fenoj) kiuj atingas Kalgarion el la Pacifika Oceano dum la vintraj monatoj. Ĉi tiuj ventoj foje igas la temperaturon plialtiĝi je 20 °C en nur kelkaj horoj, kaj ili povas daŭri dum tagoj aŭ eĉ semajnoj.

Ĉinuka arko super Kalgario

Spite la mildigan efikon de la fenoj, la temperaturoj en Kalgario vaste varias, de rekorda malalto de −45 °C en 1893 ĝis rekorda alto de +36 °C en 1919. Kalgario tamen kutime ne spertas la altajn temperaturojn kaj fortan temperatur-variadon tiom oftaj en aliaj preriaj urboj kiel Reĝino kaj Vinipego. En januaro la temperaturo kutime ne falas sub −15 °C kaj en julio kaj aŭgusto ĝi kutime ne leviĝas super 23 °C.

Nordlumo super Kalgario

Kun meza humideco de 65% vintre, Kalgario havas duon-sekan klimaton similan al tiuj de aliaj urboj de la kanada prerio. Ĝi meze ricevas 413 mm da malsekeco jare, 301 mm en la formo de pluvo kaj la reston kiel neĝon; la pluvo plejparte falas inter majo kaj aŭgusto. En junio de 2005 Kalgario ricevis 248 mm da pluvo, laŭ kio tiu monato estis la plej malseka en la historio de Kalgario. Senpluveco ne estas malofta kaj povas okazi en ĉiu parto de la jaro. Pluvado iom malpliiĝas de okcidento oriente. Sekve, dum oftas arbogrupoj ĉe la okcidenta rando de la urbo, ĉe la orienta rando regas senarba prerio.

Fulmotondroj kutime okazas en Kalgario dum pli ol 20 tagoj jare, plej ofte dum la somero. Kalgario troviĝas ĉe la rando de la hajloŝtorma aleo de Alberto kaj de tempo al tempo spertas fortajn hajloŝtormojn. Hajloŝtormo trafinta Kalgarion la 7-an de septembro 1991 estis unu el la plej detruaj naturkatastrofoj en la historio de Kanado kaj kaŭzis damaĝon valora pli ol CA$ 400 milionoj.[1]

Sezonoj

Kulturo

Urba vivo

La urba aspekto multe ŝanĝiĝis de post kiam la urbo grandiĝis. Oni ankaŭ pli kaj pli rekonas Kalgarion kiel unu el la kulture plej diversaj urboj de Kanado. Ĝi nun estas moderna kosmopolita urbo kiu tamen retenas multon de ĝia tradicia kulturo de hoteldrinkejoj, noktejoj, kaj hokeo. Ĝi estas konata kiel la centro de la muzik-stilo "western" kaj foje nomiĝas Nashville de la Nordo. Kiel etne diversa urbo, Kalgario ankaŭ havas plurajn mult-etnajn regionojn. Ĝi havas unu el la plej grandaj ĉin-urboj de Kanado kaj viglan "Malgrandan Italion" en la kvartalo Bridgeland. La regiono ĉirkaŭ la 17-a Avenuo Sudorienta en la kvartalo Forest Lawn tiel plenas je kulture diversaj restoracioj kaj butikoj ke oni nomas ĝin Internacia Avenuo.

Interpretaj artoj

En Kalgario troviĝas la Sud-Alberta Jubilea Aŭditorio, konstruaĵo 113.000 kvadratmetrojn granda konstruita por la interpretaj artoj, kulturaĵoj kaj komunumo. La 2.700-seĝa aŭditorio unue malfermiĝis en 1957 kaj gastigis jam centojn da muzikaloj, teatraĵoj kaj aliaj scenejaj prezentaĵoj; ĉiujare, pli ol 850 mil vizitantoj venas al la Aŭditorio. Ĝi estas la hejmo de la Alberta Baletistaro, la Kalgaria Opero, la Muzik-Festivalo Kiwanis, kaj la ĉiujaraj Memor-Tagaj Ceremonioj de la Kanada Veteranaro.

Kalgario estas ankaŭ la hejmo de la internacie konata moderna teatro-grupo One Yellow Rabbit, kiu dividas la grandegan Centron de EPCOR por la Interpretaj Artoj kun la Kalgaria Filharmonia Orkestro kaj du aliaj teatro-grupoj, Teatro Kalgaria kaj Teatro-Projektoj de Alberto. Ĉiujare okazas en ĉi tiu urbo la Internacia Film-Festivalo de Kalgario.

Muzeoj kaj galerioj

En Kalgario estas pluraj muzeoj. La plej bone konata el ili, la Muzeo Glenbow, estas la plej granda muzeo de okcidenta Kanado, kaj ĝi enhavas art-galerion. Inter aliaj muzeoj estas la plej granda ĉina kultur-centro de Nordameriko, la Kanada Olimpia Halo de Famo (ĉe la Olimpika Parko), la Milit-Muzeoj, la Muzik-Muzeo Cantos, kaj la Aero-Muzeo. Estas ankaŭ pluraj art-galerioj en Kalgario, multaj el ili ĉe Avenuo Stephen kaj la 17-a Avenuo; la plej granda el inter ĉi tiuj estas la Art-Galerio de Kalgario.

Kulturaj eventoj kaj festivaloj

La Stampedejo
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Festivaloj en Kalgario.

En Kalgario ĉiujare okazas pluraj grandaj festivaloj kaj eventoj, inter ili la kreskanta Internacia Film-Festivalo de Kalgario, la Kalgaria Festivalo de Popol-Muziko, Karifesto, la Lilaka Festo, kaj la Ter-festo. La plej fama evento de Kalgario estas la Kalgaria Stampedo. Ĉiun julion post la granda Stampeda Parado oni prezentas internacie rekonatajn rodeo-konkursojn, ludejaron, scenejajn spektaklojn, agrikulturajn konkursojn, ekspoziciojn de la Unuaj Nacioj, kaj patkukajn manĝojn tra la tuta urbo. La Stampedo estas inter la plej grandaj kaj plej konataj festivaloj de Kanado, kun 93-jara historio. En 2005, 1.242.928 homoj aliris la giĉetojn de la Stampedejo por partopreni ĉi tiun dek-tagan konkursaron kaj ekspozicion.

Sporto

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sporto en Kalgario.
Olimpika Parko

Danke al sia proksimeco al la Rok-Montaro, Kalgario tradicie estas grava celo por vintro-sportistoj. De post kiam ĝi gastigis la Vintran Olimpikon de 1988 la urbo estas la hejmo de kelkaj gravaj instalaĵoj por vintraj sportoj, kiel la Olimpika Parko (por luĝo, skikurado, skisaltegado, alposkiado, neĝtabulado, kaj iuj someraj sportoj) kaj la Olimpika Ovalo (por rapid-sketado kaj hokeo). Ĉi tiuj instalaĵoj servas kiel la ĉefaj trejnejoj por multaj profesiaj atletoj. Somere la Rivero Bow estas tre populara fiŝkaptejo, kaj golf-ludado estas tre populara inter kalgarianoj, kiujn servas multaj golf-ludejoj.

Olimpika Ovalo

En Kalgario ankaŭ estas multaj parkoj, inter ili Provinca Parko Fish Creek, Parko Nose Hill, Parko Bowness, Parko Edworthy, la Birdorezervejo de Inglewood, Konfederacia Parko, kaj Parko de Princa Insulo; Parko Nose Hill estas la plej granda municipa parko de Kanado. Liganta ĉi tiujn parkojn kaj la diversajn kvartalojn de Kalgario estas unu el la plej vastaj retoj de biciklo-vojoj de Nordameriko.

Profesiaj sport-teamoj

Klubo Ligo Ludejo Fondita Ĉampionecoj Calgary Flames Nacia Hoke-Ligo Pengrowth Saddledome 1980* 1 Calgary Stampeders Kanada Futbala Ligo Stadiono McMahon 1945 5 Calgary Roughnecks Nacia Bastonoluda Ligo Pengrowth Saddledome 2001 1 Calgary Vipers Norda Ligo (Basbalo) Stadiono Foothills 2005 0

(*) Fondita kiel Atlanta Flames en 1972.

Amatoraj kaj duon-profesiaj kluboj

Klubo Ligo Ludejo Fondita Ĉampionecoj Calgary Hitmen Okcidenta Hoke-Ligo Pengrowth Saddledome 1995 1 Calgary Canucks Alberta Duonprofesia Hoke-Ligo Centro Max Bell 1971 9 Calgary Royals Alberta Duonprofesia Hoke-Ligo Olimpika Areno Patro David Bauer 1990 1 Calgary Oval X-Treme Nacia Virina Hoke-Ligo Olympic Oval 1995 4 Calgary Mavericks Kanada Rugbea Super-Ligo Kalgaria Rugbe-Parko 1998 1 Kalgaria Rapid-Sketa Asocio Rapid-Sketado Kanada Olimpika Ovalo 1990 >10 Calgary United FC Kanada Subtegmenta Futbala Ligo Stampede Corral 2007 0

Vidindaĵoj kaj vizitindaj lokoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de vizitindaj lokoj de Kalgario.
La nokta profilo de Kalgario (de la sudo)

La Kalgaria urbocentro ofertas varian miksaĵon de restoracioj kaj drinkejoj, lokoj de kulturo, butikumejoj (unuavice, Centro TD, Centro Eaton, Avenuo Stephen kaj 17-a Avenuo), kaj publikaj komunikejoj kiel la Olimpika Placo. Inter urbocentraj lokoj tre popularaj inter turistoj estas la Kalgaria Zoo, La Mondo de Scienco TELUS, la Kongresejo TELUS, la Ĉina Kvartalo, la Muzeo Glenbow, la Kalgaria Turo, la Kalgaria Art-Galerio, la Centro de EPCOR por la Interpretaj Artoj kaj la Merkato Eau Claire. Kun areo de 10,000 m² la Devoniaj Ĝardenoj, sur la tegmento de la Centro TD (super la butikumaro), estas unu el la plej grandaj subtegmentaj enurbaj ĝardenoj de la mondo. En la Kalgaria urbocentro ankaŭ estas la Parko de Princa Insulo, urba parko tuj norde de la distrikto Eau Claire. Tuj sude de la urbocentro estas la distrikto Beltline, kiu rapide fariĝas unu el la plej dense loĝataj kaj plej aktive uzataj distriktoj de la urbo. Je ĝia kerno estas la populara 17-a Avenuo, kiu famas pro ĝiaj multaj drinkejoj, noktejoj, restoracioj kaj butikoj. Kiam la Kalgaria profesia hoke-teamo Calgary Flames partoprenis la konkurson por la Pokalo Stanley en 2004, pli ol 50.000 subtenantoj de la teamo vizitis la 17-an Avenuon ĉiuvspere, kaj pro la ruĝaj sport-ĉemizoj portitaj de la hoke-subtenantoj la avenuo ekhavis la kromnomon "la Ruĝa Mejlo". Oni facile atingas la Kalgarian urbocentron per la Kalgaria metroo, la C-Trajno.

Inter la vizitindaĵoj je la okcidenta flanko de la urbo estas la Heredaĵa Parko, kiu montras kiel oni vivis en Alberto antaŭ la jaro 1914 kaj kiu havas funkciantajn historiajn transportilojn: vaporlokomotivo, padelkola boato, kaj elektra tramo. La vilaĝo mem konsistas el diversaj konstruaĵoj, iuj rekreitaj kaj iuj translokigitaj de diversaj lokoj en suda Alberto. Aliaj vizitindaj lokoj estas la Olimpika Parko (kun la Olimpia Halo de Famo de Kanado), amuzejo Calaway Park, kaj Motorsporta Parko Race City. Krom la multaj butikumaj centroj en la urbocentro estas pluraj grandaj butikumaj centroj en la antaŭurboj; inter la plej grandaj el ĉi tiuj estas Centro Chinook kaj Southcentre en la sudo, WestHills kaj Signal Hill en la sudokcidento, Market Mall en la nordokcidento kaj Sunridge Mall en la nordoriento.

Demografio

Etna deveno[2]
Etno Nombro Procento
Kanadanoj 237.740 25,64%
Angloj 214.500 23,13%
Skotoj 164.665 17,76%
Germanoj 164.420 17,73%
Irlandanoj 140.030 15,10%
Ukrainoj 125.720 13,56%
Francoj 113.005 12,19%

Laŭ la federacia censo de 2001, 878.866 homoj loĝis en la Urbo Kalgario mem. De ĉi tiuj, 49,9% estis viraj kaj 50,1 estis inaj. Infanoj havantaj malpli ol kvin jarojn konsistigis 6,0% de la loĝantaro de Kalgario; por kompari, en Alberto infanoj kun malpli ol kvin jaroj konsistigas 6,2% de la loĝantaro kaj en Kanado ili konsistigas 5,6% de la loĝantaro.

En 2001, 9,0% de la loĝantoj de Kalgario havis pli ol 65 jarojn (13,2% en Kanado entute); sekve la meza kalgariano havas 34,9 jarojn (la meza kanadano havas 37,6 jarojn).

Dum la kvin jaroj inter 1996 kaj 2001 la loĝantaro de Kalgario kreskis je 15,8% - en Alberto la loĝantaro kreskis je 15,8%. Se temas pri la denseco de loĝado, en Kalgario loĝas meze 1.252,3 homoj sur unu kvadratkilometro (en Alberto, estas meze nur 4,6 homoj por ĉiu km2).

Censo farita de la urbo en 2005 montris loĝantaron de iom pli ol 956,000.

Videblaj minoritatoj

Plimulto de la kalgarianoj, 79% de la loĝantaro (688.465 homoj) estas blankuloj, ĉefe eŭrop-devenaj, dum 2,3% de la loĝantaro (19.765 homoj) estas indiĝenoj. Krom tio, en Kalgario loĝas iom granda nombro de homoj apartenantaj al la videblaj minoritatoj, inter ili:

Bazita je unuopaj respondoj. Statistikoj estas de la censo de 2001 de la Kanada Instituto pri Statistiko[1] Arkivigite je 2008-01-21 per la retarkivo Wayback Machine.

Registaro kaj politiko

La malnova kaj nova urbodomoj de Kalgario

Oni tradicie taksas Kalgarion esti konservativa urbo, regata de tradiciaj sociaj konservativuloj kaj pli modernaj fiskaj konservativuloj. Pro tio ke Kalgario estas povocentro de korporacia povo, alta procentaĵo de la laboristaro estas burokratoj. Dum la 1990-aj jaroj la politikan kulturon de la urbo superregis la dekstrema Reformista Partio de Kanado federacie kaj la Progresema Konservativa Partio de Alberto province. La Reformista Partio fondiĝis en Kalgario.

Kun la grandeco de la Kalgaria loĝantaro ankaŭ la diverseco de la politiko tamen kreskas. Unu kreskanta alternativula movado estis aktiva dum la Monda Petrola Kongreso de 2000 kaj la protestoj okazis de la G8-a kunsido en 2002. Responde al la usona invado de Irako en 2003 kunvenis inter 5.000 kaj 10.000 homoj de suda Alberto kaj aliloke antaŭ la oficejo de la usona konsulejo en Kalgario. La urbo havas branĉojn de diversaj aktivistaj organizoj. Maldekstremaj provincaj kaj federaciaj liberaluloj emas distancigi sin de la aktivista movado kiu ankaŭ ricevas subtenon de la politika maldekstro. La Verda Partio de Kanado ankaŭ gajnas subtenon en Kalgario, kion atestas la rezultoj de Kanada federacia elekto de 2004, kiam ili gajnis 7,5% de la voĉoj en Kalgario kaj eĉ 11,3% en la elektodistrikto Calgary North Centre.

Edukado

Alt-lernejoj

Devizejo de la Universitato de Kalgario

Kalgario gastigas kvin gravajn publikajn alternejojn. La Universitato de Kalgario estas la plej granda diplomiga institucio de Kalgario kun 30.000 studentoj nun enskribitaj. Kolegio Mount Royal estas la due plej grandaj altlernejo de Kalgario kun 13.000 studentoj, kaj ĝi donas diplomojn en pluraj studobjektoj. La ĉefa kampuso de Kolegio de la Valo de l'Bow, kiu provizas trejnadon en komerco, teĥnologio kaj la liberaj artoj por 10.000 studentojn, situas en la Kalgaria urbocentro (ĉi tiu kolegio havas tri kampusojn en Kalgario kaj plurajn aliajn en la ĉirkaŭa regiono). La Sudalberta Instituto de Teĥnologio (SAIT) provizas teknikan edukadon kaj dividas terenon kun la Alberta Kolegio de Arto kaj Desegnado (AKAD) en nord-okcidenta Kalgario. Aldone, la Universitato de Lethbridge havas satelitan kampuson en Kalgario.

Krom ĉi tiuj publikaj edukaj institucioj estas ankaŭ kelkaj privataj liber-artaj altlernejoj en Kalgario, inter ili la Alianca Universitata Kolegio, Nazareta Universitata Kolegio, kaj Universitata Kolegio de Sankta Maria. En Kalgario ankaŭ estas la sola kanada kampuso de Universitato DeVry.

Infrastrukturo

Transporto

Regiona

Kalgario estas grava kanada centro de transporto kaj centra transigejo por vartransportado en kaj el nord-okcidenta Nordameriko [2] Arkivigite je 2006-03-05 per la retarkivo Wayback Machine. La urbo ankaŭ situas ĉe kruciĝo de la ŝoseo-sistemo "Canamex" kaj la Trans-Kanada Ŝoseo (Ŝoseo 1 en Alberto). La Internacia Flughaveno Kalgario servas kaj la urbon kaj la internacian flug-trafikon de Alberto kaj Saskaĉevano, registrinte 10.200.000 pasaĝerajn movojn dum 2005. En decembro de tiu jaro ĝi estis la kvare plej uzata flughaveno de Kanado, post Internacia Flughaveno Toronto Pearson, la Internacia Flughaveno Vankuvero kaj Internacia Flughaveno Pierre Elliott Trudeau de Montrealo. Ĝi ankaŭ estas unu el la plej uzataj flughavenoj de Kanado por transportado de varoj.

Kalgario estas aliflanke la plej granda kanada urbo sen interurba fervoja transporto por pasaĝeroj, ĉar la federacia registaro ĉesigis la servojn de VIA Rail al Kalgario en la malfruaj 1980-aj kaj fruaj 1990-aj jaroj.

La dua flughaveno de Kalgario, Flughaveno Kalgario-Springbank, kiu troviĝas en la okcidenta antaŭurbo Springbank, prizorgos la plejmultajn flugojn de privataj aviadiloj kaj agas kiel rezerva flughaveno por la ĉefa flughaveno.

Urba

Mapo de la C-Trajna sistemo

La amas-transportan sistemon de Kalgario funkciigas la publikan entreprenon Calgary Transit. Ŝosilo al la sistemo estas la metroo de speco "malpez-fervoja transport-sistemo" (angle: light rail transit (LRT)) nomata C-Trajno, kiun konsistigas 42,1 km de fervojoj konektantaj 36 staciojn: ĝi estis unu el la unuaj de ĉi tiaj sistemoj en Nordameriko. Ĝis lastatempe, Kalgario kaj Edmontono estis la solaj du nordamerikaj urboj kun loĝantaro de malpli ol miliono da loĝantoj funkciantaj rapidajn amas-transportajn sistemojn.

C-trajno

La C-trajna linio Whitehorn-Urbocentro servas la urbocentron kaj la nordorienton, dum la linio Dalhousie-Somerset iras de la nordokcidento al la sudo tra la urbocentro. Veturado inter stacioj laŭ la 7-a Avenuo en la urbocentro estas tute senpaga. Unikaĵo de la C-trajna sistemo estas tio, ke ĝia elektro generiĝas tute per vento kaj estas do plene sentoksa. Calgary Transit ankaŭ havas efikan sistemon de busoj, kun kursoj etendantaj tra la tuta urbo. Ĝi gajnas plurajn prestiĝajn premiojn pro sia efikeco kaj media respondeco. Ĝi konsistas je pli ol 160 busaj vojlinioj kaj tri C-trajnaj linioj (du kursoj), kiuj kune etendiĝas je 4.500 km.

Kalgario havas densan reton de stratoj kaj ŝoseoj. Granda parto de la sistemo estas ordigita kiel krado, en la avenuoj (angle avenues) havas orient-okcidentan orientiĝon kaj stratoj (angle streets) havas nord-sudan orientiĝon. Stratoj en la loĝkvartaloj kaj la ŝoseoj tamen kutime ne konformas al la krado.

Kiel alternativon al la pli ol 260 km da dediĉitaj biciklejoj sur stratoj, la urbo havas grandan interkonektitan reton de 635 km da pavimumitaj vojetoj por biciklistoj kaj piedirantoj.

Kuracejoj kaj hospitaloj

Alberta Hospitalo por Infanoj
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sanprizorgado en Kalgario.

Kalgario havas tri grandajn hospitalojn: Kurac-Centro Foothills, Ĝenerala Hospitalo Rockyview kaj Centro Peter Lougheed, kiujn administras la Kalgaria San-Administracio. Helikoptero por medicina evakuado funkcias sub la aŭtoritato de la Shock Trauma Air Rescue Society. Kalgario ankaŭ havas la Kancer-Centron Tom Baker (en Kurac-Centro Foothills), la Albertan Hospitalon por Infanoj, kaj Sano-Centron Grace por Virinoj, kiuj ĉiuj provizas diversajn servojn por malsanuloj; aldone estas centroj de malpli grandaj kurac-centroj kaj dentistaj klinikoj. La Medicina Centro de la Universitato de Kalgario ankaŭ kunlaboras kun la Kalgaria San-Administracio, esplorante kanceron, kardiovaskulan malsanon, diabeton, vundiĝon de artikoj, artriton kaj genetikon.[3]

Famuloj

En Kalgario mortis Zoltán Székely (violonisto).

Ĝemelaj urboj

Esperanto-movado

Ĉefa artikolo: Kalgaria Esperanto-Centro

Dum lastaj jaroj agado de la kalgaria Esperanto-movado fokusiĝis ĉefe je la Kalgaria Esperanto-Centro, kiun funkciigas la entrepreno Esperanto Antaŭen, sed agado velkis dum la vintro de 2006-2007, kaj en junio 2007 oni fondis novan societon, kiu nomiĝas Kalgaria Esperanto-Rondo. En 2005 oni okazigis la 26-an NOREK-on en Kalgario.

Referencoj

  1. . Alirita 2007-02-14.
  2. . Alirita 2006-01-06.
  3. . Alirita 2007-03-13.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Cochrane MD 44 Rocky View
Airdrie
IR 145 Tsu-Tina Nacio

North
West  Kalgario  East
South

MD 44 Rocky View
Chestermere
MD 31 Foothills
Okotoks
Panorama vido de la urbocentro de Kalgario
Panorama vido de la urbocentro de Kalgario