Calgary Transit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
logo
Calgary Transit
Fondita 1909
Ĉefsidejo Kalgario (Alberto)
Servoregiono Kalgario (Alberto)
Servotipo Publika transporto
Aŭtoparko 960
Pasaĝeroj tage 500.000
Transportisto Urba registaro de Kalgario
Retejo Oficiala retejo
vdr

Calgary Transit estas entrepreno de publika transporto kiun posedas kaj funkciigas la urba registaro de Kalgario (Alberto). En la jaro 2006 129,7 milionoj da pasaĝeroj eniris proksimume 960 veturiloj de Calgary Transit, kiuj provizis 2,15 milionoj da horoj de servo (meze 2,17 horoj por ĉiu loĝanto de Kalgario).

Historio

Tio kio iam estus Calgary Transit komencis kiel Calgary Municipal Railway [Kalgaria Municipa Fervojo] en 1909, kun dek du tramoj servantaj urbon de 30.000 loĝantoj. Ĉi tiu trama servo pligrandiĝis dum la sekvaj tridek jaroj ĝis 1946, kiam la entrepreno alprenis la nomon Calgary Transit System dum bezin-povaj veturiloj ekanstataŭigis la lokajn tramojn (oftaĵo tiutempe). Finfine oni entute forigis la elektrajn tramojn kaj ilin anstataŭigis per dizelaj busoj. En 1972 la CTS alprenis sian nunan nomon Calgary Transit.

Inter la unuaj 1970-aj jaroj kaj 2000 Calgary Transit havis tri-tavolan bus-servon. Oni signis ordinarajn bus-kursojn per blankaj bushaltejaj ŝildoj. Blu-sagaj bus-kursoj, signitaj per bluaj ŝildoj, provizis servon kun limigitaj haltoj kaj tuttagan servon al antaŭurbaj kvartaloj de la urbocentro. Ekspresaj bus-kursoj, signitaj per ruĝaj ŝildoj, provizis tre limigitan bus-servon al la ekstremaĵoj de la urbo nur dum pinto-horoj. Iom post iom oni forigas ĉi tiujn tavolojn depost kiam Calgary Transit plilongigas la C-trajnajn liniojn kaj funkciigas BRT-servon.

C-Trajno

Mapo de la C-trajnaj kursoj
Unu el la novaj vagonoj SD-160

La 25-an de majo 1981 Calgary Transit fariĝis unu el la unuaj publikaj transportosistemoj de Nordameriko kiu funkciigas sistemon de tram-metroo - la C-trajno, kiun oni ekkonstruis en 1978. La unua linio (nomata sisteminterne Linio A kaj sistemekstere Kurso 201) etendiĝis en Stacio Andersen (tuj norde de Avenuo Anderson en la sudo de la urbo) ĝis la Kalgaria urbocentro.

En 1985 oni malfermis novan linion (Linio B / Kurso 202) kiu etendiĝis nordorienten de la urbocentro ĝis Stacio Whitehorn (tuj sude de la kruciĝo de Bulvardo McKnight kaj 36-a Strato Nord-Orienta), kaj en 1987 oni malfermis ĝustatempe por la Vintraj Olimpikoj novan linion kiu etendiĝis de la urbocentro nordokcidenten ĝis Universitata Stacio (tuj oriente de la kampuso de la Universitato de Kalgario, inter 24-a kaj 32-a Avenuoj sur Rapidvojo Crowchild).

En 1990 oni malfermis unu-kilmetran plilongigon de la nordokcidenta linio ĝis Stacio Brentwood (sude de Brisebois Drive sur Rapidvojo Crowchild), kaj en 2001 oni aldonis du novajn staciojn - Stacio Canyon Meadows (norde de Canyon Meadows Drive kaj okcidente de Rapidvojo Macleod) kaj Stacio Fish Creek-Lacombe (sude de Strato Bannister kaj okcidente de Rapidvojo Macleod); la 15-an de decembro 2003 oni aldonis Stacion Dalhousie (sude de 53-a Strato meze de Rapidvojo Crowchild) al la nord-okcidenta linio.

La 28-an de junio 2004 oni malfermis du novajn staciojn por la suda linio: Stacio Shawnessy (sude de nova vojkruciĝo ĉe Rapidvojo Macleod kaj Bulvardo Shawnessy) kaj Stacio Somerset-Bridlewood (sude de 162-a Avenuo kaj okcidente de Shawnee Gate).

Oni nun konstruas ĉe la nordorienta linio: nova Stacio McKnight-Westwinds malfermiĝos laŭplane fine de 2007. En oktobro de 2007 oni aprobis konstruadon de plia stacio por la nordorienta linio, Stacio Saddle Ridge, kaj stacio por la nordokcidenta linio, Stacio Crowfoot. Ankoraŭ planataj estas nova linio kiu etendiĝos de la urbocentro okcidenten ĝis 69-a Strato Okcidenta (verŝajne nomota Linio D, Kurso 202) kaj linio kiu etendiĝos de la urbocentro sudorienten al la kvartaloj Douglasdale kaj McKenzie (verŝajne nomota Linio E, Kurso 203).

La 18-an de julio 2007 Calgary Transit oficiale prezentis la novan ruĝ-blankan livreon de sia C-trajno kaj busaro.

BRT

La 30-an de aŭgusto 2004 Calgary Transit ekfunkciigis linion de bus-metroo (angle: bus rapid transit) por servi en estontaj C-trajnaj kursoj (la D-linio kaj ankoraŭ ne planita linio de la urbocentro norden); komence oni uzis kutimajn busojn kaj ekde la 25-a de junio 2007 artikitajn busojn.

La kalgaria BRT-linio havas nur kelkajn trajtojn kiujn oni atendas de vera BRT-sistemo, inter ili limigitajn haltojn, senperajn kursojn kaj prioritaton en sistemoj de trafik-signoj. La BRT, ankaŭ konata kiel kurso 301, funkcias en normala trafiko, uzas kutimajn busojn (foje artikitajn busojn), kaj ĝi uzas normalajn bushaltejojn (krom ke ili estas ruĝe farbigitaj). Depost la ekfunkciigo de la kurso, oni faris plibonigoj je la servoj dum ĝi iom post iom ricevas pli grandan popularecon inter la uzantoj de publika transporto. Inter tiuj plibonigoj estas pli ofta kursado de la busoj kaj funkciado de la busoj ĝis noktomezo al kaj la okcidenta kaj la orienta finstacioj ĉiun tagon.

Nuntempa servado

Calgary Transit nuntempe prizorgas ĉ. 160 kursojn per ĉ. 830 busoj, de kiuj 460 estas malalt-plankaj, kaj 116 tram-metroaj veturiloj, de kiuj 84 estas de speco Siemens-Duewag U2 kaj 32 estas la pli modernaj veturiloj de speco Siemens SD-160. En 2007/2008 alvenos 40 novaj tram-metroaj veturiloj de speco Siemens SD-160, ĉ. 2-3 veturiloj monate.

Inter la nunaj busoj estas:

Aldone uziĝas ĉ. 100 busetoj por kursoj kies estas malmultaj pasaĝeroj. Ĉi tiuj plejparte havas ĉasion Ford Econoline E-450 kun diversaj karoserioj de Crestline (GCII, Aerotech) krom kvar veturiloj kiuj havas buskaroseriojn de Corbeil.

La bone ellaborita C-trajna sistemo kune kun kelkaj ĉefaj bus-kursoj konsistigas la spinon de la sistemo, dum multaj flankaj bus-kursoj kaj ekspres-servoj komplementas ĉi tiun spinon. Ĉe C-trajno kaj la ĉefaj bus-kursoj oni ekveturas ĉiun 5-an minuton ĝis 30-a minuto inter la 5-a horo matene kaj la 3-a horo nokte. Ĉe la plejparto de la "nutraj" bus-kursoj oni ekveturas ĉiun 15-an minuton ĝis 45-a minuto; malpli ofte ĉe la aliaj kursoj. Aldone ĉe iuj kursoj oni veturas nur dum prem-horoj: ĉe ĉi tiuj oni ekveturas ĉiun 10-an minuton ĝis 30-a minuto.

Eksteraj ligiloj