Strato Alkalao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Calle de Alcalá)
Saltu al: navigado, serĉo
Calle de Alcalá

La Strato Alkalao hispane Calle de Alcalá estas unu el la ĉefaj stratoj de Madrido (la ĉefurbo de Hispanio) kaj pro trafiko kaj pro komerca aktiveco. Ĝi havas 10,5 kilometrojn longe ekde la madrida urbocentro ĝis la oriento-nordoriento de la urbo. La fama strato komenciĝas en la emblema Sunpordo, teorie la Kilometro Nulo de ĉiuj stratoj kaj ŝoseoj de Hispanio kaj stratoj de Madrido. Ĉi tiu strato estas la plej longa de la tuta urbo. En ĝia komenca parto ĝi trairas la lokojn plej simbolajn de Madrido, i.a. la Sunpordo, la Placo de la Sendependeco, kie troviĝas la Pordo de Alkalao kaj la Placo Cibelo kun la konata fontano de la diino.

La nomo de la strato devenas el la fakto, ke en tiu loko pli malpli estis iama vojo al proksima urbo Alcalá de HenaresAlkalao.