Calmont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bremm, Mosel, Calmont
monaĥeja ruino Stuben, Mozelo kaj la monto Calmont
rigardo riversupren al la monto Calmont kun la vervoja ponto super la Mozelo
rigardo rivermalsupren: Bremm, Calmont
Calmont-deklivo

La Calmont (ankaŭ skribita Calmond ) estas akre super la rivero Mozelo altiĝanta montĉeno kun maksimuma alteco de 378.4 m super MN inter la vilaĝoj Bremm kaj Ediger-Eller en la distrikto Cochem-Zell, Rejnlando-Palatinato. Ĝi situas en la vinregiono Mozelo. La vitejo de la Calmont-deklivo havas inklinacion de pli ol 65° kaj estas unu el la plej akraj vitejoj de la mondo.[1]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo Calmont povas esti klarigebla diversmaniere:

  • el la latina calidus = „warm“ kaj mons= „monto“ , do: „varma monto“,
  • el la kelta kal = „malmola“ , do: „rokmonto“

Geografio Situo[redakti | redakti fonton]

La Calmont situas inter Bremm kaj Ediger-Eller. Ambaŭ vilaĝoj situas apud la federacia strato B 49. Norde kaj oriente ĉirkaŭ la monto fluas la rivereto Ellerbach, kiu enfluas la Mozelon en Ediger. La 378,4m alta pinto superas la Mozelon je apenaŭ 290 m. Inter la pinto kaj Ediger-Eller iras la fervoja linio "Moselbahn" tra la 4205 m longa Kaiser-Wilhelm-tunelo kaj super Mozela ponto.

Elrigadejo kaj Monumento[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 800 m sudokcidente de la Calmont-pinto troviĝas elrigarda platformo en alteco de 365 m super MN. Apude videblas de malproksimo la pintkruco, starigita ĉirkaŭ 1970. Tiu „monumento de la milita generacio“ estas 12 m alta.Tie ankaŭ estas mastrumita kabano .

Historio[redakti | redakti fonton]

Sur Calmont estis romia montsanktejo el la 2a jarcento. 2005 estis la unuaj arĥeologiaj elfosadoj, kiuj estis daŭrigitaj en 2008. Tuj poste oni rekonstruis la gaŭl-romian templon.[2]

Grimppado[redakti | redakti fonton]

La alpa asocio intalis en Calmont grimpadon kun kies helpo oni povas malkovri la flaŭron kaj la faŭnon de la regiono.[3]

Vinkultivado[redakti | redakti fonton]

Fine de la 20a jarcento ankoraŭ nur parto de la areo estas kultivata. La plej granda seninterrompa vitareo estas la Calmont sur la teritorio de la komunumo Bremm, (Bremmer Calmont), ĝi havas areon de 33 ha.[4] Ĉe ĝiaj akraj ardezaj deklivoj kreskas eksterordinare bona vino Por la laboroj en la akraj deklivoj la vinkultivistoj apenaŭ povas uzi maŝinoj. Nur eblas monlabori. Post kiam multaj vinkultivistoj iom post iom ne plu flegis la vitejojn pro la altaj kostoj, tamen ekde 2005 la situacio ŝanĝiĝis kaj novajvitoj estis plantitaj. Somere la turistoj povas gustumi vinon apud la pintkruco.

Panorama-Foto[redakti | redakti fonton]

Panoramo de la Calmont-elrigardeja platformo kun Ediger-Eller (maldekstre), Neef (meze) kaj Bremm (dekstre)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Landentwicklung und Ländliche Bodenordnung, Nachrichtenblatt Heft Arkivigite je 2013-10-15 per la retarkivo Wayback Machine (PDF; 10,4 MB) 53/2012, Seite 12
  2. Förderverein Calmont-Region e. V., abgerufen am 27. September 2008
  3. Freiwillige Feuerwehr Ediger. Arkivita el la originalo je 2013-10-19. Alirita 2013-10-15.
  4. Weinlage Calmont auf weinlagen-info.de

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.1091666666677.1261111111111